Josef Suk (komponisto)
Josef Suk | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskiĝo | 4-an de januaro 1874 (1874-01-04) en Křečovice |
Morto | 29-an de majo 1935 (1935-05-29) (61-jara) en Benešov |
Tombo | tombejo de Vyšehrad |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | Praga konservatorio |
Profesio | komponisto, muzikinstruisto, violonisto |
Lingvoj | ĉeĥa lingvo |
Familianoj | |
Edz(in)o | Otilie Suková |
Josef SUK (naskiĝis la 4-an de januaro, 1874, mortis la 29-an de majo, 1935) estis ĉeĥa komponisto kaj violonisto, lernanto kaj bofilo de Antonín Dvořák, avo de violonisto Josef Suk.
En 1892 li fondis en Prago kun tri kunlernantoj Boheman Kvarteton, kie li aktivis ĝis 1933. Liaj plej famaj verkoj estas muziko al la fabela dramo de Julius Zeyer Raduzo kaj Mahulena, ofte ludata estas lia violona koncerto Printempo.
Pliaj verkoj: Asrael, Fabelo de la somero, Maturiĝado, Epilogo, Vilaĝa serenado, Suito, Humoroj, Pri amikeco k.a.
Sondosieroj |
- Violonsolo el la fabelo "Radúz kaj Mahulena"
- Píseň lásky (Amkanto)
- Elegio op.23
Eksteraj ligiloj |
Elŝuteblaj komponaĵoj en midi-formo (aŭskulteblaj kaj transformeblaj al muziknotoj ) ĉe Classical Archives (eblas senpage registriĝi kaj elŝuti 5 komponaĵojn potage) - serĉu sub komenca litero de la familia nomo de la komponisto