La kolombo kun olivarbbranĉo enbeke estas emblemo de paco, ŝajne devena el la kolombo kiu tiele anoncis al Noa la finon de la diluvo
Emblemo estas figuro, kiu konvencie reprezentas ideon, do speco de bilda simbolo.
Laŭ Francisko Azorín Emblemo estas Figuro, bildo reprezentanta simbole econ aŭ aĵon.[1] Kaj li indikas etimologion el greka emblema, el emballo (enmeti), kaj de tie la latina emblema.[2]
Enhavo
1Abstraktaj ideoj
2Firmaoj, produktoj
3Sanktulaj atributoj (insignoj)
4Blazonoj
5Ludkartoj
6Vidu ankaŭ
7Notoj
Abstraktaj ideoj |
La verda stelo
Pure abstraktaj ideoj, kiuj eĉ ne estas reprezentataj per iuj objektoj, ofte posedas emblemon, kiu ekzemple servas por arta reprezentado.
Verda stelo estas la emblemo de Esperanto.
kolombo estas emblemo de paco
Urso kaj bovo estas la emblemo de borsa komerco.
Ok-radia rado estas emblemo de budhismo.
Lunarko estas la emblemo de islamo.
Ses-pinta stelo kaj sepobla kandelingo estas la emblemoj de judismo.
Kruco estas la emblemo de kristanismo.
Krokodilo estas la emblemo de franca entrepreno « Lacoste ».
Baŭmanta ĉevalo estas la emblemo de Ferrari.
Firmaoj, produktoj |
Markemblemo de la fondaĵo Wikimedia
Multaj firmaoj publike prezentas sin ne nur per sia firmonomo, sed ankaŭ per markemblemo. Bona markemblemo estas atentokapta, facile rekonebla kaj internacie uzebla sen tro da lingvodependeco. Malgraŭ la lasta punkto multaj firmaoj uzas kiel emblemon la nomon skribitan en karakteriza skribotipo.
Sanktulaj atributoj (insignoj) |
Multaj katolikaj sanktuloj posedas specialan emblemon aŭ atributon, laŭ kiu ili estas rekoneblaj en arta reprezentaĵo:
Sankta Terezo el Lisieux posedas rozojn (por sendi ilin al homaro)
Sankta Petro posedas ŝlosilojn (oni diras de ĉielo).
Blazonoj |
Blazono utilas kiel emblemo de ties posedanto: individuoj (ĉefe nobeloj kaj ekleziuloj, sed ne nur) aŭ grupoj (korporacioj, komunumoj, landoj...)
Ludkartoj |
Ankaŭ la diversaj familioj de ludkartoj en kartaro nomiĝas emblemoj. En franca kartaro ekzistas la emblemoj trefo, piko, kero kaj karoo. En Hispana ludkartaro oro, pokalo, spado kaj klabo.
Vidu ankaŭ |
Vikipedio:Emblemoj
Markemblemo
Simbolo
Notoj |
↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 66.
Die Liste der Baudenkmäler in Partschins (italienisch Parcines ) enthält die 18 als Baudenkmäler ausgewiesenen Objekte auf dem Gebiet der Gemeinde Partschins in Südtirol. Basis ist das im Internet einsehbare offizielle Verzeichnis der Baudenkmäler in Südtirol. Dabei kann es sich beispielsweise um Sakralbauten, Wohnhäuser, Bauernhöfe und Adelsansitze handeln. Die Reihenfolge in dieser Liste orientiert sich an der Bezeichnung, alternativ ist sie auch nach der Adresse oder dem Datum der Unterschutzstellung sortierbar. Siehe auch : Liste der geschützten Ensembles in Partschins Liste | Foto Bezeichnung Standort Eintragung Beschreibung Metadaten ja Gaudententurm ID: 16382 Gaudententurmstraße 7 46° 41′ 3″ N, 11° 4′ 28″ O 75477601225 0 9. Mai 1950 (MD) Auf das Mittelalter zurückgehender, im 17. Jahrhundert in heutige Form gebrachter Turm mitsamt Nebengebäude Höllhaus ; die links in der Spalte Standort stehenden Koordinaten beziehen sich auf de...
Sámuel Mokry [ŝAmuel mokri], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mokry Sámuel estis hungara pastro, agronomo, instruisto. Lia frato estis Endre Mokry. Sámuel Mokry [1] naskiĝis la 8-an de majo 1832 en Hungara reĝlando en Monostorszeg (nuntempa Baĉki Monoŝtor en Serbio), li mortis la 10-an de junio 1909 en Budapeŝto, sed li estis entombigita en Orosháza. Enhavo 1 Biografio 2 Elektitaj kontribuoj 3 Memorigiloj 4 Fontoj Biografio | Sámuel Mokry akiris diplomojn en Halle kaj en Georgikon. Inter 1854 kaj 1858 li estis luterana pastro en Orosháza, poste li instruis en mezlernejo en Békéscsaba, eĉ gimnaziestro en 1860. Inter 1860-1864 li estis predikisto en la loka preĝejo, poste li faris agrikulturadon en Gerendás. Li okupiĝis pri selektado de tritikoj, li estis la unua hungara tritikoselektisto kun tutlanda konateco. En 1900 li retiriĝis kaj vivis en Budapeŝto. Li edziĝis en 1858, li vidviĝis en 1894. Elektitaj kontribuoj | Beszélgetések a búza...
Parko Thabor Vido al la oranĝerio de la parko Thabor. Situo Geografia lokigo sur la mapo : Bretonio Geografia lokigo sur la mapo : Francio Plano de la parko Thabor. Geografia situo 48° 6′ 51″ N , 1° 40′ 12″ U 48.11416667 -1.67 Koordinatoj: 48° 6′ 51″ N , 1° 40′ 12″ U Lando(j) Francio Urbo Rennes Urboparto Thabor - Saint Hélier Geografio Alteco 56 m Areo 10 ha Trajtoj Kreo 18 a jarcento Tipo Botanika ĝardeno, angla ĝardeno kaj franca ĝardeno. Specioj Pli ol 3 000 malsamaj specioj. Interreta ligilo Parkoj kaj ĝardenoj de Rennes v • d • r La parko Thabor aŭ Thabor , situanta en Rennes proksime de la urbocentro, estas publika parko organizita sur pli ol dek hektaroj, kies aparteco estas la miksado de francastila ĝardeno, anglastila ĝardeno kaj grava botanika ĝardeno. Ĝia nomo referencas al monto superanta la Maron Kineret (fr: lac de Tibériade) en...