Jokohamo
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Jokohama (urbeto). |
Jokohamo | |
---|---|
Japana nomo | 横浜市 |
Loko | |
Lando | Japanio |
Regiono | Kanto |
Gubernio | Kanagaŭa |
Municipokodo | 14100-3 |
Fizikaj karakteraĵoj | |
Areo | 437,38 km² |
Loĝantaro (1-a de junio 2006) | |
Tute | 3 598 302 |
Koordinato | 35°27′N 139°39′O / 35.45°N, 139.65°O / 35.45; 139.65 (Jokohamo)Koordinatoj: 35°27′N 139°39′O / 35.45°N, 139.65°O / 35.45; 139.65 (Jokohamo) |
Simboloj | |
Arbo | Ginko, Zelkovo, Sazanka (Camellia sasanqua), "sangoĵu", "ŝii", Cubaki (Camellia japonica) |
Floro | Rozo |
Urbodomo de Jokohamo | |
Urboestro | Hajaŝi Humiko |
Adreso | 〒231-0017 Naka-ku, Mitato-machi 1-1 |
Telefononumero | +81-45-671-2121 |
Oficiala retpaĝo: http://www.city.yokohama.jp/ | |
Jokohamo (japane 横浜 [jokohama] aŭskulti) estas japana Granda Urbo kun Esceptoj, kiu situas en orienta parto de Gubernio Kanagaŭa kaj estas ĝia prefekteja urbo. Nuntempe Jokohamo havas plej multajn loĝantojn en Japanujo escepte de Tokiaj specialaj kvartaloj. La urbo estas parto de Pacifika Megalopolo.
Enhavo
1 Historio
2 Kvartaloj (-ku)
3 Fervojoj
4 Ĝemelaj urboj
5 Naskiĝintoj
6 Himno
7 Esperanto-movado
8 Eksteraj ligiloj
Historio |
En epoko de Edo, tranoktejoj de Tokaido: Kannagaŭa, Hodogaja, Tocuka ktp troviĝis tie.
"Vilaĝo Jokohama" (ĉirkaŭ nuna Naka-kvartalo) estis malgranda fiŝada vilaĝo en epoko de Edo kiam Japanio fermis sin.
La 10-an de februaro 1854 (laŭ gregoria kalendaro la 8-an de marto) Usona komandanto Matthew Perry alvenis sude de Jokohamo kun 11 batalŝipoj, kaj postulis al Japanujo malfermi kelkajn havenojn por komercado.
Je 19-a de junio 5-a jaro de Ansei, t.e. 29-a de julio 1858, ekvalidis Traktato pri Amikeco kaj Komerco inter Japanujo kaj Usono.
Ĝi aldifinis Kanagaŭa malfermhaveno, sed reĝimo de Edo malfermis Jokohama-vilaĝon kiel "Kanagaŭa situanta en Jokohamo" anstataŭ Kanagaŭa por malproksimigi fremdulojn al ĉefvojo Tokajdo.
Jokohama Haveno prosperis kaj oni nomis ĝin "横浜" [Jokohama]. 1889, "Urbo Jokohama" (横浜市) ekoficis.
1862 Namamugi-Incidento
1872 Inter Shinbashi kaj Yokohama (nuna Sakuragichō) la unua fervojo en Japanujo malfermiĝis.
1923 1-a de septembro Granda Kanto-Tertremo okazis.
1927 Sistemo de Kvartaloj komenciĝis.
1945 29-a de majo Bombado de Jokohamo, 34 procento da tuturbo estis ruinigata.
1956 1-a de septembro Jokohamo estis aldifinata Granda Urbo kun Esceptoj.
1989 25-a de marto - 1-a de oktobro Jokohama Ekspozicio ĉe Minato Mirai 21.
1993 Yokohama-Hakkeijima Seaparadise malfermiĝis.
2002 La fina ludo de Futbala Mondpokalo 2002 okazis ĉe Jokohama Internacia Stadiono
2007 La 92-a Universala Kongreso okazis ekde 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto, en Minato Mirai 21, ĉe Pacifico Yokohama).
2008 La 27-a Komuna Seminario okazis ekde la 27-a ĝis la 29-a de decembro, en Yokohama Bayside Youth Hostel
Kvartaloj (-ku) |
Jokohamo konsistas el 18 kvartaloj (区 [ku])
Gravaj Ejoj:
Curumi: Yokohama Bay-Bridge, Curumi Cubasa Ponto, Namamugi(Namamugi-Incidento okazis)- Kanagaŭa
Niŝi-ku: Stacio Jokohama, Jokohama Minato-Miraj 21, Yokohama Landmark Tower, Queen's Square Yokohama, Jokohama Muzeo de Arto
Naka-ku: Parko Jamaŝita, Jokohama Stadiono
- Minami-ku
- Hodogaja
- Isogo
Kanazaŭa: Jokohama-Hakkejĝima Seaparadise, Templo de Ŝomjo, Yokohama Bayside Marina
Kohoku: Jokohama Areno, Jokohama Internacia Stadiono, Muzeo de Rameno
- Tocuka
- Konan
Asahi: Jokohama Zoologia Ĝardeno Zoorasia
- Midori-ku
- Seja
- Sakae
- Izumi
- Aoba
- Cuzuki
Fervojoj |
Metroo de Jokohamo
- Blua Lino
- Verda Lino
Jokohama Rapida Fervojo
- Linio Kodomonokuni
- Linio Minatomirai
Jokohama Nova Transporto
- Linio Seaside
Orient-Japania Fervoja Kompanio
- Linio Nambu
- Linio Negiŝi
- Linio Tokajdo (ĉefa)
- Linio Curumi
- Linio Jokohama
Tokaja Fervoja Kompanio
- Ŝinkansena linio Tokajdo
Tokia Elektra Fervojo Kjuko
- Linio Tojoko
- Linio Den-en-toŝi
Elektra Ekspresa Fervojo Kejhin
- Linio Kejkju (ĉefa)
- Linio Zuŝi
Linio Sagami
- Linio Sagami (ĉefa)
- Linio Izumino
Ĝemelaj urboj |
- Ĝemelaj urboj
San-Diego (Usono) 29-a oktobro 1957
Liono (Francio) 1959
Mumbajo (Indio) 26-a de junio 1965
Odeso (Ukrainio) 1-a de julio 1965
Vankuvero (Kanado) 1-a de julio 1965
Manilo (Filipinoj) 1-a de julio 1965
Ŝanhajo (Popolrespubliko Ĉinio) 30-a de novembro 1973
Konstanco (Rumanio) 12-a de oktobro 1977
- Ĝemelaj Havenoj
Oakland (Usono)
Vankuvero (Kanado)
Ŝanhajo (Popolrespubliko Ĉinio)
Dalian (Popolrespubliko Ĉinio)
Hamburgo (Germanujo)
Naskiĝintoj |
|
|
|
Himno |
- Jokohama Urba Himno
Esperanto-movado |
Okazis la 92a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo en 2007
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo
- Esperanto Jokohama (Hama-Rondo)