Bedřich Smetana


















































Bedřich Smetana

Smetana.jpg
Personaj informoj

Naskiĝo

2-an de marto 1824 (1824-03-02)
en Litomyšl, Flag of the Habsburg Monarchy.svg Aŭstra imperio

Morto

12-an de majo 1884 (1884-05-12) (60-jara)
en Prago, Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg Aŭstrio-Hungario

Kaŭzo de morto

sifiliso

Tombo
tombejo de Vyšehrad

Ŝtataneco

Aŭstra imperio, Aŭstrio-Hungario

Alma mater

Akademia gimnazio Štěpánská

Profesio

komponisto, dirigento, instruisto, pedagogo, pianisto, muzikinstruisto

Lingvoj

ĉeĥa lingvo

Verkaro
The Brandenburgers in Bohemia
The Bartered Bride
Dalibor
Libuše
The Two Widows
The Kiss
La Sekreto
The Devil's Wall
Viola
Má vlast

Parencoj
Josef František Smetana







v  d  r


Information icon.svg



Bedřich SMETANA [ˈbɛdr̝ɪx ˈsmɛtana], esperantigite Bedrĵiĥ Smetana, konata eksterlande kiel Fridrich (Frederiko) SMETANA, (naskiĝis la 2-an de marto, 1824, mortis la 12-an de majo, 1884) estis ĉeĥa komponisto.


Smetana naskiĝis en Litomyšl. El liaj verkoj estas plej ofte ludataj la komika opero Vendita fianĉino kaj simfonio Vultavo el la ciklo Mia patrujo. La opero Libuŝo estas ludata nur ĉe solenaj okazaĵoj.


El lia riĉa verkaro la plej gravaj estas operoj: ,



  • Braniboři v Čechách (1862–1863, premiero 1866) La branderburgianoj en Bohemio

  • Prodaná nevěsta (1864–1866, premiero 1866) La vendita fianĉino

  • Dalibor (1866–1867, premiero 1868) Daliboro

  • Libuše (1869–1872, premiero 1881) Libuŝo

  • Dvě vdovy (1873–1874, premiero 1874) La du vidvinoj

  • Hubička (1875–1876, premiero 1876) La kiso

  • Tajemství (1877–1878, premiero 1878) La sekreto

  • Čertova stěna (1880, premiero 1882) La muro de la diablo

  • Viola (1872–1884) (nefinita).


En 1874 li nerve malsaniĝis kaj surdiĝis. Smetana mortis en Prago en 1884.


Ekde la 12-a de majo (dato de lia morto) ĉiujare okazas en Prago unumonata muzika festivalo Praga printempo, inaŭgurata ĉiam per Mia patrujo.


La operon Vendita fianĉino elsendis Verda Stacio inter la militoj en traduko de J. V. Šamla kaj post la milito en majstra traduko de Tomáš Pumpr (la teksto konserviĝis).


La vivon de Bedřich Smetana priskribas filmo El mia vivo, kie lin figuris Karel Höger.



Sondosieroj |




  • "Proč bychom se netěšili" "Kial kune ni ne ĝoju"- enkonduka korusa kanto el la opero "Vendita fianĉino"


  • "Ach jaký žal" ario de Mařenka el la opero "Vendita fianĉino"


  • „Vltava" el la ciklo de simfoniaj poemoj „Má vlast" ("Mia patrujo")


  • „Z českých luhů a hájů" "El ĉeĥaj kampoj kaj boskoj" – el la ciklo de simfoniaj poemoj „Má vlast" ("Mia patrujo")

  • Scherzo el "Triumfa simfonio"



Eksteraj ligiloj |




  • Bedřich Smetana en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Bedřich Smetana en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)





  • Elŝuteblaj komponaĵoj en midi-formo (aŭskulteblaj kaj transformeblaj al muziknotoj ) ĉe Classical Archives (eblas senpage registriĝi kaj elŝuti 5 komponaĵojn potage) - serĉu sub komenca litero de la família nomo de la komponisto

  • Smetana Bedřich
















Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg