Universitato de San-Paŭlo
- Vidu ankaŭ Universitato de San-Paŭlio.
Universitato de San-Paŭlo | |
|---|---|
| Informoj | |
| fondodato | 11-a de aŭgusto 1827 (fakultato pri juro), 25-a de januaro 1934 (universitato) |
| speco | Publika universitato |
| lingvo(j) | portugala |
| Situo | |
| urbo | San-Paŭlo |
| Estraro | |
| gvidanto | Marco Antonio Zago (en 2016) |
| Nombroj | |
| nombro de studentoj | 91 019 (en 2012) |
| nombro de kunlaborantoj | 5 940 profesoroj (en 2012) |
| Diversaĵoj | |
| retejo | usp.br |
La Universitato de San-Paŭlo, portugale Universidade de São Paulo (USP), estas inter la plej grandaj universitatoj de Brazilo kaj de Latinameriko. La universitataj institutoj disdividiĝis al sep kampusoj en la subŝtato San-Paŭlio: du en la urbo San-Paŭlo mem, la aliaj en la urboj Bauru, Lorena, Piracicaba, Pirassununga, Ribeirão Preto kaj São Carlos. La moto de la universitato estas „scientia vinces“ (latine: „per scienco vi venkos“).
Vidu ankaŭ |
- Lernejo de Artoj, Sciencoj kaj Humanecoj de la Universitato de San-Paŭlo
Eksteraj ligiloj |
- oficiala retejo