Sibiu






































































Sibiu
urbo

Evangelia kirko en Sibiu

Evangelia kirko en Sibiu


Blazono


Blazono
Administrado

Lando

Rumanio

Regiono

Transilvanio

Distrikto

distrikto Sibiu

Poŝtkodo
550000

Aŭtokodo
SB

Telefona antaŭkodo
+40-0269

Retpaĝaro

www.sibiu.ro
Demografio

Loĝantaro

154 458  (2007)

Loĝdenso

3 284 loĝ./km²
Geografio

Geografia situo

45° 48′ N, 24° 9′ O45.79722222222224.15Koordinatoj: 45° 48′ N, 24° 9′ O

Alto
431 m

Areo
121 km² (12 100 ha)

Horzono

UTC+02:00 [+]





Sibiu (Rumanio)

DEC
Sibiu

Situo de Sibiu



Alia projekto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo Sibiu [+]







v  d  r


Information icon.svg



Sibiu [siBIŬ] (hungare Nagyszeben, germane Hermannstadt, latine Cibinium; proponata en Esperanto: Sibio) estas urbo en suda Transilvanio. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto (județ). Ĝi situas ĉe la rivero Cibin, 274 km nord-okcidente de Bukareŝto. Internacia flughaveno. En 1954 oni aligis al ĝi Gușterița kaj Turnișor.




Enhavo






  • 1 Loĝantaro


  • 2 Historio


  • 3 Eventoj


  • 4 Famuloj


  • 5 Turismo


  • 6 Esperanto-vivo


    • 6.1 Historio kaj aranĝoj


    • 6.2 Esperantistoj




  • 7 La transilvaniaj saksoj


  • 8 Vidindaĵoj


  • 9 Referencoj


  • 10 Fontoj


  • 11 Vidu ankaŭ


  • 12 Eksteraj ligiloj





Loĝantaro |


En 1910 Sibiu havis 33 489 (germanoj - 50%, rumanoj - 26%, hungaroj - 22%) loĝantojn, en 2011 147 245 (rumanoj, 1,5 % da hungaroj, 1 % da germanoj).



Historio |


Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Szeben). Dum jarcentoj la plimulto de la loĝantaro estis germana (saksa). Post la falo de la fera kurteno restis germanlingva minoritato nur ĉirkaŭ du aŭ tri procentoj, inter ili la urbestro, d-ro Klaus Johannis. Ekzistas ankaŭ hungarlingva minoritato.



Eventoj |


Je la 26-a de majo 2004 la kulturministroj de EU nomumis Sibiu-n Eŭropa Kultura Ĉefurbo por 2007, kune kun Luksemburgo, kvankam Rumanio ankoraŭ ne membris en EU. La du urbojn ligas la fakto, ke la fondintoj de Sibiu, enmigrintaj en la 12-a jarcento, venis el la regiono de nuna Luksemburgo[1]. Pro tio Luksemburgo deziris kaj subtenis la komunan kandidatadon de la du urboj.


Okazis petoj deklari la historian centron de Sibiu Monda Kulturheredaĵo, sed tio ĝis nun ne okazis.[kiam?]



Famuloj |


Grava ensemblo de la urbo estas la Bach-ĥoro sibia.


En la urbo naskiĝis:



  • hungara kuracisto Gyula Telegdy

  • Mihály Esterházy (politikisto)

  • hungara militestro Ignác Gyulay


  • Hellmut Klima, historiisto kaj pastoro


  • Hans Klein, teologo kaj politikisto



Turismo |


Sibiu allogas turistojn per konservitaj mezepokaj, renesancaj kaj barokaj konstruaĵoj (vidu sube), sed ankaŭ per muzeoj, ekzemple la subĉiela Muzeo ASTRA pri tradiciaj metioj.


Neĝosporto estas praktikebla en la proksimaj Karpatoj. Păltiniș, unu el la plej konataj rumanaj vintrosportejoj, strikte ne apartenas al Sibiu, tamen estas administrata de la sibi-aj instancoj.



Esperanto-vivo |




Andreo-Cseh-Domo



Historio kaj aranĝoj |


En 1920 en tiu urbo Andreo Cseh lanĉis sian metodon instrui fremdajn lingvojn;
pri tio memorigas dulingva tabulo sur domo ĉe la Granda Placo (Piața Mare / Großer Ring), kie okazis tiuj kursoj. Tiu tabulo estis forprenita pro renovigaj laboroj en 2006; en 2007 nova, samteksta tabulo estis metita.




Universitato Lucian Blaga


La ŝtata Universitato "Lucian Blaga" (ULBS) estas, ŝajne, la sola universitato en Rumanio, en kiu oni instruas en Esperanto. AIS San-Marino kunlaboras kun ULBS kaj reprezentas en ĝi propran departementon. AIS-docentoj kaj -profesoroj el diversaj landoj regule venas al Sibiu por instrui studentojn, kiuj speciale por tiuj kursoj lernas Esperanton. La tuton kunaranĝis nelaciĝante dum multaj jaroj la fama esperantisto germana Helmar Frank.



Esperantistoj |


  • Doina Mariana Greavu


La transilvaniaj saksoj |


Sibiu estis la centro de transilvaniaj saksoj, german-etna minoritato en Rumanio (la "kunloĝanta popolo"). Ankaŭ post nuligo de siaj privilegioj en la 19-a jarcento ili komence restis la plimulto de la urba loĝantaro (1900: 16.141 el 28.994), sed plimultiĝis rumanoj kaj hungaroj. Post amasa elmigrado dum la 1990-aj jaroj nun malpli ol du procentoj de la urbanoj estas german-etnaj. Tamen la urbo konservas sur oficialaj ŝildoj sian unuan nomon "Hermannstadt". Ekzistas germana konsulejo.



Vidindaĵoj |




Granda Placo kun la Jezuita Kirko, fone la Konsilia Turo



  • Sinagogo de Sibiu

  • Ursulanina kirko

  • Kirko Sanktaj Petro kaj Paŭlo

  • Kirko Anunciacio

  • Ĉefkatedralo ortodoksa


  • Muzeo Brukenthal en samnoma palaco: gravega monumento de baroko en Rumanio, konstruita inter 1778 kaj 1788.


  • Dika Turo (Turnul Gros, Dicker Turm): Vasta duon-ronda turo en la sud-orienta urbomuro. Tie en 1788 oni konstruis la unuan teatron de Sibiu. Nun tie estas la Talia-salono, koncertejo.

  • Evangelia Paroĥa Kirko

  • Monumento por imperiestro Francisko la 1-a


  • Fortikaĵaj Turoj: Sibiu konservis ne nur grandajn partojn de sia urbomuro, sed ankaŭ defendajn turojn. Ili iam estis atribuitaj al gildoj, kiuj devis en paco konservi kaj en milito defendi siajn respektivajn turojn.


  • Haller-bastiono (Bastionul Haller, Haller-Bastei): Bastiono konstruita en la 16-a jarcento, nomita laŭ la tiama urbestro. Ĝi konsistigas la orientan angulon de la urbomuro. 223 metrojn longa, naŭ metrojn alta.


  • Jezuita Kirko, ĉe la Granda Placo.


  • Konsilia Turo (Turnul Sfatului, Ratsturm): Turo inter la Granda kaj la Malgranda Placoj. Vizitebla, bela vido al la urbo. Tiu turo estis parto de la dua urba ĉirkaŭfortikaĵo. Detruite per tertremo en 1585 ĝi reskonstruitis kaj ricevis en 1826 cepforman tegmenton. Sur memorigtabulo de 1998 informiĝas oni pri la vizito de princo Karlo kiu ekengaĝiĝis pere de la fondaĵo Mihai Eminescu Trust por la regiono.


  • Mensog-ponto (Podul Minciunilor, Lügenbrücke): Fera ponteto, kiu ligas la du flankojn de la Malgranda Placo, kiu en 1851 estis dividita per fosado de veturebla vojo inter la centra kaj la suba urbopartoj. La ponto estis finita en 1859 kaj inaŭgurita en la sekva jaro. Laŭ legendo ĝi subfalos, kiam suriras ĝin mensogulo (aŭ sufiĉe da mensoguloj). Tial novgeedzoj emas viziti la ponton kaj tie ĵuri al si eternan amon.


  • Nova urbodomo ĉe la Granda Placo.



Referencoj |





  1. Dialektologiaj studoj montris ke la germana lingvaĵo de Sibiu similas la luksemburgan, sed lingvistoj ankaŭ atentigis ke ambaŭkaze la komunaj trajtoj povus estiĝi pro profunda kontakto de germana dialekto kun latinida lingva. La nomo Transilvaniaj saksoj - simile al la alie en Rumanio uzata nomo Ŝvaboj - ĉiukaze signifas simple germanlingvanojn kaj havas nek etnian nek historian konekson kun la germana lando Saksio.




Fontoj |




  • Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.

  • Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)

  • Harald Roth: Hermannstadt. Kleine Geschichte einer Stadt in Siebenbürgen. Böhlau Verlag, Köln-Weimar-Wien, 2006. (en la germana lingvo



Vidu ankaŭ |



  • Hermannstädter Zeitung

  • Bach-ĥoro sibia

  • Listo de renomaj personoj ligitaj al Sibiu



Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Sibiu en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Urba retejo (rumane, germane, angle)


  • Informoj de AIS (esperante)


  • Sibiu, la kultura ĉefurbo de Eŭropo en 2007 (SAT) (esperante)

  • Interaga mapo de distrikto Sibiu

  • Mapo de la distrikto

  • Popolnombrado 2002




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg