Kopenhago




Koordinatoj: 55°40′34″N 12°34′06″E  /  55.67611°N, 12.56833°O / 55.67611; 12.56833 (Kopenhago)























































































































Kopenhago

angle: Copenhagen, germane: Kopenhagen, latine: Hafnia
urbo

Kopenhagen 6.jpg

Kopenhago





Københavns byvåben 1894.png

Blazono



Oficiala nomo: København

Ŝtato

Danio Danio
Insuloj

Sjælland, Amager
Regiono

Regiono Hovedstaden

Konataj lokoj

Amuzparko Tivoli, Christiansborg
Ponto

Sundoponto

Situo
Kopenhago
 - koordinatoj

55°40′34″N 12°34′06″E  /  55.67611°N, 12.56833°O / 55.67611; 12.56833 (Kopenhago)
Plej alta punkto

 - alteco
91 m s. m.
Plej malalta punkto

 - alteco
1 m s. m.

Areo
88,25 km² (8 825 ha)
 - de aglomeraĵo
455,61 km² (45 561 ha)
 - de metropolo
3 030,0 km² (303 000 ha)

Loĝantaro
602 481 (2017)
 - de aglomeraĵo
1 199 224
 - de metropolo
1 914 865
Denseco

6 826,98 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo

2 632 loĝ./km²
 - de metropolo

632 loĝ./km²

Unua skribmencio

11-a jarcento

Horzono

MET (UTC+1)
 - somera tempo

MET (UTC+2)
Poŝtkodo





Situo enkadre de Danio

ButtonRed.svg



Situo enkadre de Danio





Situo enkadre de Eŭropo

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Eŭropo



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Copenhagen

Retpaĝo: www.kk.dk


Kopenhago (dane: København IFA: [kʰøb̥m̩ˈhɑʊ̯ˀn]) estas la ĉefurbo de Danio kaj la plej granda urbo de la lando (kun 1,18 millionoj homoj en la urbo (2010)), kiu enhavas 16 komunumojn. En Kopenhago situas la nacia parlamento, la registaro kaj la monarkio.


La originala nomo de la urbo, de kiu devenas la nuna dana nomo, estas Kjøbmandehavn, kiu signifas "haveno de komercistoj". La Esperanta nomo de la urbo paralelas al ĝia nomo en aliaj eŭropaj lingvoj: ĝi nomiĝas germane Kopenhagen, pole kaj litove Kopenhaga, angle Copenhagen kaj france Copenhague.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Geografio


  • 3 Kulturo


    • 3.1 Amuzado




  • 4 Trafiko


  • 5 Gravaj vidindaĵoj en aŭ ĉirkaŭ Kopenhago


  • 6 Servoj


  • 7 Homoj ligitaj al Kopenhago


  • 8 Esperanto


    • 8.1 Esperantistoj




  • 9 Vidu ankaŭ


  • 10 Eksteraj ligiloj





Historio |




Alta vido de Kopenhago


Kopenhago estis fondita ĉirkaŭ 1000 de Sven Forkbarba kaj lia filo Knuto la Granda. Ĝi estis tiam nur fiŝista vilaĝo ĝis la mezo de la 12-a jarcento, kiam ĝi estis posedaĵo de la episkopo Absalon, kiu fortigis ĝin en 1167. La bonega haveno antaŭhelpis la grandiĝon de Kopenhago al gravega komerca centro (el tio la nomo). Ĝi estas daŭre atakata de la Hansa Ligo. Ĝi estis defendata en la bataloj kontraŭ la svedoj de Karlo la 10-a. En 1801 la Brita floto sub la gvidado de Admiralo Nelson interbatalis kun la dana batalŝiparo en la haveno de Kopenhago. Kiam la britaj batalŝipoj bombardis Kopenhagon en 1807 por malhelpi la transdonon de la ŝiparo al Napoleono, la urbo suferis grandegajn damaĝojn kaj centoj da homoj mortis. Dum la 2-a Mondmilito Kopenhago kaj la tuta Danio estis okupitaj fare de la germanaj trupoj, de aprilo 1940 ĝis majo 1945.



Geografio |


Kopenhago situas sur la orienta bordo de la insulo Selando (Sjælland) kaj parte sur la insulo Amager, kontraŭ la markolo konata kiel Øresund kaj la svedaj urboj Malmö kaj Landskrona.


En Kopenhago kaj la ĉirkaŭaĵo vivas ĉirkaŭ 1,8 milionoj da homoj. La Øresund-regiono konsistas el la Orienta Selando kaj Okcidenta Skanio (en Svedio), havas la loĝantaron de 2,8 milionoj da homoj.



Kulturo |


La danaj novaĵgazetoj rangas Kopenhagon kiel unu el la plej bonaj urboj de la mondo laŭ vivkondiĉoj malgraŭ la altaj kostoj de vivado.


La Reĝa Dana Teatro (en dana: Det Kongelige Teater) estas kaj la nacia dana ludarta institucio kaj nomo uzata por aludi al ties iama cel-konstrua ejo el 1874 situa ĉe la placo Kongens Nytorv.



Amuzado |


Strøget, estas unu el la plej longaj promenadaj komercaj stratoj de la mondo, centre de Kopenhago.



Trafiko |


Ekde la somero 2000, la urboj Kopenhago kaj Malmö estas interligitaj per dogana ponto/tunelo (Ponto de Øresund), kiu havas ankaŭ pasaĝeran kaj trajnan vojon. Ĝi estis inagaŭrita en julio 2001 fare de la sveda reĝo kaj la dana reĝino.



Gravaj vidindaĵoj en aŭ ĉirkaŭ Kopenhago |



  • Libera Ŝtato de Kristianio

  • Christiansborg

  • Nyhavn

  • La marvirineto

  • Kopenhaga Zoo

  • Dana Nacia Galerio

  • Gefion-fontano

  • Louisiana Muzeo de la Moderna Arto

  • Dana Nacia Muzeo

  • Ĝardenoj de la Kastelo Rosenborg

  • Rosenborg-Palaco

  • Strøget


  • Tivoli - amuzparko

  • Ronda Turo



Servoj |


  • Asista Tombejo de Kopenhago


Homoj ligitaj al Kopenhago |



  • Hans Christian Andersen

  • Carl Bloch

  • Niels Bohr

  • Tycho Brahe

  • Aura Dione

  • Nicolai Grundtvig

  • Ludvig Holberg

  • Søren Kierkegaard

  • Poul Jörgensen

  • Martin Andersen Nexø

  • Bertel Thorvaldsen

  • Johannes Jacob Stunder



Esperanto |


Nuntempe estas regulaj aktivecoj en du urbaj kluboj, la tradicia Kopenhaga Esperanto-Klubo kaj en la nova FESTOKLUBO. Pli frue en Kopenhago funkciis Kleriga Konversacia Klubo (fondita en la jaro 1952, poste kunfandita kun la kopenhaga Studenta Esperanto-Klubo), kiu dum multaj jaroj apartenis al la plej viglaj Esperanto-societoj en la mondo. En tiuj jaroj la klubo funkciigis ankaŭ la Esperantan eldonejon “Koko”. En 1975 en la urbo mortis Kirsten Zacho.


Kopenhago estas urbo kiu gastigis plej multajn Universalajn Kongresojn: en 1956 (41-a), 1962 (47-a), 1975 (60-a) kaj 2011 (96-a). Same multajn UK-ojn gastigis nur Vieno.



Esperantistoj |




  • Agnes Melchior (1883-1945)


  • Poul Jörgensen, (1905-m. nekonata)



Vidu ankaŭ |



  • Eŭrovido-Kantokonkurso 2001

  • Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2003



Eksteraj ligiloj |




  • agado.net la loka informnodo pri aktiveco kaj kunlaboro


  • Belega Kopenhago oficiala turisma paĝo (kaj en la angla)


  • Copenhagen for Partiers - Turisma Paĝo (en la angla)


  • Tagaj Bildoj de Kopenhago (en la angla)


  • Kastellet (the fort) (en la angla)


  • Bildoj de Kopenhago en la Bildarkivo Aŭstria





Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg