Kromata gamo
La kromata aŭ duontona gamo konsistas nur el duontonpaŝoj, tial ke ne ekzistas hierarkio inter la tonoj. Sekve kiel en la plentona gamo ne ekzistas baza tono , sed alie ol tiu la kromata gamo ne estas transponebla.
En supra direkto la tonojn oni skribas jene: C-C#-D-D#-E-F-F#-G-G#-A-A#-B. En malsupra direkto ili estas jene skribataj : C-B-Bb-A-Ab-G-Gb-F-E-Eb-D-Db
Tonsilabe per kodaja egaltempera gamo, kromata skalo supren per diesoj estas [Do Di Re Ri Mi Fa Fi So Si La Li Ti do] kaj malsupren per bemoloj estas [do da Ti Ta La Lo So Sa Fa Mi Ma Re Ra Do].
|