San-Paŭlo









Disambig.svg
Por samtitola artikolo vidu la paĝon San-Paŭlo (urbo).




































































































































San-Paŭlo

portugale São Paulo

Flago de San-Paŭlo



Blazono de San-Paŭlo


Flago de San-Paŭlo
Blazono de San-Paŭlo

moto: Pro Brasilia fiant eximia

Himno: Hino dos Bandeirantes

Nomo de la loĝanto: paulista

Situo de San-Paŭlo


Situo

 - Regiono

Sudorienta
 - Limnajbaroj

Paraná (sude)
·Mato Grosso do Sul (okcidente)
·Minas Gerais (norde, nordoriente)
·Rio de Janeiro (oriente)
 - Mezoregionoj

15
 - Mikroregionoj

63
 - Municipoj

645

Ĉefurbo

San-Paŭlo

Registaro
de 2015 ĝis 2018
 - Ŝtatestr(in)o
Geraldo Alckmin (PSDB)
 - Vicŝtatestr(in)o Márcio França (PSB)
 - Federaciaj deputitoj
70
 - Ŝtataj deputitoj 94

Areo
 
 - Entute 248 209 km² (12º)[1]

Loĝantaro

2010
 - proksimume
41 252 160 loĝ. (1º)
 - Loĝdenso
166,73 loĝ./km² (3º)

Ekonomio

2010
 - MEP

R$ 1,428 bilionoj[2] (1º)
 - MEP po kapo

R$ 30 243[2] (2º)

Sociaj indikiloj

2005
 - IHD
0,833 (2005)[3] (3º) – alta
 - Vivdaŭro
74,8 jaroj (4º)
 - Analfabetismo
4,0% (5º)

Horzono

UTC-3

Klimato
Subtropika Aw/Cfa/Cfb/Cwa/Cwb

Mallongigo

BR-SP

Retejo

www.saopaulo.sp.gov.br

Mapo de San-Paŭlo








v  d  r


Information icon.svg



San-Paŭlo (portugale Estado de São Paulo) estas unu el la 27 federacieroj de Brazilo. Ĝia ĉefurbo estas San-Paŭlo (portugale São Paulo) kaj ĝia nuna estro estas Geraldo Alckmin. Oni ankaŭ povas skribi San-Paŭlio, por distingi tion de la ĉefurbo.


Politike ĝi konsistas el 645 municipoj kaj sia areo estas de 248.209,426 km², aŭ 2,91% de tuta surfaco de Brazilo. Troveblas tri diversaj partoj: la metropola areo de la ĉefurbo (konata kiel Granda San-Paŭlo, portugale Grande São Paulo), la marbordo kaj la interlando. Regionoj proksime de la ĉefurbo ankaŭ estas metropolaj areoj, kiel Kampino, Santos, Sorocaba kaj São José dos Campos; aliaj regionoj estas la ABC Paulista. La sumo de loĝantoj de tiuj areoj kaj de la ĉefurbo surpasas 29 milionojn da enloĝantoj, t.e., proksimume 75% de la tuta populacio de San-Paŭlo.


San-Paŭlo havas la plej grandan populacion de Brazilo, kun pli ol 40 milionoj da loĝantoj, ĉirkaŭ 22% de Brazilo. Tio igas ĝin la plej populacia ŝtato de Brazilo kaj la tria plej populacia politika divido en Sud-Ameriko, malantaŭ nur Kolombio kaj Brazilo mem. Ĝia popolo estas unu el la plej miksitaj de la lando, komponata ĉefe de portugaloj kaj italaj elmigrintoj. Aliaj malnovaj popolgrupoj konsistas el afrikanoj kaj indianoj. Elmigrintaron konsistigas aliaj grupoj, kiel araboj, germanoj, hispanoj, japanoj kaj ĉinoj.


Ĝi estas la plej aktiva ŝtato industrie kaj ekonomie. Krom la granda ekonomia povo, la ŝtato havas relative bonajn sociajn indicojn: la tria plej granda IHD, dua MEP kape kaj kvara plej malgranda nivelo de senalfabetismo inter ĉiuj ŝtatoj de Brazilo.




Enhavo






  • 1 Historio


    • 1.1 Koloniado




  • 2 Geografio


  • 3 Famuloj


  • 4 Servoj


  • 5 Esperanto kaj San-Paŭlo


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Historio |



Koloniado |


En la komenco de la 16-a jarcento, la san-paŭla marbordo jam estis vizitita de portugalaj kaj hispanaj navigistoj, sed nur en 1532 okazis la unua popoligo en São Vicente, fare de Martim Afonso de Sousa, kie nun estas la Baixada Santista.


Post fondiĝo de Vilaĝo São Vicente, estis kreita la unua parlamento en Ameriko: La Ĉambro de Vilaĝo São Vicente, kie estis organizita la unua balotado en la amerika kontinento. La serĉo por multevaloraj metaloj faris, ke portugaloj surpasis Serra do Mar-n, tra la jam ekzistanta indiĝena irvojo, Peabiru. En la altebenaĵo post Mara Montaro (Serra do Mar), estis fondita en la jaro 1554 la vilaĝo de Sankta Paŭlo de Piratininga, de la jesuitoj, gviditaj de Manuel da Nóbrega. Ĝis la fino de la 16-a jarcento multajn aliajn vilaĝojn oni fondis en la altebena regiono, kiel Santana de Parnaíba, kiuj garantiis la sekurecon kaj subtenon de vilaĝo San-Paŭlo.[4]





Fondiĝo de São Vicente, fare de Benedito Calixto.


Fondiĝo de São Vicente en la san-paŭla marbordo iniciatis la procezon de koloniado de Brazilo kiel kutima politiko de la portugala registaro, kaŭzita de alesteco de aliaj fremduloj, kiuj minacis ekposedi tiun teritorion.[5]


Antaŭ tio, jam ekzistis tie centro de la Portugala Imperio, kiu, simile al aliaj marbordaj centroj, ekestis post ŝip-drono, probable en la komenco de la 16-a jarcento. Tamen nur post fondiĝo de Vilaĝo São Vicente, far Martim Afonso de Souza, oni konsideris ĝin kiel veran markon de la brazila koloniado.[6]


La mallarĝa marbordo, barita de la Mara Montaro, malfaciligis ekeston de agrikulturo. Aliflanke, la altebenaĵo restis izolita, kiu malpermesis al ĝi atingi la oceanon kaj tiel, malfacile transporti varojn. Tiel, tiu teritorio iĝis ekonomie malsupera, sen ebleco produkti la ĉefan varon de kolonia Brazilo, la sukerkanon, tiam kultivate ĉefe en Pernambuco kaj Bahia.[7]


Okazis en Piratininga kvazaŭ-sklaveca kulturo, bazita sur la perforta laboro de indianoj. La izoliĝo de la vilaĝo kreis apartan societon. Alveni al la tiama San-Paŭlo postulis grandan malfacilaĵojn, pro la montaro, la atakoj de indianoj, malsato kaj malsanoj.



Geografio |


La Valo de Paraibao (portugale Vale do Paraíba) estas regiono en la orienta parto de San-Paŭlio kaj okcidenta parto de Rio-de-Ĵanejrio, en Brazilo. La regiono lokiĝas laŭlonge de la rivero Paraibao, inter la urboj Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo. Ĝi estas kaj estis historie unu el la plej gravaj ekonomiaj regionoj de Brazilo ekde la komenco de kafo-produktado dum la 19-a jarcento.



Famuloj |


  • En San-Paŭlo mortis:

    • hungardevena Dezső Somkuthy (aktoro, pentristo)

    • hungardevena Rudolf Icsey, kameraisto.




Servoj |



  • Universitato de San-Paŭlo

  • Universitato de San-Paŭlio



Esperanto kaj San-Paŭlo |


La Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) estas neprofitcela kultura asocio por progresigo de Esperanto en la ŝtato San-Paŭlo, kiu fondiĝis la 29-an de marto 1937. Ekde tiam la asocio sen interrompo laboras en la antaŭenigo de Esperanto, kun la valora helpo kaj dediĉo de multaj lokaj idealistoj kiuj rekte aŭ nerekte kontribuis kaj kontribuas en tiu tasko. Kiel parto de siaj aktivecoj, la asocio subtenas lingvokursojn de Esperanto, regule okazigas kulturajn kunvenojn; ĉiujare gastigas Esperanto-renkontiĝon en la urbo San-Paŭlo (Encontro de Esperanto da Cidade de São Paulo, ERUSP) kaj la San-Paŭlan Kongreson de Esperanto.




  • San-Paŭlo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio San-Paŭlo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




Notoj kaj referencoj |





  1. La signo º signifu "...-a rango el ĉiuj brazilaj subŝtatoj"

  2. 2,02,1[1]


  3. [2]


  4. SP Turismo. «História - SP Turismo» (portugale).


  5. Prefeitura de São Vicente. «Povoação de São Vicente» (portugale).


  6. Prefeitura de São Vicente. «[3]» (portugale).


  7. Governo de São Paulo. «A Colônia» (portugale).




Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala paĝaro




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg