Micăsasa
Micăsasa | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Sibiu | ||
Alinome | Mikeszásza (hungare), Feigendorf (germane) | ||
Iama hungara departemento | Kis-Küküllő | ||
Situo | 46° 5′ N, 24° 7′ O46.08722222222224.108888888889Koordinatoj: 46° 5′ N, 24° 7′ O | ||
| |||
Alto super maro | 283 m | ||
Poŝtkodo | 557145 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 2.058 (en 2011) | ||
– vilaĝo | 1,334 (en 2011; 1.532 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 145006 | ||
Micăsasa [mikesasa] (hungare: Mikeszásza, germane Feigendorf) estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Mediaș. En 1910 ĝi havis 1533 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 estis 1555 (rumanoj, 7 % da hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas el 1267. Ĝi estis en mezepoko saksa komunumo, de la 16-a jarcento miksa: saksa, rumana, hungara. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (departemento Kis-Küküllő).
Al la komunumo apartenas ankaŭ la vilaĝoj Chesler, Țapu kaj Valeni.
Micăsasa situas ĉe la rivero Târnava Mare; okcidente ĝi limas al la distrikto Alba. Preter la vilaĝo pasas la nacia vojo DN14B kaj la fervojo inter Blaj kaj Copșa Mică.
Fonto |
Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
Gravaj personoj |
István Asztalos (25-a de aŭgusto 1909 – Cluj, 5-a de marto 1960): verkisto.
Eksteraj ligiloj |
- Komunuma retejo
- Interaga mapo de la distrikto Sibiu
- Administracia mapo de la distrikto
- Popolnombrado 2002
Situo en la distrikto
Fortres-preĝejo en Țapu
|