Zedelgem
Zedelgem | |||
---|---|---|---|
municipo | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Belgio | ||
Provinco | Okcidenta Flandrio | ||
Poŝtkodo | 8210 | ||
Kodo laŭ NIS | 31040 | ||
Retpaĝaro | www.zedelgem.be [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 22 479 (januaro 2016) | ||
Loĝdenso | 361 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 51° 9′ N, 3° 8′ O51.14313.1361Koordinatoj: 51° 9′ N, 3° 8′ O [+] | ||
Areo | 60 34 km² | ||
Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Zedelgem [+] | |||
Zedelgem (nederlande, [ZE:d'lĥem]) estas municipo en Belgio. Komence de januaro 2016 ĝi havis 22 479 loĝantojn. La municipo apartenas al la distrikto Bruĝo.
Ekde 1977 la municipoj Aartrijke, Loppem kaj Veldegem apartenas al Zedelgem, la ĉefa municipo.
Enhavo
1 Kampo de militkaptitoj post la dua mondmilito
2 Areoj
3 Partneraj urboj
4 Eksteraj ligiloj
Kampo de militkaptitoj post la dua mondmilito |
Dum la jaroj 1945-1946 en Zedelgem estis britaj kampadejoj (2226, 2227, 2229 kaj 2375) tra kiuj pasis centmilo da germanaj kaj aliaj militkaptitoj. Ĉefe pro la ĉirkaŭ 15.000 baltdevenaj kaptitoj, inter ili 11.800 latvoj, Zedelgem (ankaŭ Zedelghem, Cedelgēm, Cedelghēm) ankoraŭ nun estas internacie konata kaj menciata en literaturo. La baltoj timis post la milito reiri hejmen, ĉar la baltaj ŝtatoj estis okupataj de Sovetunio. Post liberiĝo ili disiĝis tutmonde. La latvoj poste multe verkis pri siaj militaj kaj postmilitaj spertoj.
Areoj |
- Vloethemveld
Partneraj urboj |
Reil, 2007 en Germanio
Eksteraj ligiloj |
Oficiala retejo de la municipo (nederlande)
informoj pri la militkaptitejo Zedelgem (angle)
Alveringem | Anzegem | Ardooie | Avelgem | Beernem | Blankenberge | Bredene | Bruĝo | Damme | De Haan | De Panne | Deerlijk | Dentergem | Diksmuide | Gistel | Harelbeke | Heuvelland | Hooglede | | |
Belgio | Provincoj |