14 helpantoj en mizero






14 helpantoj en mizero


La 14 helpantoj en mizero estas grupo de katolikaj sanktuloj, kiun kredantoj en (specifaj) mizeroj alvokas por helpo. Ili estis ofte prezentitaj en figura arto. Troviĝas multaj pilgrimpreĝejoj kaj kapeloj konsekritaj al ili.


Al la 14 helpantoj apartenas:


  • Akazio

helpas kontraŭ mortotimo;

  • Egidio

helpas kontraŭ epilepsio, mensmalsanoj, protektas brutojn;

  • Barbara

helpas al mortantoj, kontraŭ fulmo kaj fajro;

  • Blazio

helpas kontraŭ kolmalsanoj;

  • Kristoforo

helpas kontraŭ sen surpriza morto;

  • Ciriako

helpas kontraŭ tentoj en la horo de la morto;

  • Denizo de Parizo

helpas kontraŭ kapdoloroj;

  • Erasmo

helpas kontraŭ ventrodoloro;

  • Eŭstacio

helpas en malfacilaj situacioj de la vivo;

  • Georgo

helpas kontraŭ malsanoj de dombestoj;

  • Katarina de Aleksandrio

helpas kontraŭ langomalsanoj kaj parolproblemoj;

  • Margareta

helpas al naskantoj;

  • Pantaleono

helpas al kuracistoj;

  • Vito

helpas kontraŭ mensaj malsanoj kaj epilepsio.



Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg