Gustav Robert Kirchhoff










































Gustav Robert Kirchhoff

Gustav Kirchhoff
Gustav Kirchhoff

Persona informo
Nomo Gustav Robert Kirchhoff
Dato de naskiĝo
12-a de marto 1824
Loko de naskiĝo Königsberg
Dato de morto
17-a de oktobro 1887
Loko de morto Berlino
Okupo fizikisto
Aĝo je morto 63
Portalo pri Homoj






v  d  r


Information icon.svg



Gustav Robert Kirchhoff (naskiĝis la 12-an de marto 1824, en Königsberg, mortis la 17-an de oktobro 1887, en Berlino) estis germana fizikisto


Li kontribuis ĉefe al la fundamenta kompreno de elektraj cirkvitoj, spektroskopio kaj termoradiado.


Du aroj de fizikaj leĝoj portas lian nomon: la leĝo de Kirchhoff pri radiado kaj la reguloj de Kirchhoff pri konservado de ŝargaĵo kaj energio en elektraj cirkvitoj. Kaj li difinis la terminon "nigra korpo" (1862).


La Bunsen-Kirchhoff-Premio pri spektroskopio estas nomita laŭ li kaj lia kolego, Robert Bunsen.



Vivo kaj laboro |


Gustav Kirchhoff naskiĝis en Königsberg, Orienta Prusio, kiel filo de Friedrich Kirchhoff, advokato, kaj Johanna Henriette Wittke. Li diplomiĝis ĉe Albertus-universitato de Königsberg en 1847, kie li studis en la mathematico-fizika seminario direktita de Franz Ernst Neumann kaj Friedrich Julius Richelot. Li edziĝis al Clara Richelot, la filino de lia matematika profesoro Richelot. En la sama jaro, ili translokiĝis al Berlino, post lia profesoriĝo ili iris al Breslau.


Kirchhoff formulis siajn cirkvitajn leĝojn - intertempe bazaj en elektra inĝenierado - en 1845, kiam li ankoraŭ estis studento. Li kompletigis ĉi tiun studon kiel seminaria ekzercado; ĝi poste fariĝis lia doktoreca disertacio. Li proponis la leĝon de termoradiado en 1859, kaj donis pruvon en 1861. Li estis vokita al la universitato de Heidelberg en 1854, kie li kunlaboris pri spektroskopio kun Robert Bunsen. Kune Kirchhoff kaj Bunsen malkovris cezion kaj rubidion en 1861. En Heidelberg li estris la matematika-fizikan seminarion. En 1875 Kirchhoff akceptis la katedron pri teoria fiziko en Berlino.




Spektrometro de Kirchhoff kaj Bunsen


En 1862 li estis premiita per la Rumford-medalo pro siaj esploroj pri la fiksaj linioj de la suna spektro, kaj pri la inversigo de la helaj linioj en la spectro de artefarita lumo.


Li multe kontribuis al la kampo de spektroskopio formaliganta tri leĝojn, kiuj priskribas la spektran konsiston de lumo elsendita de lumantaj objektoj, ellaborante la eltrovojn de David Alter kaj Anders Jonas Ångström (vidu ankaŭ: spektra analizo)


En 1872 li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio. Kirchhoff mortis en 1887, kaj estis entombigita en la tombejo St. Matthäus-Kirchhof en Berlino-Schöneberg.



La tri Kirchhoff-aj leĝoj pri spektroskopio |




Kontinua spektro




Elsenditaj linioj




Absorbitaj linioj



  1. Varma solida objekto elsendas lumon kun kontinua spektro.

  2. Varma maldensa gaso elsendas lumon kun apartaj linioj ĉe specifaj specifaj ondolongoj (t.e. specifaj koloroj), kiuj dependas de la energiniveloj de la atomoj en la gaso. (Vidu ankaŭ: elsendospektro)

  3. Varma solida objekto ĉirkaŭita de malvarma maldensa gaso (t.e. pli malvarma ol la varma objekto) elsendas lumon kun preskaŭ kontinua spektro, en kiu mankas apartaj linioj ĉe specifaj ondolongoj depende de la energiniveloj de la atomoj en la gaso. (Vidu ankaŭ: absorba spektro)


Kirchhoff ankoraŭ ne sciis pri la ekzisto de energiniveloj en atomoj. La ekzisto de apartaj spektrolinioj estis poste klarigita de la Bohr-modelo de la atomo, kio fine gvidis al kvantuma mekaniko.



Vidu ankaŭ |




  • Gustav Robert Kirchhoff en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Gustav Robert Kirchhoff en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Gustav Robert Kirchhoff en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)




  • Kirchhoff-aj leĝoj pri cirkvito

  • Kirchhoff-aj ekvacioj

  • Leĝo de Kirchhoff pri radiado

  • La tri Kirchoff-aj leĝoj pri spektroskopio

  • Kirchhoff-Instituto de Fiziko

  • Spectrometro

  • Teoremo de Kirchhoff

  • Asteroido 10358 Kirchhoff




  • Gustav Robert Kirchhoff en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Gustav Robert Kirchhoff en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



Informoj pri Gustav Robert Kirchhoff en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko germane
















Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg