Nov-Delhio




Koordinatoj: 28°36′50″N 77°12′32″E  /  28.61389°N, 77.20889°O / 28.61389; 77.20889 (Nov-Delhio)











































































































Nov-Delhio

hindie: नई दिल्ली, angle: New Delhi
kvartalo

Delhi Montage.jpg

Laŭ horloĝmontriloj: Lotusa templo, Kripto de Humajuno, Placo Connaught, Akŝarĝam, Barata Pordego


Oficiala nomo: नई दिल्ली

Lando

Barato Barato
Distrikto

Distrikto Nov-Delhio
Historiaj regionoj

Mogola Imperio, Brita Hindio

Parto de

Delhio
Rivero

Jamuno

Situo
Nov-Delhio
 - alteco
216 m s. m.
 - koordinatoj

28°36′50″N 77°12′32″E  /  28.61389°N, 77.20889°O / 28.61389; 77.20889 (Nov-Delhio)

Areo
406,35 km² (40 635 ha)

Loĝantaro
295 000 (2001)
 - de metropolo
13 850 507
Denseco

725,98 loĝ./km²

Ekplanita

1912
 - kreita

1929
 - transdonita

1931
Urbestro
Asha Ram Verma

Horzono

BST (UTC+5:30)
Poŝtkodo
110 xxx
Telefona antaŭkodo
011

Aŭtokodoj
DL-1C ĝis 9C


Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo

Kripto de Humajuno




Situo de Nov-Delhio enkadre de Barato

ButtonRed.svg


Situo de Nov-Delhio enkadre de Barato





Distriktoj de Delhio


Distriktoj de Delhio



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: New Delhi

Retpaĝo: www.ndmc.gov.in


Portal.svg Portalo pri Barato

Nov-Delhio (angle New Delhi; hindie नई दिल्ली [Naī Dillī]) estas la ĉefurbo de Barato kun 317 797 loĝantoj (stato 1-a de januaro 2005). Ĝi situas en la Unia teritorio Delhio kaj estas administra kaj kultura centro, industria urbo, trafika krucpunkto. Ĉar Nov-Delhio kaj la urbo Delhio formas urban unuon, en Barato oni nomas ofte la du urbojn komune simple nur Delhio.




India Gate, Nov-Delhio




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Vidindaĵoj


  • 3 Geografio


  • 4 Ekonomio


  • 5 Gastronomio


  • 6 Vidu





Historio |


En 1911 dekretis Georgo la 5-a (1865-1936), reĝo de Britio kaj imperiestro de Brita Hindio, ke la tiaman ĉefurbon Kalkato oni anstataŭigu. Li komisiis la talentan kaj ambician britan arkitekton Edwin Lutyens (1869-1944) kaj Herbert Baker (1862-1946) pri planado de la nova registara kvartalo. Ĝis tio pretiĝis, la sidejo de la registaro estis translokita en 1912 al Delhi Cantonment. En la sama jaro komenciĝis la konstruo de la nova ĉefurbo ĉe la tiama suda rando de Malnov-Delhio.


La urbo estis preta en 1929 kaj estis feste transdonita en 1931. Ekde tiam Nov-Delhio estas la ĉefurbo de la barata registaro: La urbon karakterizas la grandaj parkoj kaj aleoj same kiel la koloniaj konstruaĵoj. La urbo, kiel planita ĉefurbo, diferencas de la aliaj barataj grandaj metropoloj.



Vidindaĵoj |


En la mezo de la urbo longetendiĝas la reĝa promenado "Rajpath" de palacosimila "Rashtrapati Bhavan" en okcidento ĝis milita monumento "India Gate" en oriento.
Norde de Nov-Delhio situas la ŝatata butikego "Connaught Place".



  • Nacia muzeo

  • Rashtrapati Bhavan, la ofiicala sidejo de la barata prezidentoj


  • India Gate, oficiale "All India War Memorial" (tut-barata milit-memorigejo) memorigas pri 90.000 barataj soldatoj, kiuj en la Unua mondmilito mortis por interesoj de Grand-Britio. Oni ankaŭ gravurigis nomojn de mortintoj en aliaj bataloj.

  • Parlamenta Domo ("Sansad Bhavan"), kun biblioteko pri politikaĵoj


  • Connaught-P(a)laco (Connaught Place) kun butikum-centro kaj hoteloj


  • Jantar Mantar observatorio de Jaipur, Jai Singh la 2-a (1686-1743). La subĉiela stelobservatorio apenaŭ ŝanĝiĝis depost sia ekfunkcio en 1725.



Geografio |


Klimatodiagramo de Nov-Delhio

La jara meza temperaturo en Nov-Delhio estas ĉe 25 °C. La plej varmegaj monatoj estas junio kaj julio, kiam la meza taga maksimumo atingas 40-41 °C. De decembro ĝis februaro estas la plej malvarma sezono. La averaĝa tagminimuma temperaturo estas 7 ĝis 12 gradoj de Celsio, la maksimumo 21 ĝis 24 gradoj de Celsio tagmeze.


La meza jara precipitaĵa kvanto kuŝas ĉe 715 milimetroj. La plimulto de pluvo falas de julio ĝis septembro averaĝe 123 ĝis 184 mm, plej malmulte pluvas en novembro, 2 mm.


En Nov-Delhio regas dum la varmega periodo seka varmego, la medioŝarĝo estas tre granda. Laŭ MOS, la Metropolregiono Delhio havas la 4-an plej altan aeropoluadon el inter ĉiuj urbegoj de la mondo. Tio kaŭzas ĉe la homoj spirajn kaj sangocirkulajn problemojn.



Ekonomio |


Nov-Delhio estas antaŭ ĉio la administra, registara centro de Barato. Ĝi entenas ankaŭ kelkajn industriajn branĉojn. Tiel oni produktas tie produktojn de malpeza industrio, presmaŝinojn kaj teksaĵojn. Oni povas aĉeti en la urbo ankaŭ altvalorajn sapojn, kaŝmirjakojn kaj ŝalojn, manteksitajn kotonaĵojn ĝis la tradiciaj ĉiutagaj kaj buntaj batikvestoj en okcidenta stilo, kaj ĉion alian.



Gastronomio |


En la urbo troivĝas diversaj laŭbezonaj restoracioj kaj rapidmanĝejoj, sed ankaŭ pli altnivelaj ejoj por la riĉaj turistoj. En la kostaj restoracioj oni servas por la gastoj teon el arĝenta kruĉeto, filtrilan kafon same kie malvarmetan laktoskuaĵon kaj ĝuigas ĉian komforton per klimatizilo.


Pasteĉoj, sandviĉoj, vegetaraj manĝaĵoj kaj rapidmanĝaĵoj servatas en la tuta urbo por la gastaro.



Vidu |



  • Unia teritorio Delhio

  • urbo Delhio





Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg