Tombejo Powązki en Varsovio
Enirejo
Tombejo Powązki en Varsovio – historia nekropolo de Varsovio troviĝanta en la kvartalo Wola. Ĝi limas kun aliaj tombejoj. Prizorgas ĝin Kurio de la Varsovia Ĉefdiocezo, kiun reprezentas estraro de la tombejo. Socia prizorganto estas Socia Komitato de Protekto pri Historiaj Monumentoj de Malnova Powązki. La tuta tereno de la tombejo - trezorejo de skulptarto kaj etaj arkitekturaĵoj estas strikte gardataj de la Ĉefurba Konservisto de Monumentoj.
Famuloj kaj konindaj personoj |
Homoj de scienco kaj kulturo
Hiranmoy Ghoshal (1908–1969) – verkisto, profesoro de hindologio en Varsovia Universitato
Jadwiga Kaczyńska (1926–2013) – filologino, la patrino de Jarosław kaj Lech Kaczyński
Stanisław Kierbedź (1810–1899) – inĝeniero, ponto-konstruisto
Bożena Mamontowicz-Łojek (1937–2010) – historiistino, teatrologo, socia agantino, prezidantino de Pola Fondaĵo de Katin
Jan Nowak-Jeziorański (1914–2005) – politikisto, publicisto, verkisto, direktoro de Radio Libera Eŭropo
Stefan Ossowiecki (1877–1944) – inĝeniero okupiĝanta pri fenomenoj de paranormaleco
Leon Petrażycki (1867–1931) – juristo, sociologo kaj filozofo, profesoro de Varsovia Universitato
Irena Sendlerowa (1910–2008) – Justulino inter la nacioj savinta de holokaŭsto ĉ. 2,5 mil de judaj infanoj
Wacław Sierpiński (1882–1969) – matematikisto
Jan Strzelecki (1919–1988) – sociologo, opoziciisto
Anna Świderkówna (1925–2008) – historiistino pri literaturo, papirologo, popularigantino de scio pri antikveco kaj Biblio
Władysław Tatarkiewicz (1886–1980) – filozofo, historiisto de filozofio
Verkistoj
Cyprian Godebski (1765–1809) – prozisto, soldato
Zbigniew Herbert (1924–1998) – poeto, prozisto, dramaturgo
Paweł Jasienica (1909–1970) – verkisto, historiisto, eseisto
Jerzy Krzysztoń (1931–1982) – verkisto
Bolesław Leśmian (1878–1937) – poeta, prozisto, dramaturgo kaj eseisto
Bolesław Prus (1847–1912) – verkisto
Władysław Reymont (1867–1925) – verkisto Nobelpremiita (tombo en la aleo de merititoj)
Maciej Kazimierz Sarbiewski (1595 – 1640) – jezuito, eminenta poeto de baroko (en kolektiva tombo el 19-a jarcento)
Leopold Staff (1878–1957) – poeto (tombo en la aleo de merititoj)
Melchior Wańkowicz (1892–1974) – verkisto
Kazimierz Wierzyński (1894–1969) – poeto
Aktoroj
Gustaw Holoubek (1923–2008) – aktoro, reĝisoro, direktoro de Teatro Ateneum
Lucyna Winnicka (1928–2013) – aktorino kaj polurarigantino de alternativa medicino
Artistoj de aliaj artoj
Tekla Bądarzewska-Baranowska (1834–1861) – pianistino, komponistino
Witold Lutosławski (1913–1994) – komponisto
Stanisław Moniuszko (1819–1872) – komponisto
Czesław Niemen (1939–2004) – muzikisto, komponisto, kantisto
Hanka Ordonówna (1902–1950) – kantistino, dancistino, aktorino (tombo en la aleo de merititoj)
Katarzyna Piskorska (1937–2010) – skulptistino kaj medalistino
Violetta Villas (1938–2011) – kantistino, artistino
Henryk Wieniawski (1835–1880) – komponisto
Aliaj personoj
Michał Falzmann (1953–1991) – inspektoro de NIK
Izabela Jaruga-Nowacka (1950–2010) – politikistino, ministrino pri socia politiko
Rajmund Kaczyński (1922–2005) – fizikisto, soldato de Pola Enlanda Armeo, la patro de Lech kaj Jarosław Kaczyński
Tadeusz Komorowski (1895–1966) – komandanto de Pola Enlanda Armeo
Władysław Miziołek (1914–2000) – episkopo kaj esperantisto
Eligiusz Niewiadomski (1869–1923) – pentristo, murdisto de la unua prezidento Gabriel Narutowicz
Leopold Okulicki (1898–1946) – la lasta komandanto de Pola Enlanda Armeo (simbola tombo)
Grzegorz Przemyk (1964–1983) – la filo de poetino Barbara Sadowska murdita de Civitana Milico
Stefan Rowecki (1895–1944) – komandanto de Pola Enlanda Armeo
Edward Rydz-Śmigły (1886–1941) – marŝalo de Pollando
Stanisław Wigura (1901–1932) – aviada konstruisto, piloto (tombo en la aleo de merititoj)
Andrzej Zawada (1928–2000) – montgrimpisto, himalajisto
Franciszek Żwirko (1895–1932) – armea kaj sporta piloto (tombo en la aleo de merititoj)
Wojciech Żywny (1756–1842) – la unua instruisto de Frederiko Ŝopen
Sur la tombejo ripozas ankaŭ pluraj plej proksimaj kuzoj de: Ŝopeno, Henryk Sienkiewicz, Cyprian Kamil Norwid, Maria Skłodowska-Curie, Ignacy Mościcki.
Eksteraj ligiloj |
Neoficiala paĝo de la Tombejo Powązki (pole)