Granito
Granito estas acida (SiO2 >70%), kristala, magma rokspeco (plutonito), precipe el miksaĵo de glimo, feldspato kaj kvarco. La vorto "granito" venas de la latina granum, grajno, en referenco al la kruda peceta strukturo de la petro.
Ĝia koloro estas rozkolora, ruĝa aŭ griza. Granito estas la plej ofta elprofunda ŝtonaĵo, kiu aperas grandamase. Ĝi estiĝas ne nur el magmo, sed ankaŭ el ŝtonaĵoj, kiuj fandiĝas kaj poste kristaliĝas. Ĝi estas rezista al temperaturo kaj frosto kaj estas uzata kiel ornama aŭ kovra materialo.
Laŭ Francisko Azorín granito estas Griza, amlmola konstruŝtono konsistanta el feldespato [tiel], kvarzo [tiel] k, glimo.[1] Li indikas etimologion el latina granum (grajno).[2]
Enhavo
1 Bildaro
2 Vidu ankaŭ
3 Notoj
4 Eksteraj ligiloj
Bildaro |

Flava granito, Brazilo

Noktoblua granito, Hispanio

Viola granito, Brazilo

Lavendoblua granito, Brazilo
Vidu ankaŭ |
- Gnejso
- Listo de petroj
Notoj |
↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 84.
↑ Azorín, samloke.
Eksteraj ligiloj |
- http://www.findstone.com/daniel1.htm
- http://www.eeescience.utoledo.edu/Faculty/Harrell/Egypt/Mosques/CAIRO_Rocks_1.htm