Provinco Lejteo
Maro
Maro
Maro
situo de la provinco en la Filipinoj:
olive maldekstre de la ruĝa nomo
Lejteo - tagaloge Leyte, plenforme Lalawigan ng Leyte, hispane same Leyte, plenforme Provincia de Leyte (ankaŭ nomata Norda Lejteo, Hilagang Leyte, Leyte del Norte aŭ angle Northern Leyte) - estas provinco de la Filipinoj. Ĝia ĉefurbo estas Tacloban. Post kiam ekde la jaro 1543 hispanaj soldatoj trovis kaj konkeris la teritorion, la administra provinco fondiĝis la 10-an de marto 1917 kaj komence kovris la tutan areon de la samnoma insulo Lejteo; la 22-an de majo 1959 la suda area kvarono deklariĝis memstara provinco nomata Suda Lejteo kaj malintegriĝis el la antaŭe tutinsula provinco. La provinco Lejteo apartenas al la regiono Orientaj Bisajoj kaj ampleksas areon de 5 901 kvadrataj kilometroj. Laŭ stato de la jaro 2010 entute 1 746 623 loĝantoj vivis sur la provinca teritorio, kio rezultigas loĝdenson de 296 loĝantoj po km². Vaste parolataj lingvoj en la provinco estas la cebua (en la okcidento kaj sudo) kaj la varaja (en la oriento kaj nordo), loke ankaŭ nomata "samara" laŭ la najbara insulo Samaro.
Eksteraj ligiloj |
- retejo de la provinca registaro de Lejteo
Abrao · Norda Agusano · Suda Agusano · Aklano · Albajo · Antiko · Apajao · Aŭroro · Basilano · Bataano · Batanoj · Batangoj · Bengeto · Bilirano · Boholo · Bukidnono · Bulakano · Cebuo · Norda Davao · Okcidenta Davao ·Orienta Davao · Suda Davao · Dinagata Insularo · Gimaroj · Ifugao · Norda Iloko · Suda Iloko · Iloilo · Isabelo · Kagajano · Kalingo · Nordaj Kamarinoj · Sudaj Kamarinoj · Kamigino · Kapiso · Katanduanoj · Kavito · Kezono · Kirino · Kompostela Valo · Kotabato · Suda Kotabato · La-Unio · Laguno · Norda Lanao · Suda Lanao · Lejteo · Suda Lejteo · Magindanao · Marinduko · Masbato · okcidenta Mindoro · Orienta Mindoro · Okcidenta Misamiso · Orienta Misamiso · Monta Provinco · Okcidenta Negroso · Orienta Negroso · Nova Ekijo · Novaj Biskajoj · Palavano · Pampango · Pangasinano · Rizalo · Romblono · Samaro · Norda Samaro · Orienta Samaro · Saranganio · Sikijoro · Sorsogono · Sultan-Kudarato · Suluo · Norda Surigao · Suda Surigao · (Ŝarif-Kabunsuano, disputata) · Tarlako · Tavi-Tavio · Zambaloj · Norda Zamboango · Suda Zamboango · Zamboango Sibugaja