Teherano




Koordinatoj: 35°41′46″N 51°25′23″E  /  35.69611°N, 51.42306°O / 35.69611; 51.42306 (Teherano)





































































































Teherano

perse: تهران
ĉefurbo




Oficiala nomo: تهران

Ŝtato

Irano Irano
Provinco

Teherano
Historiaj regionoj

Osmanida imperio, Safavidoj

Montaro

Montaro Elborz
Konataj lokoj

Nacia muzeo de Irano, Parko Laleh
Riveroj

Ĝaĝrud, Karaĝ

Situo
Teherano
 - alteco
1 200 m s. m.
 - koordinatoj

35°41′46″N 51°25′23″E  /  35.69611°N, 51.42306°O / 35.69611; 51.42306 (Teherano)

Areo
730,0 km² (73 000 ha)
 - de aglomeraĵo
400 km² (40 000 ha)

Loĝantaro
13 413 348 (2006)
 - de aglomeraĵo
8 429 807
Denseco

18 374,45 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo

21 075 loĝ./km²

Unua skribmencio

942

Horzono

IST (UTC+3,30)
 - somera tempo

ISST (UTC+4,30)
Poŝtkodo

Telefona antaŭkodo
021




Situo enkadre de Irano

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Irano





Teherano


Teherano





Situo enkadre de Azio

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Azio



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Tehran

Retpaĝo: www.tehran.ir


Teherano (perse تهران [tehrAn] Pri tiu ĉi sono aŭskulti), estas ĉefurbo kaj de Irano kaj de la Provinco Teherano. Ĝi situas je 1220 m super la marnivelo ĉe piedoj de la Elborz-Montaro, kies plej alta monto-pinto nomiĝas Damavando kaj altas 5610 metrojn.


Kun ĉirkaŭ 8.3 milionoj da loĝantoj kaj surpasanta 15 milionojn en la pli larĝa metropola areo, Teherano estas la plej granda urbo kaj urba areo de Irano, kaj la plej granda urbo en Okcidenta Azio. Kvankam gamo da neoficialaj lingvoj estas parolitaj, ĉirkaŭ 99% de la loĝantaro komprenas kaj parolas la persan. La plimulto de homoj en Teherano identigas sin kiel persaj.[1][2]


La majoritato de loĝantoj estas persaparolantoj, sed estas ankaŭ loĝantaroj de Luroj, Kurdoj, Azerioj, kaj Nordirananoj (Ŝomalioj).[3]


Ĝis 1796, Teherano estis negrava vilaĝo. En 1796, Agha Mohammed Ĥano elektis Teherano kiel nove ĉefurbo de Irano. Laŭlonge de la Irana historio, la ĉefurbo estis translokigita multajn fojojn, Teherano estas la 32a nacia ĉefurbo de Irano. En antaŭ-islama epoko, parto de la areo de nuntempa Teherano estis okupita de Rey (kiu ĉe Avesto vivas laŭ la formo[4] de Raga, nuna parto de la urbo Teherano, kiu graviĝis post la detruado de Rey fare de la Mongoloj komence de la 13a jarcento.


En la 20a kaj 21a jarcentoj, Teherano estis celo de amasmigrado de personoj el la tuta Irano.[5] La urbo estas hejmo de multaj historiaj moskeoj same kiel de kelkaj kristanaj preĝejoj, sinagogoj kaj zoroastraj fajrtemploj. Tamen, modernaj strukturoj, ĉefe Turo Azadi kaj Turo Milad, venis iĝi simboloj de la urbo. Teherano estas rangita la 29a en la mondo laŭ loĝantaro de sia metropola areo.[6]


Teherano havas multajn industriojn, ekzemple pri elektraj ekipaĵoj, teksaĵoj, sukero, cemento kaj aŭtomobiloj. Modernan metroon havas Teherano ekde 2001 kaj modernan flughavenon. Ĝi havas ses universitatojn kun aktiva studenta movado, akademiojn kaj muzeojn. Teherano estas grava centro de komerco pri tapiŝoj.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Historio


  • 3 Klimato


  • 4 Esperanto-Revuo presata en Teherano


  • 5 Vidindaĵoj


  • 6 Famuloj


  • 7 Ĝemelurboj


  • 8 Notoj


  • 9 Eksteraj ligiloj


  • 10 Vidu ankaŭ


  • 11 Panoramaj vidoj





Geografio |


Teherano troviĝas ĉe la piedoj de Elborz-Montaro, kie renkontiĝas 2 aŭtovojoj kaj aliaj ĉefvojoj.



Historio |


En la 16-a jarcento Teherano estis urbeto, sed Tahmasb-Ŝaho konstruis urbomuron en la jaro 1653 kaj fondis bazaron. Ekde 1786 Teherano estas ĉefurbo de Irano.


La Teherana Konferenco (laŭ kodonomo Eureka[7]) estis strategia kunsido de Josif Stalin, Franklin D. Roosevelt, kaj Winston Churchill el la 28a de novembro al la 1a de decembro 1943, post la Angl-soveta invado de Irano. Ĝi estis la unua el la konferencoj de la Dua Mondmilito de la "Tri Grandaj" estroj de la Aliancanoj (nome Sovetunio, Usono, kaj Unuiĝinta Reĝlando). La ĉefa rezulto de la Teherana Konferenco estas la engaĝiĝo de la Okcidentaj Aliancanoj malfermi novajn operacojn en duan fronton kontraŭ Nazia Germanio. Aparta protokolo subskribita en la konferenco engaĝis la Tri Grandulojn rekoni la Iranan sendependecon.



Klimato |


Laŭ la klimata klasifiko de Köppen, Teherano havas duon-sekan klimaton. La somero (kun temperaturoj 21-37 estas °C-oj) kutime varma kaj seka kun tre malgranda pluvo. La vintro estas malvarma kaj modere malsekaj, kun oftaj frostoj kaj fojaj sed jara neĝo. La plej varma monato estas julio, la plej malvarma estas januaro. Jare pluvas kaj neĝas (plejparte vintre) po 242 mm-oj.



Esperanto-Revuo presata en Teherano |


Irana Esperantisto estas kultura sezon-revuo sendependa en Esperanto kaj la persa, kiu presiĝas en Teherano kaj aboneblas mond-skale. Eble ĝi estas la nura Esperanto-periodaĵo en la mondo, kiun oni povas aĉeti ankaŭ el gazetar-vendejoj (kioskoj) land-skale.



Vidindaĵoj |




  • Palaco Golestan (Kaĥe Golestan)

  • Azadi-Monumento, simbolo de Teherano

  • Kronjuveloj


  • Nacia Muzeo de Irano kie estas ankaŭ la Irana Arkeologia Muzeo (Muzeje Irane Bastan):

  • Etnologia Muzeo (Muzeje Mardom-ŝenasi):

  • Granda Bazaro de Teherano (Bazare Bozorge Tehran)


  • Moskeo Imamo Ĥomejni (Masĝede Emam Ĥomejni)

  • Niavaran-Palaco (Kaĥe Niavaran), krom pahlavidaj konstruaĵoj, disponas ankaŭ de gaĝaridaj.

  • Sad-abad-Palaco (Kaĥe Sad-abad)



Famuloj |


  • Sepideh Raissadat


Ĝemelurboj |




  • Usono Los-Anĝeleso, Usono


  • Rusio Moskvo, Rusio


  • Sud-Koreio Seulo, Sud-Koreio


  • Filipinoj Manilo, Filipinoj


  • Belorusio Minsko, Belarusio



Notoj |




  1. "Chand Darsad Tehranihaa dar Tehran Bedonyaa Amadand" (Kioma procento de Teherananoj naskiĝis en Teherano) - Aktuala censo fare de la Universitato de Teherano – Sociologia Departmento, alirita Decembro, 2010 [1][2][3][4][5]


  2. Mohammad Jalal Abbasi-Shavazi, Peter McDonald, Meimanat Hosseini-Chavoshi, "The Fertility Transition in Iran: Revolution and Reproduction", Springer, 2009. pp 100–101: "La unua kategorio estas 'Centra' kie la majoritato de popolo estas persaparolantoj etne Farsoj (provincoj Fars, Hamedan, Isfahano, Markazi, Qazvin, Qom, Semnan, Yazd kaj Teherano..."


  3. Mareike Schuppe, "Coping with Growth in Tehran: Strategies of Development Regulation", GRIN Verlag, 2008. pp 13: "Krom Persoj, estas Azarioj, Armenoj, Judoj kaj persafganaj komunumoj en Teherano. La vasta majoritato de la loĝantoj de Teherano estas persaparolantoj (98.3%)"


  4. George Erdösy, "The Indo-Aryans of ancient South Asia: Language, material culture and ethnicity", Walter de Gruyter, 1995. p. 165: "Possible western place names are the following: Raya-, which is also the ancient name of Median Raga in the Achaemenid inscriptions (Darius, Bisotun 2.13: "a land in Media called Raga") and modern Rey south of Tehran"


  5. Tehran (Iran) : Introduction – Britannica Online Encyclopedia. Britannica.com. Alirita 2012-05-21.


  6. World's largest urban areas in 2006 (1). City Mayors. Alirita 2010-09-25.


  7. CHURCHILL, Winston Spencer. (1951) The Second World War: Closing the Ring. Houghton Mifflin Company, Boston.



Eksteraj ligiloj |



  • Hejm-paĝo de Sabzandiŝan, t.e. Verdideanoj, aŭ Verdpensuloj aktiva asocio pri/por Esperanto en Teherano kaj Irano

  • Movada inform-centro en la persa pri Esperanto en Teherano kaj Irano

  • Kursoj de Esperanto en Teherano

  • Metroo de Teherano (angle, germane kaj hispane)



Vidu ankaŭ |




  • Plej grandaj urboj (laŭ enloĝantaro)

  • Listo de milionurboj



Panoramaj vidoj |



Panorama vido de Teherano


Panoramic photograph of Tehran (large).jpg
Panorama vido de Teherano



Panorama vido de Teherano nokte


Tehran Night Panorama.jpg
Panorama vido de Teherano nokte











Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg