Batanoj






Marko sur bildo


Filipina
Maro

Sudĉina
Maro

Sulua
Maro

Batanoj


situo de la insulara provinco en la
pleja nordo de la Filipinoj




Batanoj - hispane Batanes - estas la plej norda kaj plej eta provinco de la Filipinoj. La provincan areon de sume 209,3 km² konsistigas la preskaŭ samnoma batana insularo, la plej norda insularo de la lando. La ĉefurbo de la provinco estas Basco. Laŭ la censo de 2015 entute 17.246 loĝantoj vivis sur la insularo, kio rezultigas loĝdenson de 82 loĝantoj po km².




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Loĝantoj kaj ilia kulturo


  • 3 Komunumoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Geografio |


La provinco Batanes administre estas parto de la regiono Kagajana Valo, kiu kalkuliĝas parto de la ĉefa filipina regiono Luzono nomata laŭ la samnoma granda insulo. La insularo situas en la Luzona Markolo. Per la Balintangkanalo ĝi estas dividata de la Babujana insularo kaj per la Baŝia Markolo de Tajvano.


Al la insularo inter alie apartenas la sekvaj insuloj:



  • Batan (ĉefa insulo)

  • Diadekey

  • Dinem

  • Ditarem

  • Ivuhos

  • Itbayat

  • Mavudis

  • Misanga

  • Sabtang

  • Siayan


Batan, Itbayat, Sabtang kaj Siayan estas la plej grandaj insuloj de la grupo: nur tiuj kvar insuloj estas loĝataj.



Loĝantoj kaj ilia kulturo |


La indiĝenaj loĝantoj de la provinco nomatas Ivatan. Ili lingve, korpe kaj kulture pli proksimas al la indiĝenaj popoloj de Tajvano ol al la filipinaj popoloj. La plej multe uzata lingvo de la provinco same nomatas Ivatan.



Komunumoj |


La provinco Batanes havas 6 komunumojn, kiuj dispartiĝas al 29 komunumeroj (barangay).


Komunumoj de la provinco:



  • Basco

  • Itbayat

  • Ivana

  • Mahatao

  • Sabtang

  • Uyugan



Eksteraj ligiloj |



  • oficiala retejo de la provinco

  • pliaj informoj kun multaj bildoj


Koordinatoj: 20° 35' norde, 121° 54' oriente









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg