Basilano





































Basilano

Insulo Basilano kun ĉefurbo Isabela
Insulo Basilano kun ĉefurbo Isabela

Situo
Pacifika oceano

Insularo

Filipinoj

Geografia situo

6° 35′ N, 122° 2′ O6.5833333333333122.033333333331020Koordinatoj: 6° 35′ N, 122° 2′ O


Basilano (Filipinoj)

DEC
Basilano




Areo
1 234 km²

Plej alta loko

1 020 m

Loĝantaro
259 796
211 loĝ./km²

Ĉefa loko

Isabela







v  d  r


Information icon.svg



Basilano - loke (tagaloge, hispane, angle Basilan, foje ankaŭ nomata Taguima) estas insulo en la sudo de la Filipinoj. La insula ĉefurbo Isabela estas eksterprovinca urbo, kiu apartenas al la administra regiono 9, nomata Zamboanga Duoninsulo, de la Filipinoj, kies resta teritorio, nome la geografia duoninsulo Zamboanga, kiu kaŭzas la regionan nomon, situas norde de Basilando. La restaj kvar kvinonoj de la insula teritorio konsistigas memstaran provincon de la Filipinoj. La provinca ĉefurbo Isabela do ne estas parto de la provinca teritorio. La provinco Basilano, do la parto sen la urbo Isabela, apartenas al la Aŭtonoma Regiono Islama Mindanao (ARMM).


Norde de Basilano, de la insulo dividita per la markolo de Basilano, situas la same eksterprovinca urbo Zamboanga. La insulo sume longas 66 kilometrojn kaj larĝas 44 kilometrojn. Ĝi kovras areon de 1 234 kvadrataj kilometroj, kaj en 2000 la tuta insulo havis 259 796 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de 211 homoj po kvadrata kilometro.


Inter okcidento kaj oriento la insulon dominas montara ĉeno, kies plej altaj pintoj nordokcidente kaj sude altas ĝis 1 020 metrojn super la marnivelo. La insulo estas parto de unu el du insulaj ĉenoj, kiuj kreas partan teritorian "ponton" inter la pli grandaj insuloj Mindanao kaj Borneo, kaj estas gravaj flugvojoj por migrobirdoj.









Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo