Universitato de Altdorf
La Universitato de Altdorf fondiĝis en la 29-a de junio 1575, kaj ricevis la privilegiojn kiel universitato en la 3-a de oktobro 1622, kaj fermiĝis en la 24-a de septembro 1809 pro decido de Maksimiliano la 1-a, Duko de Bavario.
En majo 1526, kun la partoprenado de sennombraj humanistoj kaj renomaj reformistoj, inkluzive de Filipo Melanktono kaj Marteno Lutero, fondiĝis la Gimnazio Sankta Egidio, en Nurenbergo, kie Joakimo Kamerarius, la maljuna (1500-1574) pli poste estus ties rektoro en 1565. En la 30-a de septembro 1571 oni starigis ŝtonon, kaj tiam la konstruado de iu fakultato-departemento komenciĝis, financita de riĉaj urbo-patricioj. Post kvar jaroj, la inaŭguro celebriĝis en la 29-a de junio 1575.
Dum la antaŭa periodo 1614-1617, Altdorf fariĝis centro de la Socinianismo[1] en Germanio. Stimulitaj je la interrilatoj de la germanaj unitarianoj kun la Rakova Akademio[2], en Pollando, famaj germanaj kaj polaj socinianoj tentis starigi similan akademion en Altdorf. Inter la plej famaj socinianoj distingiĝis la pola teologo Samuel Przypkowski (1592-1670)[3]. Li enmatrikuliĝis kiel lernanto en la 22-a de marto 1614, tri semajnoj post la skota poeto Thomas Seget (1569-1627), sed li forpeliĝis de Altdorf en 1616, ĉar suspektoj estis pri kripto-socinianismo ene de la studenta medio. En januaro 1617, la sindiko Jakobo Weigel alportis reen du studentoj al al universitato: Joachim Peuschel kaj Johann Vogel, kaj la kolegiestro devigis ilin publike abĵuri. Ĉi-abĵuro estis malaprobita de Valentinus Smalcius (1572-1622)[4], unu el la germanaj profesoroj de la Rakova Akademio, en Pollando.
Famuloj kiuj studis aŭ profesoris en Altdorf |
Hugo Donellus (1527-1591) juristo
Edo Hildericus (1533-1599), profesoro pri la hebrea kaj unua rektoro de la akademio
Obertus Giphanius (1534–1604), profesoro pri juro
Johannes Praetorius (matematikisto) (1537–1616), matematikisto kaj astronomo
Petrus Wesenbeck (1546-1603) juristo
Nicolaus Taurellus (1547–1606), rektoro kaj profesoro pri retoriko, etiko kaj medicino
Konrad Rittershausen (1560-1613), juristo
Scipione Gentili (1563-1616), profesoro pri juro
Ludwig Jungermann (1572-1652)
Melchior Goldast (1578-1635) klasika filologo
Tobias Adami (1581-1643), filozofo
Albrecht von Waldstein (1583-1634) generalo
Christoph Crinesius (1584–1629), orientalisto
Daniel Schwenter (1585-1636) matematikisto kaj filozofo
Johannes Fischer (juristo)]] (1590-1659)
Petrus Saxonius (1591-1625), professor de matemática
Georg Nößler (1591-1660) kuracisto
Johannes Limnäus (1592-1665), juristo
Abdias Trew (1597-1669) matematikisto kaj astronomo
Johann Michael Dilherr (1604-1669), profesoro pri historio, poezio kaj teologio
Ernst Soner (1607–1608), rektoro kaj profesoro pri medicino
Georg Philipp Harsdörffer (1607-1658) poeto kaj tradutor
Johann Georg Volckamer (1616-1693) kuracisto kaj naturalisto
Moritz Hofmann (1622–1698) kuracisto
Johann Adam Schertzer (1628–1683) luterana teologo
Johann Christoph Wagenseil (1633-1705) historiisto, juristo kaj orientalisto
Johann Christoph Sturm (1635-1703) fizikisto kaj matematikisto
Wolfgang Gundling (1637–1689) luterana teologo
Johannes Saubert, la Juna (1638-1688) orientalisto kaj luterana teologo
Heinrich Arnold Stockfleth (1643-1708) teologo kaj poeto
Magnus Daniel Omeis (1646-1708) profesoro pri retoriko, poezio kaj moralo
Gottfried Wilhelm Leibniz (1646-1716) filozofo
Johann Pachelbel (1653–1706) komponisto kaj orgenisto
Christoph Fürer von Haimendorf (1663-1732) literaturisto, poeto kaj tradukisto
Leonhard Christoph Sturm (1669-1719), teologo, arkitekto kaj skulptisto
Nikolaus Hieronymus Gundling (1671-1729) juristo
Gustav Georg Zeltner (1672-1738) teologo
Jacob Paul von Gundling (1673-1731) historiisto
Johann Gabriel Doppelmayr (1677-1750), germana astronomo
Johann Jakob Baier (1677-1735) kuracisto kaj historiisto
Lorenz Heister (1683-1758) kuracisto kaj botanikisto
Johann David Köhler (1684-1755) bibliotekisto kaj numismato
Johann Heinrich Schulze (1687-1744) kuracisto, filologo kaj numismato
Christoph Jacob Trew (1694-1769) kuracisto kaj botanikisto
Christian Heinrich Freiesleben (1696–1741) juristo kaj profesoro pri juro
Johann Heumann von Teutschenbrunn (1711-1760) profesoro pri juro
Andreas Würfel (1718–1769) erudiciulo kaj historiisto
Georg Andreas Will (1727-1798) historiisto kaj filozofo
Johann Christoph Gatterer (1727-1799) historiisto kaj profesoro de la Universitato de Göttingen
Johann August Nösselt (1734-1807), evangelia teologo
Konrad Mannert (1756-1834) historiisto kaj geografo
Johann Philipp Siebenkees (1759-1796) profesoro pri filozofio
Johann Gottfried Pahl (1768-1839) erudiciulo, historiisto kaj publikigisto
Referencoj |
↑ La socinianismo entenas la kredon pri la socinianoj, sekvantoj de Fausto Socino (1539-1604), kiu elvolvis ties teologion inspirite de sia onklo Lelio Socino (1525-1562)
↑ La Rakova Akademio (latine: Gymnasium Bonarum Artium) en Pollando, fondiĝis en 1602 de la pola princo Jakub Sienieński (1568-1639) kaj fermiĝis en 1638, laŭ ordono de la episkopo de Krakovo, Jakub Zadzik (1582-1642).
↑ Virtual International Authority File
↑ gameo.org