Saône






Saono





































Saono



Rivero Saono en Gray (Haute-Saône)



Bazaj informoj

Longeco

480 km

Akvokolekta areo

29 950 km²

Averaĝa trafluo

410 m³/s
Fluo

- Alteco super marnivelo

451 m

Enfluejo

Rodano en Liono

- Alteco

162 m
Geografio

Alfluantoj

Doubs







v  d  r


Information icon.svg



Saono (fr: Saône [soːn] [1]) estas rivero en oriento de Francio kun longeco de 480 km. Ĝia fonto troviĝas en Vogezoj en Vioménil kaj ĝi alfluas la Rodanon en Liono. Ĉefa alfluanto de Saono estas la rivero Doubs.




Enhavo






  • 1 Loknomo


  • 2 Fonto


  • 3 "La Saône" kiel akvovojo


  • 4 Eksteraj ligiloj


  • 5 Notoj kaj referencoj





Loknomo |


La nomo de la rivero devenas de la "Sequanes" (kelta popolo) kaj de la nomo de la diino "Souconna", oni scias ankaŭ ke "Souconna enhavas la radikojn "sawk" (sankta) + "onna" (rivero). "[2].
Saono havis 3 nomojn : "Brigoulus", "Souconna" kaj "Arar". Finfine "Souconna" restis danke al la mezepokaj monaĥoj kiuj skribis "saoconna",kaj pli poste "Saône".



Fonto |


Fonto ĉe Vioménil



"La Saône" kiel akvovojo |


La plej granda parto de la rivero estas utiligebla kiel akvovojo. Ĝi estas ligata kun aliaj kanaloj de Francio.




  • Canal des Vosges, kiel suda parto de Canal de l'Est (km 0) sude de Corre


  • Canal de la Marne à la Saône (km 127) apud Heuilley-sur-Saône


  • Canal du Rhône au Rhin (km 160) sude de Auxonne


  • Canal de Bourgogne (km 165) apud Saint-Jean-de-Losne


  • Canal du Centre (km 221) apud Chalon-sur-Saône


La unua parto de Corre ĝis Auxonne havas 19 kluzojn de la formato 38,5 m longa kaj 5 m larĝa. La profundeco estas 1,80 m kaj la minimuma alteco 3,5 m.


Estas du tuneloj, kie estas trapasebla kiel unudirekta vojo, kontrolita per lumsignaloj.



  • km 48 ĉe Saint-Albin 681 m longa kaj 6,55 m larĝa

  • km 76 ĉe Seveux-Savoyeux 643 m longa kaj 6,50 m larĝa


La dua parto de Auxonne ĝis Lyon havas 5 kluzojn de la formato 185 m longa kaj 12 m larĝa.
La profundeco estas 3,00 m kaj la minimuma alteco 6 m.


Ĉi tio parto apartenas al la eŭropa sistemo por grandaj varŝipoj.


Kluzoj: Dangle, Girlet, Cendrecourt, Acier, Radadôle







  • Kategorio Saône en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)





Eksteraj ligiloj |



  • Discovery France (angle)


Notoj kaj referencoj |




  1. Jean-Marie Pierret, Phonétique historique du français et notions de phonétique générale p.104 (france)


  2. Pri deveno de la rivernomo vidu la retejon en la franca lingvo pri loknomoj : http://crehangec.free.fr/intro.htm




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg