Liono




Koordinatoj: 45°45′35″N 04°50′32″E  /  45.75972°N, 4.84222°O / 45.75972; 4.84222 (Liono)


































































































































france: Lyon

esperante: Liono, arpitane: Liyon
komunumo

Berges du Rhône.JPG

Liono vidata de la bordoj de Rodano






Drapeau de Lyon.svg

Flago


Blason de Lyon.svg

Blazono



Oficiala nomo: Lyon

Ŝtato

Francio Francio

Regiono

Aŭvernjo-Rodano-Alpoj
Metropolo

Metropolo Liono

Arondismento

Lyon

arondismentoj


Konstruaĵoj


Riveroj

Saono, Rodano

Situo
Lyon
 - koordinatoj

45°45′35″N 04°50′32″E  /  45.75972°N, 4.84222°O / 45.75972; 4.84222 (Liono)
Plej alta punkto

 - alteco
305 m s. m.
Plej malalta punkto

 - alteco
162 m s. m.

Areo
47,87 km² (4 787 ha)

Loĝantaro
496 343 (2012)
Denseco

10 368,56 loĝ./km²

Urbestro
S-ro Gérard Collomb
2014-2020

Horzono

MET (UTC+1)
 - somera tempo

MET (UTC+2)
Poŝtkodo
69001 ĝis 69009
INSEE
69123


Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo
Historia loko de Liono

Jaro
1998 (#22)
Numero

872
Regiono

Eŭropo

Kriterioj
iii, iv,




Situo de Lyon kadre de Francio

ButtonRed.svg


Situo de Lyon kadre de Francio





Arondismentoj de Liono


Arondismentoj de Liono



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Lyon

Retpaĝo: www.lyon.fr





Monda heredaĵo de UNESKO



Liono (fr: Lyon [ljɔ̃], arp: Liyon [lijɔ̃]) estas la tria plej granda urbo de Francio. Ĝi estas la ĉefurbo de la metropolo Liono kaj de la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj. Liono situas je la kunfluejo de Rodano (fr: Rhône, arp: Rôno, occ: Rose) kaj Saono (fr: Saône, arp: Sona). 496 343 loĝantoj en 2012.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Vidindaĵoj


  • 3 Servoj


  • 4 Lokaj famuloj


  • 5 Esperanto en Liono


    • 5.1 Lionaj Esperantistoj




  • 6 Urboj kaj urbetoj apud Liono


  • 7 Kvartaloj de Liono


  • 8 Edukado


  • 9 Vidu ankaŭ


  • 10 Eksteraj ligiloj





Historio |


Liono (tiam latine: Lugdunum) estis fondita de la romia generalo Lucius Munatius Plancus je ĉirkaŭ -43. Dum la romia periodo, Liono estis la gaŭlia ĉefurbo.


Ĝi konservas du romiajn teatrojn, amfiteatron, preĝejojn el diversaj epokoj, urbodomon el la 17-a jarcento, mezepokan hospitalon, kaj vastan kvartalon de domoj el la 15-a – 17-a jarcentoj, bone konservita kaj revalorigita, nomata malnova Liono (Vieux Lyon). Ĝi estas la ĉefa turisma allogejo en la urbo.
La urbo Liono estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.


En 1536 Francisko la 1-a aprobis instaladon de silkejoj.
En 1876 estis en Liono pli ol 105 000 teksiloj.


En 1895 la fratoj Lumière kreis aparaton nomita la "Cinématographe", kiu funkciis ambaŭ kiel kamerao kaj projekciilo en ilia fabriko de Monplaisir.



Vidindaĵoj |


  • Muzeo Kunfluejoj


Servoj |



  • Stacidomo Lyon-Perrache

  • Tramtrajno de Liono


La Olimpika Parko de Liono, aŭ franclingve Parc Olympique Lyonnais (ankaŭ nomata Stade des Lumières, Grand Stade de LyonGrand Stade OL), estas la plej granda stadiono en la urbo Liono: ĝi povas gastigi iom pli ol 59 000 spektantojn dum futbalaj aŭ rugbeaj maĉoj. La stadiono estis inaŭgurita je la 9-a de januaro 2016. Posedanto estas la futbala klubo Olympique Lyonnais.



Lokaj famuloj |


En Liono naskiĝis:



  • Raymond Domenech


  • Henri Grouès (Abbé Pierre)

  • Jussieu

  • Karakalo

  • Allan Kardec

  • Klaŭdio

  • Juliette Récamier

  • Marcel Roux

  • Antoine de Saint-Exupéry

  • Bertrand Tavernier

  • Jean-Claude Trichet



Esperanto en Liono |


La urbestro Herriot, en frua 20-a jarcento, emis al Esperanto, kiam en la urbo estis radiostacio kun konstantaj esperantaj disaŭdigoj per laboro de E. Borel. En 1904 estis fondita „Amikaro Esperantista de Lyon“. Tie okazis la 7-a kongreso de SAT en 12–16-a de aŭgusto 1927, kun ĉirkaŭ 200 partoprenantoj el 15 landoj.


Nuntempe troviĝas la esperantista kafejo KoToPo en Liono kaj ekzistas loka klubo : CERL (Centre espéranto de la région lyonnaise).


Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 11 voĉojn (0,01% de voĉoj) en 2004, 111 voĉojn (0,09% de voĉoj) en 2009 kaj 185 voĉojn (0,15% de voĉoj) en 2014.



Lionaj Esperantistoj |


  • Emile Borel


Urboj kaj urbetoj apud Liono |


  • Listo de urboj apud Liono


Kvartaloj de Liono |


Liono estas dividita je naŭ arondismentoj, kreitaj ekde 1852. La arondismentoj estas identifitaj laŭ iliaj nomoj.



  • 1-a arondismento: Pentes de la Croix-Rousse flankoj de la ruĝema-kruco, Les Terreaux, Saint-Vincent (Lyon)

  • 2-a arondismento: Cordeliers, Bellecour, Ainay, Perrache et Confluent

  • 3-a arondismento: La Part-Dieu, La Villette, Montchat, La Guillotière

  • 4-a arondismento: La Croix-Rousse Ruĝema kruco, Serin

  • 5-a arondismento: Saint-Jean Sankta Johano - Saint-Paul Sankta Paŭlo - Saint-Georges Sankta Georgo (Vieux Lyon), Saint-Just Sankta Justo, Fourvière, Le Point-du-Jour, Ménival, Champvert, La Sarra, Saint-Irénée

  • 6-a arondismento: Les Brotteaux, Bellecombe, Tête d'Or Ora Kapo

  • 7-a arondismento: La Guillotière, Gerland, La Mouche

  • 8-a arondismento: Monplaisir, Le Bachut, Mermoz, Les États-Unis unuigitaj ŝtatoj, Le Grand Trou, Moulin à Vent ventmuelilo, Laënnec

  • 9-a arondismento: Vaise, La Duchère, Saint-Rambert-l'Île-Barbe



Edukado |



  • EMLYON Business School

  • Institut polytechnique des sciences avancées



Vidu ankaŭ |



  • Metroo de Liono

  • Funikularo de Liono

  • Tramtransporto en Liono

  • Tramtrajno de Liono

  • Aŭtobusa transporto en Liono

  • Trolebusa transporto en Liono

  • Flughaveno Liono Saint-Exupéry



Eksteraj ligiloj |




  • Liono en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Liono en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



  • Oficiala retejo







Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg