Rodano




Vidu ankaŭ la artikolon Rodano (Italio) pri komunumo en Italio.







































Rodano

RhoneLyon.jpg
...en Lyon (Liono)

Bazaj informoj

Longeco

812 km

Akvokolekta areo
95 500 km²

Averaĝa trafluo
1 820 m³/s
Fluo

- Alteco super marnivelo
1 853 m

Enfluejo

Mediteranea Maro

- Alteco

0 m
Geografio

Alfluantoj

Ain, Ardèche, Arve,
Drôme, Durance, Eyrieux,
Gard, Isère, Ouvèze, Saono







v  d  r


Information icon.svg



Rodano (en la franca lingvo Rhône, en la germana lingvo Rhone) estas rivero longa je 812 kilometroj (el kiuj 290 km en Svislando), kiu fontas ĉe la Rodan-Glaĉero en Svislando, trafluas Valezon, trairas la lagon Lemano, trafluas la sudorientan Francion. En Arles ĝi disforkiĝas en du brakojn. La ĉefbrako alfluas kiel Granda Rodano (Grand Rhône) en Marseille al Mediteraneo, kaj la alia brako kiel Eta Rodano (Petit Rhône) almariĝas ĉe Saintes-Maries-de-la-Mer.


El ĉiuj riveroj, kiuj alfluas al Mediteraneo, Rodano havas la duan plej grandan debiton post Nilo.


La mita rivero Eridano estas identigita ĉu kiel Rodano, ĉu kiel Pado.




Enhavo






  • 1 Etimologio


  • 2 Geografio


    • 2.1 Gravaj alfluantoj


      • 2.1.1 Svisaj alfluantoj


      • 2.1.2 Francaj alfluantoj




    • 2.2 Urboj laŭlonge de Rodano


    • 2.3 Rodano kiel trafikvojo




  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Eksteraj ligiloj





Etimologio |


Laŭ kelta etimologio, la nomo venus de "Rhôdan" (rapide turniĝi), sed Plinio la pli maljuna en sia "Naturalis Historia", opiniis ke la nomo venas de urbo RhodaRhodanusia, kolonio de rodisanoj, apud la nuna Aigues-Mortes.


En Kantono Valezo, ĝia germana nomo estas Rotten.



Geografio |


La Rodana fonto estas en Kantono Valezo, (Svislando), el la Rodan-Glaĉero en la montarmasivo Sankt-Gotardo [1], ĝi trafluas Valezon. Apud la svisa urbo Martigny, Rodano turniĝas norden en la tiel nomata Rodana Kubuto kaj enfluas en la lagon Lemano inter la svisaj urboj Port-Valais kaj Noville, formante malgrandan riverdelton. Ĝi elfluas el Lemano apud Ĝenevo, kie ĝi ricevas la riveron Arve.


Ĝi eniras Francujon, sekvante la landlimon inter la urbetoj Gaillardin kaj Pougny. Ĝia fluejo sinuas ĝis Liono, tie ĝi ricevas ĝian pli longan alfuanton: rivero Saône. De tie, ĝi fluas suden inter Alpoj kaj la Centra Masivo en la Rodana Sulko. En Arles ĝi disforkiĝas en du brakojn. La ĉefbrako alfluas kiel Granda Rodano (Grand Rhône) en Marseille al la Mediteraneo, kaj la alia brako kiel Eta Rodano (Petit Rhône) almariĝas ĉe Saintes-Maries-de-la-Mer. Inter tiuj brakoj estas la riverdelto Kamargo.



Gravaj alfluantoj |



Svisaj alfluantoj |



  • Goneri

  • Ägine

  • Minstigerbach

  • Blinne

  • Bina

  • Masa

  • Saltina

  • Vispa

  • Lonza

  • Turtmana

  • Raspille

  • Navizence

  • Rèche

  • Lienne

  • Borgne (Val d'Hérens)

  • Printze

  • Sionne

  • Morge

  • Losentse

  • Lizerne

  • Fare

  • Salentse

  • Dranse

  • Trient

  • Avançon

  • Vieze

  • Gryonne

  • Grande Eau

  • Arve

  • Allondon

  • Laire


  • Afluantoj en la Lago Lemano (svisa bordo)

    • Veveyse

    • Venoge

    • Morges

    • Aubonne

    • Promenthouse

    • Versoix




Francaj alfluantoj |


  • Afluantoj en la Lago Lemano (franca bordo)

    • Morge

    • Dranse




  • Valserine

  • Dorches

  • Les Usses

  • Fier


  • Canal de Savières La ununura reversebla akvofluo de Eŭropo

  • Séran

  • Furans

  • Guiers

  • Perna

  • Bourbe

  • Ain


  • Saono (riversistemo Saono-Doubs)

  • Yzeron

  • Gier

  • Gère

  • Varèze

  • Cance

  • Ay

  • Galaure

  • Doŭ

  • Izero

  • Mialan

  • Véore

  • Eyrieux

  • Drôme

  • Ouvèze en Vaucluse

  • Payre

  • Lavezon

  • Roubion

  • Escoutay

  • Lez

  • Ardèche

  • Cèze

  • Eygues

  • Ouvèze en Ardèche

  • Durance

  • Gard


La rivero Saono ĉe la alfluo al Rodano en Liono jam pasis plian longecon la Rodano mem kaj se oni aldonas la ĉefan alfluanton de Saono, la riveron Doubs, tiam la riversistemo Doubs-Saono-Rodano havas totalan longecon de 1025 km.



Urboj laŭlonge de Rodano |



  • Obergoms

  • Brig-Glis

  • Sierre


  • Siono, ĉefurbo de Kantono Valezo

  • Vetroz

  • Martigny

  • Saint-Maurice

  • Massongex

  • Monthey


  • Ĝenevo, ĉefurbo de Kantono Ĝenevo


Vidu ankaŭ la urbojn de Lago Lemano



  • Bellegarde-sur-Valserine

  • Saint-Solin-en-Bugey

  • Liono

  • Givors

  • Vienne

  • Saint-Ranbert-d'Albon

  • Tain-L'Hermitage

  • Valence

  • Montélimar

  • Pierrelatte

  • Pont-Saint-Esprit

  • Roquemaure

  • Châteauneuf-du-Pape

  • Avignon

  • Tarascon

  • Arles

  • Marseille



Rodano kiel trafikvojo |


Granda parto de la rivero estas utiligebla kiel akvovojo sub la nomo Voies Navigables le Rhône kaj estas prizorgata de la ŝtata kompanio Compagnie Nationale du Rhône. Oni ŝuldas al ĝi la konstruon de akvobaraĵoj kiuj reguligas la altakvojn kaj donas hidroelektran energion (15 miliardoj da kWh en 2007).


Estas du sendependaj partoj



  • La supera parto Haute Rhône

  • La parto de Lyon ĝis la Mediteranea maro


La rivero ne taŭgas por senspertuloj. La akvofluo estas forta kaj de tempo al tempo aldoniĝas la forta verto (france Mistral)


En Lyon alfluas la rivero Saône, laŭ kiu eblas vojaĝi pli norden. En Chalon-sur-Saône renkontiĝas akvovojoj al la river' Rejno kaj al la meza kaj norda partoj de Francio.



Vidu ankaŭ |



  • Bouches-du-Rhône

  • Francaj regionoj

  • Rodano-Alpoj



Eksteraj ligiloj |



  • Manlibro pri la akvovojo

  • oficiala retpaĝo de compagnie Nationale du Rhône C.N.R

  • Aktualaj informoj


  • Detala mapo kun havenoj, kluzoj ktp. (Por utiligi, oni devas akcepti la kondixojn! Poste elekti "Découvrir le Rhône")

  • Informoj pri turismaj havenoj


  • NoorderSoft Datumbazo de akvaj vojoj (Varbado por komerca programo)

  • Akvaj vojoj en Francio

  • Retejo de la inundoj de Liono de 1856 (en franca lignvo)








  1. (franclingve : Le massif du Saint-Gothard, germanlingve: Gotthardmassiv)







  • Rodano en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Rodano en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)











Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg