Bremeno





Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Germanio. Por informoj pri la samnoma federacia lando de Germanio, vidu la paĝon Libera hansa urbo Bremeno.




Monda heredaĵo de UNESKO



Koordinatoj: 53°04′37″N 08°48′32″E  /  53.07694°N, 8.80889°O / 53.07694; 8.80889 (Bremeno)





















































































































Bremeno

germane: Bremen
urbo

Weserhb2.jpg

Vido al la urbo kaj rivero Vezero






Flag of Bremen.svg

Flago


Bremen Wappen(Mittel).svg

Blazono



Oficiala nomo: Bremen

Moto: Ekstere kaj interne - kuraĝi kaj gajni

Lando

Germanio Germanio
Federacia lando

Bremeno
Historiaj regionoj



Konstruaĵo

Urbodomo de Bremeno
Rivero

Weser

Situo
Bremeno
 - alteco
12 m s. m.
 - koordinatoj

53°04′37″N 08°48′32″E  /  53.07694°N, 8.80889°O / 53.07694; 8.80889 (Bremeno)
Plej alta punkto
Bremen-Blockland
 - alteco
49 m s. m.
 - koordinatoj

53°8′35″N 8°48′22″E  /  53.14306°N, 8.80611°O / 53.14306; 8.80611 (Bremeno)

Areo
325,42 km² (32 542 ha)

Loĝantaro

557 464 (fine de decembro 2015)

Unua skribmencio

782
Urbestro

Jens Böhrnsen

Horzono

MET (UTC+1)
 - somera tempo

MEST (UTC+2)
Poŝtkodo
28001 – 28779
Tel. antaŭkodo
(+49) (0)421
ISO 3166
04 0 11 000

Aŭtokodoj
HB

Asocio

Hansa ligo
Landa Esperanto-asocio

Esperanto-Grupo Bremen




Situo de la urbo enkadre de Germanio

ButtonRed.svg



Situo de la urbo enkadre de Germanio





Situo de urbo Bremeno en la federacia lando Bremeno


Situo de urbo Bremeno en la federacia lando Bremeno



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Bremen

Retpaĝo: www.bremen.de


Bremeno, germane Bremen [BREmen], estas hansa urbo en nordokcidenta Germanio, kiu fine de decembro 2015 havis 557 464 loĝantojn. Ĝi estas la ĉefurbo de la germana federacia lando Bremeno, al kiu apartenas krom Bremeno ankaŭ la urbo Bremerhaven situanta je 60 km pli norde. Bremen troviĝas ĉe ambaŭ flankoj de la riverego Weser, 70 km for de ĝia enfluejo en la Nordan Maron.




Urbodomo de Bremeno




Bremenaj Urbmuzikantoj




Enhavo






  • 1 Vidindaĵoj


  • 2 Socio


    • 2.1 Festoj




  • 3 Famuloj


  • 4 Rilatoj al Esperanto


  • 5 Partneraj urboj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Vidindaĵoj |


En 2004 la Urbodomo de Bremeno kaj la Statuo de Roland (Bremer Roland, troviĝanta inter la urbodomo kaj la katedralo), estis nomumitaj Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Krome en 2005 la urbo estis fondomembro de la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo.


La turakvujo sur la riverinsulo, germane Wasserturm auf dem Werder, estas la plej aĝa turakvujo de la urbo Bremeno. La konstruaĵo alta 47 metrojn – popoldire ankaŭ nomata „renversita komodo“ – sur la urbinsulo estis ero de la Bremena akvomastrumado.



Socio |



Festoj |


La karnavalo de Bremeno estas ĉiujara karnavala parado en Bremen kun postsekva balo kaj multnombro da flankaj okazaĵoj, kiu okazas ĉiun jaron ekde 1986. Ekde 1991 la karnavalo okazas laŭ devizo ŝanĝiĝanta ĉiun jaron. Temas pri karnavalo kun la pezocentro de sambo. Aliaj „kolonoj“ estas maskoj, kostumoj, paŝstangoj kaj spektakloj. Organizanto estas la asocio Initiative Bremer Karneval e.V. Initiatinto kaj arta direktisto estas la ŝvisa artistino Janine Jaeggi. La karnavalo de Bremeno validas kiel la plej granda sambo-karnavalo en Eŭropo kaj preskaŭ samtempas kun la karnavalo en Venecio.



Famuloj |



  • Hans-Joachim Kulenkampff


  • Wilhelm Vöge, arthistoriisto.


  • Edward C. Hegeler, usona entreprenisto


  • Johannes Coccejus, kalvinista teologo, filologo, hebreisto


  • Huba Őry, hungardevena inĝeniero


  • Otto Gildemeister, tradukisto kaj urbestro



Rilatoj al Esperanto |


En la urbo ekzistas tradicia Esperanto-grupo (retadreso videblas sube). Inter alie, en la nordokcidenta urboparto Ohlenhof, proksime de la urba haveno borde de la riverego Weser, situas strato nomata "Zamenhofstraße".



Partneraj urboj |


Bremeno havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:




  • Pollando Gdansko en Pollando ekde 1976


  • Latvio Rigo en Latvio ekde 1985


  • Ĉina Popola Respubliko Dalian en Ĉina Popola Respubliko ekde 1985


  • Germanio Rostock en Germanio ekde 1987


  • Israelo Ĥajfo en Israelo ekde 1988


  • Slovakio Bratislavo en Slovakio ekde 1989


  • Nikaragvo Corinto en Nikaragvo ekde 1989


  • Turkio Izmiro en Turkio ekde 1995


  • Japanio Jokohamo en Japanio ekde 2001


  • Namibio Vindhuko en Namibio ekde 2001



Eksteraj ligiloj |




  • StadtPanoramen Bremen – germanlingva retejo pri Bremen

  • Esperanto-Grupo Bremen

















Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg