Komárno









Disambig.svg
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Komárno (apartigilo).


Konfuzu ĝin nek kun Komarno nek kun Komárom.



Koordinatoj: 47°45′48″N 18°07′42″E  /  47.76333°N, 18.12833°O / 47.76333; 18.12833 (Komárno)




















































































































Komárno

hungare: Komárom, hungare: Révkomárom, germane: Komorn, serbe: Коморан, latine: Comaromium
urbo

Komarno city centre.JPG

Urbocentro de Komárno





Coat of arms of Komárno.png

Blazono



Oficiala nomo: Komárno

Lando

Slovakio Slovakio
Regiono

Nitra
Distrikto

Komárno
Historiaj regionoj

Aŭstrio-Hungario, Hungara reĝlando, Slovaka ŝtato

Urbaj partoj


Konataj lokoj

Bratislava pordego, Eŭropa Korto
Konstruaĵoj

Universitato Janos Selye, Luterana preĝejo
Riveroj

Danubo, Váh

Situo
Komárno
 - alteco
112 m s. m.
 - koordinatoj

47°45′48″N 18°07′42″E  /  47.76333°N, 18.12833°O / 47.76333; 18.12833 (Komárno)

Areo
103,167 km² (10 316,7 ha)

Loĝantaro
35 881 (31.12.2008)
Denseco

347,8 loĝ./km²

Unua skribmencio

1075
 - alliĝo al la urbo

1896
 - apartigo
Komárno - Komárom

Horzono

MET (UTC+1)
 - somera tempo

MET (UTC+2)
Poŝtkodo
945 01
Telefona antaŭkodo
+421-35

Aŭtokodoj
KN

ISO 3166-2
501026




Situo de Komárno enkadre de Slovakio

ButtonRed.svg


Situo de Komárno enkadre de Slovakio





Situo enkadre de Regiono Nitra

ButtonRed.svg



Situo enkadre de Regiono Nitra



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Komárno

Retpaĝo: www.komarno.sk


Portal.svgPortalo pri Slovakio

Komárno, hungare KomáromRévkomárom, germane Komorn estas distrikta urbo en suda Slovakio, ĉe riveroj Danubo kaj Váh. La nomo de la urbo devenas de la slovaka vorto por "moskitoj"; efektive post inundoj de Danubo ekzistas sufiĉe da tiuj insektoj.




Pestkolono en Komárno




Enhavo






  • 1 Priskribo


  • 2 Vidindaĵoj


  • 3 Famaj urbanoj


  • 4 Esperanto-vivo


  • 5 Ĝemelurboj





Priskribo |


La urbo situas sur la maldekstra bordo de Danubo kaj ĝi estas plejparte historia sidejo de eksa Aŭstrio-Hungario. Post la unua mondmilito la ŝtatlima linio de la novfondita Ĉeĥoslovakio difinita tra mezo de la rivero, pro kio okazis apartigo de tiu urba parto, kiu alliĝis al la urbo en la jaro 1896, tiu ĉi parto, kiu ĝis la jaro 1896 estis vilaĝo Újszőny, troviĝas sur la dekstra bordo de Danubo. Ambaŭ partoj estas kunigitaj per pontoj: per ŝosea kaj fervoja.


Komárno estas ĝemela urbo de sia transdanuba hungara ĝemelo Komárom. Ĝi estas pliparte hungarlingva kaj estas centro de la sud-slovakia hungarlingva minoritato; oficialaj ŝildoj estas dulingvaj. Ekzistas tie hungarlingva universitato, nomita laŭ Selye Janos.


La centra placo de Komárno nomiĝas laŭ generalo Klapka György, konata filo de la urbo. Ĉe ĝi staras interesa pestkolono.
Apude situas "Eŭropa Korto" (hungare Europa-udvar, slovake Nádvorie Európy), ĉirkaŭata de domoj konstruitaj en la stiloj de diversaj eŭropaj landoj.


La urbo posedas kompletan ringon da bastionoj kaj fortikaĵon defendantan la riverbuŝon de Danubo kaj Vago. Historia signifo ĝia estas, ke ĝi neniam estis konkerita de la Osmanida Regno. Similaj fortikaĵoj ekzistas aliflanke de Danubo.


Ekde 1920 la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio, kie estis grava limotrapasejo. Inter 1938-1944 la regiono rehungariĝis. En 2001 loĝis tie 37366 da homoj (22452 hungaroj, 12960 slovakoj, 459 ciganoj, ktp). Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al zono de Schengen, sekve la limoj malaperis.



Vidindaĵoj |




La akvoturo de Komárno



  • Eŭropa Korto

  • Bratislava Pordo

  • Urba muro kun bastionoj

  • Urbodomo

  • Akvoturo

  • Oficira Pavilono

  • Pestkolono ĉe Klapka-placo

  • Universitato Janos Selye

  • Kalvinana preĝejo (Komárno)

  • Luterana preĝejo (Komárno)

  • Preĝejo de Plej Sankta Dipatrino (Komárno)



Famaj urbanoj |


Naskiĝis kaj mortis en Komárom/Komárno:



  • Zsigmond Beöthy, hungara poeto, juristo

Naskiĝis en Komárom/Komárno:




  • Ladislao la 1-a (Bohemio) reĝo de Bohemio kaj Hungario


  • Mór Jókai, la plej granda hungara verkisto


  • Ferenc Lehár, hungara komponisto pri operetoj


  • Jana Nagyová, aktorino


  • Bernát József Benyák, piarista instruisto


  • Antal Gévay, hungara orientalisto


  • Károly Nagy kaj Zsigmond Bödők, hungaraj astronomoj


  • József Szinnyei, hungara bibliografo, akademiano


  • Lőrinc Tóth kaj Kristóf Simai hungaraj dramistoj


  • József Király, hungara episkopo


  • József Péczely kaj Sándor Takáts hungaraj historiistoj

  • Pál Keresztes (instruisto)


  • József Rötth, hungara juristo


  • Lipót Kollonich, hungara kardinalo


  • Lajos György Arányi, Szilveszter Somogyi, János Wagner kaj Sámuel Zay hungaraj kuracistoj


  • Ödön Beke, hungara lingvisto


  • Kálmán Ghyczy, hungara ministro


  • Pongrác Sörös, hungara pastro


  • György Komáromi Csipkés, hungara kalvinana pastro


  • László Patay, hungara pentristo


  • Gusztáv Csengey kaj Károly Döme hungaraj poetoj


  • Ivan Reitman, reĝisoro


  • István Nagy, hungara rektoro, episkopo


  • Gyula Berecz, hungara skulptisto


  • Béla Zsolt kaj László Beöthy hungaraj verkistoj.


Mortis en Komárom/Komárno:



  • hungara kalvinana episkopo Gábor Pap

  • hungara pentristo Károly Harmos.


Vivis en Komárom/Komárno:




  • György Klapka, hungara generalo


  • János Selye, hungara medicinisto.




Monumento pri Lehár



Esperanto-vivo |


En Komárno okazis la studadsesio SUS 25 (2002), SUS 27 (2004) kaj SUS 29 (2006) de AIS San-Marino.
Dum SUS 27 AIS fondis LEUKAIS (Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS), privatan universitatecan institucion, kiu instruu interalie en Esperanto.
LEUKAIS jam akiris kelkajn domojn apud la Eŭropa Korto, sed ĝis nun ne havas ŝtatan permeson instrui.


La stacidomo de apuda Komárom la vojaĝantojn salutas per ŝildoj en la lingvoj hungara, slovaka, germana kaj Esperanto.


En oktobro 2003 en Komárno okazis "renkontiĝo Ernesto Geleta" de Esperanta Societo Bratislava.



Ĝemelurboj |




  • Flag of the Czech Republic.svg Blansko, Ĉeĥio


  • Flag of Hungary.svg Komárom, Hungario


  • Flag of the Czech Republic.svg Kralupy nad Vltavou, Ĉeĥio


  • Flag of Finland.svg Lieto, Suomio


  • Flag of Romania.svg Szászsebes, Rumanio


  • Flag of the Czech Republic.svg Terezín, Ĉeĥio


  • Flag of Germany.svg Weissenfels, Germanio





Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg