Burgonjo-Franĉkonteo
Burgonjo-Franĉkonteo (Bourgogne-Franche-Comté) | |||
regiono | |||
| |||
Ŝtato | Francio | ||
---|---|---|---|
Departementoj | Côte-d'Or, Doubs, Jura, Nièvre, Haute-Saône, Saône-et-Loire, Territoire de Belfort, Yonne | ||
Najbaras kun | Svisio | ||
Gravaj urboj | Belfort, Vesoul, Dole, Lons-le-Saunier, Beaune, Nevers, Auxerre, Dijon, Macon, Besançon | ||
Riveroj | Doubs, Sejno, Luaro, Saono | ||
Prefektejo | Dijon | ||
Plej alta punkto | |||
- situo | Crêt Pela | ||
- alteco | 1 495 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- situo | Villeneuve-la-Guyard | ||
- alteco | 52 m s. m. | ||
Areo | 47 784 km² (4 778 400 ha) | ||
Loĝantaro | 2 820 940 (2015) | ||
prefektino | Christiane Barret | ||
- prezidantino | Marie-Marguerite Dufay (2016-2021) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
ISO-kodo | FR-BFC | ||
Burgonjo-Franĉkonteo en Francio | |||
Vikimedia Komunejo: Bourgogne-Franche-Comté | |||
Retpaĝo: https://www.bourgognefranchecomte.fr/ | |||
Burgonjo-Franĉkonteo (france Bourgogne-Franche-Comté, prononcu [burgonj frãŝkõte]) estas de la 1-a de januaro 2016 regiono el orienta Francio. Ĝi estis kreita de teritoria reformo de Francaj Regionoj en 2014 per kunigo de Burgonjo kaj Franĉkonteo. [1]
Esperanto en Burgonjo-Franĉkonteko |
La unua Esperantisto en Burgonjo-Franĉkonteo estis Alice Roux en 1896[2].
Gabriel Chavet fondis la unuan esperantistan grupon en Louhans en 1897. En 1908 la federacio de la esperantistaj grupoj burgonjaj fondiĝis. En 1911 la federacio de la esperantistaj grupoj burgonjaj iĝis la federacio esperantista de "Bourgogne" kaj "Jura" kaj ĝi gastigis la grupon de Lons-le-Saunier. La Nacia Esperanto-Muzeo fondiĝis en Gray en 1976. Jura-Esperanto fondiĝis en Besain en 2006 kaj iĝis Dole-Esperanto en 2015.
Notoj |
↑ Agence France-Presse: La carte à 13 régions définitivement adoptée (france). Le Monde (17-a de Decembro 2014). Alirita 13-a de Januaro 2015.
↑ (1911) “Le 1er groupe de France”, Burgonja Stelo (6), p. 8–9.
|