Kristnasko



































Kristnasko
Kristnaska arbo estas apud kripo la plej konata simbolo de Kristnasko.
Kristnaska arbo estas apud kripo la plej konata simbolo de Kristnasko.

Festata
de la kristanoj tra la tuta mondo, same kiel de la nekristanoj

Speco
Kristana

Signifo kaj senco
Naskiĝo de Jesuo Kristo.

Dato

Kristana soleno:
de 25-a de decembro post bapto de Jesuo Kristo en okcidentaj eklezioj

7-a de januaro en plimulto de orientaj eklezioj inkluzive de ortodoksuloj
6-a de januaro en armena apostola eklezio


Popola soleno:
24-a de decembro en kelkaj landoj
25-a de decembro en plimulto de okcidentaj landoj (Britio, Francio, Hispanio, Skandinavio, Sudameriko, Usono ktp.)



Kutimoj kaj tradicioj
Diservoj, donado de donacoj, familiaj renkontiĝoj, ornamado de kristnaskaj arboj.

Koneksas  kun

Advento, Epifanio, Bapto de Jesuo Kristo







v  d  r


Information icon.svg





Jesuo Kristo naskiĝis


Kristnasko estas kristana festo por soleni la naskiĝon de Jesuo Kristo. Ties dato estas la 25-a de decembro (sed en diversaj kalendaroj al tiu tago respondas malsamaj tagoj; ekz-e kelkaj ortodoksaj kaj orientaj katolikaj kristanaj eklezioj solenas feston laŭ la Julia kalendaro, kies 25-a de decembro ĉi-jarcente respondas al la 7-a de januaro en la Gregoria kalendaro). Vidu ankaŭ Julon en sama dato.




Enhavo






  • 1 Deveno de la dato


  • 2 Kristnaskaj tradicioj


  • 3 Kristnasko en kulturo


    • 3.1 Filmo


      • 3.1.1 Kristnaskaj filmoj






  • 4 Ligiloj


    • 4.1 Referencoj


    • 4.2 Vidu ankaŭ


    • 4.3 Eksteraj ligiloj







Deveno de la dato |


Fakte oni ne scias kiam vere Jesuo naskiĝis, nur en jaro 354 la Eklezio decidis soleni naskon de Kristo je la dato de ĝistiama pagana festo en Romio 25-a de decembro. Tiu estis antaŭe romia festo de "sol invinctus" (nevenkita suno), ĉar en tiu tago post la vintra Solstico la tagoj ree ekplilongiĝas kaj de praaj tempoj la paganaj ritoj festas tiun naturan aferon ligita kun la reveno de espero, lumo, varmo, promeso de onta rikolto. En Romo la Saturnaj tagoj (saturnalia) disvolviĝis de la 17-a de decembro ĝis la Kalendoj de januaro, t. e. la dek lastaj tagoj de la jaro. Ili estis origine festitaj honore al Saturno romia dio de agrikulturo. Dum tiuj festotagoj okazis misordaj ĝuadoj, kiuj de kiam la Ekleziuloj provis regi la socion, multe malplaĉis al ili. Ankaŭ kun la naskiĝa tago de Mitrao, dio el Irano ligiĝis tiu festo de "sol invinctus", kaj li estas dio de lumo, kaj simbolis lukton kontraŭ la mallumaj kaj malbonaj fortoj; Ties kulto enradikiĝis en Romia imperio. (kp: kun irana festo Jalda la 21-an de decembro).


Tial Eklezio volis kontraŭi tiujn kulton kaj festojn, kies gojigaĵojn ĝi ne povis malhelpi, kaj kies simboloj konvene kongruis kun tiuj de la nasko de Jesuo Kristo, kristanigante ilin. Kaj papo Libero fiksis kiel la daton de la naskiĝfesto de Kristo la 25-an de decembro.


La bakĥanalecaj emoj de la antaŭaj festoj restis je la nova kristana festo, precipe la kutimo festeni! (vidu ankaŭ: mezepoka Festo de la Frenezuloj, kaj aliaj tiaj tradicioj priskribitaj de James Frazer)


Kun la jarcentoj oni kutimiĝis fari el Krisnasko feston per pli da pia enmemiĝo, espero, familia etoso, ktp. En la modernaj tempoj la religia signifo emas sveni, kaj eĉ la postrestanta etoso de lumo, espero, bonaj sentoj, mirindaĵoj, infanoj, tradicioj en multaj landoj tute forvaporiĝis kaj ofte nur restas kutimo festeni en tute senideala etoso.


La semajnoj antaŭ kristnasko, en kiuj kredantoj anime prepariĝas al la festo, en okcidentaj eklezioj nomiĝas advento.



Kristnaskaj tradicioj |




Infanoj ĝuegas malfermi donacpakaĵojn




Paŝtistoj kun ŝafoj - Tomizaka Preĝejo, Tokio, 1967


Homoj festas kaj celebras Kristnaskon en diversaj manieroj, interalie per:



  • interŝanĝi donacojn

  • ornami kristnaskan arbon

  • surpendi elektrajn lumojn de la domo

  • kristnaskaj kantoj

  • interŝanĝo de Kristnaskaj kartoj


  • Kristnaska Viro/Patro Kristnasko/Avo Frosto, fabeloj kaj rakontoj

  • noktomeza meso

  • la kripo aŭ staltrogo, kutimo popularigita de sankta Francisko el Asizo

  • spekti filmojn

  • vespermanĝi kun la familio/parencoj/amikoj


Ofte lige kun tiuj kutimoj, diversaj regionoj havas apartajn kristnaskajn specialaĵojn:



  • la provencaj "santonoj" (sanktuletoj)

  • Mez-epokaj anglaj kaj skandinavaj kutimoj pri Julo...

  • En Brazilo, estas festo de "paŝtistinoj", kiuj kantas kristnaskajn kantojn.

  • Jen katalunaj kristnaskaj aŭ vintro-solsticaj aŭ jarfinaj tradicioj



Kristnasko en kulturo |



Filmo |


La temo de Kristnasko estis plurfoje traktata en diversaj filmoj kaj televidserioj. Krome, spektado de kelkaj filmoj estas en diversaj landoj konsiderata esti parto de nereligia festado de Kristnasko mem, kaj kelkaj filmoj simple akompanas la tutan etoson de Kristnasko kaj antaŭ kaj post ĝia festotago. Filmoj, kiuj akompanas la kristnaskan tempon povas havi kristnaskan temon, sed ili povas estis ankaŭ alitemaj filmoj, precipe fabeloj, komedioj kaj/aŭ romantikaj filmoj.



Kristnaskaj filmoj |


Jenaj filmoj estas tradicie spektataj kaj elsendataj kiel parto de nereligia festado de Kristnasko:




  • It's a Wonderful Life: Usono[1]


  • Kuŝejetoj: Ĉeĥio[2]


  • Tri aveloj por Cindrulino: Ĉeĥio, Slovakio, Aŭstrio, Germanio, Svislando,[3]Norvegio[4]



Ligiloj |



Referencoj |




  1. It's a Wonderful Life (angle). Alirita 2018-12-26. “Surprisingly, "It's a Wonderful Life" performed poorly at the box office when it was first released. Then in the 1970s, 30 years after its theatrical run, the movie began appearing regularly on network television during the Christmas season. Now, the annual showing of "It's a Wonderful Life" is a holiday touchstone, a movie that helps celebrate a season of family, sharing and giving thanks.”.


  2. Czech and Slovak Christmas film special screening in London (angle). The Calvert Journal (2015-12-02). Alirita 2018-12-26. “On Sunday 6 December, London-based film club Velvet 4 Film is presenting a double bill of traditional Christmas films from the Czech Republic and Slovakia. Hosted by Hive Dalston, the Christmas programme features Juraj Jakubisko’s The Feather Fairy (1980) and Jan Hřebejk’s Cosy Dens (1999).”.


  3. ŠEBOVÁ, Zora. (2013-05-15?) “Popelka filmovou hvězdou”, Popelka v kontextu českého a hollywoodského filmového průmyslu (PDF) (ĉeĥe), p. 15. “Pravidelně se jí, díky zimnímu prostředí v pohádce, dostává pozornosti o Vánocích, kdy ji na Štědrý den každý rok sleduje více než milion televizních diváků. Tři oříšky pro Popelku nejsou jen pohádkou oblíbenou v České republice a na Slovensku, ale veliké pozornosti se jí dostává také v sousedním Rakousku, Německu a Švýcarsku.”.


  4. Česká Popelka už 30 let boduje v Norsku, pro mnohé tím začínají svátky (ĉeĥe). iDNES.cz. MAFRA (2013-12-24). Alirita 2018-12-24. “V Norsku je na Štědrý den nejsledovanějším pořadem česká Popelka. Česko-německý film Tři oříšky pro Popelku se stal zdejší neodmyslitelnou součástí Vánoc.”.



Vidu ankaŭ |




  • Kristnasko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Kristnasko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kristnasko en ReVo




  • Kataluna kristnaska ciklo

  • Epifanio


  • Kristnaska Sonorado, verko de Charles Dickens

  • Enkarniĝo

  • Festa kaj Feria Tago

  • Kristnaskinsulo



Eksteraj ligiloj |



  • Kolekto de kristnaskaj kantoj, kreita de Pavla Dvořáková en decembro 2018








Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg