Internacia Fervojista Esperanto-Federacio




Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (mallonge IFEFI.F.E.F.) estas tutmonda asocio de esperantistaj fervojistoj. Ĝi fondiĝis en 1948 kaj sekvas tradicion de sia antaŭulo IAEF daŭrantan ekde 1909. IFEF estas faka sekcio de UEA ekde 1953 kaj ĝi estas ankaŭ membro de FISAIC (Internacia Federacio de la Artaj kaj Intelektaj Fervojistaj Asocioj). La celo de IFEF estas disvastigi kaj apliki Esperanton en la fervojaj administracioj kaj en la fervojistaj medioj kaj rondoj. Ĝia devizo estas: "La reloj ligas la landojn, Esperanto la popolojn."




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Bulteno


  • 3 Terminologia laboro


  • 4 Listo de landaj asocioj de IFEF


  • 5 Kongresoj


  • 6 Eksteraj ligiloj


  • 7 Referencoj





Historio |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Internacia Asocio de Esperantistaj Fervojistoj.

Komence aperis alvoko en la revuo Esperanto, en marto 1909, fare de la franca fervojisto Armand Berlande. Sekve de tiu ĉi alvoko fondiĝis dum la 5-a UK en Barcelono la Internacia Asocio de la Esperantistoj-Fervojistoj (IAEF). La nova organizaĵo komencis eldonadi gazeton Fervojista Esperantisto kaj sufiĉe vigle agadi.
Dum tiu ĉi periodo oni faris multajn promesplenajn eksperimentojn surkampe de terminologio, eldonado de periodaĵoj kaj praktika utiligo de la lingvo. Dum tiu periodo personaj kontaktoj maloftis, ununuraj regulaj aranĝoj restis la IAEF-kunvenoj okaze de la Universalaj Kongresoj.


Nova postmilita organizaĵo Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) fondiĝis dum la kongreso de SAT en Amsterdam la 4-an de aŭgusto 1948 kaj daŭrigis la tradicion de IAEF. En majo 1949 ĝi kunvokis sian unuan kongreson. 149 partoprenantoj el 8 landoj decidis, ke ekde tiam, krom duhoraj kunvenoj en la UK, oni ĉiujare organizos memstaran IFEF-kongreson kun riĉaj kulturaj, turismaj kaj fakaj programoj.



Bulteno |


IFEF eldonas bultenon Internacia Fervojisto, en kiu oni povas legi pri ekz. :



  • la aktivaĵoj de IFEF

  • fervojaj aktualaĵoj en la mondo

  • anoncoj de venontaj kongresoj

  • raportoj de pasintaj renkontiĝoj


Ankaŭ kelkaj naciaj asocioj, membroj de IFEF, eldonas proprajn bultenojn.



Terminologia laboro |


IFEF partoprenas en la laboro de RailLex. Temas pri tradukado al plej multaj lingvoj de pli ol 16000 terminoj de la internacia fervoja terminaro de la UIC (Internacia Fervoja Unio). Notinde estas, ke la Esperanto-parto enestas inter ĉirkaŭ 20 aliaj lingvoj kaj troviĝas inter la plej kompletaj, ĉar la tutan jaron prilaboras ĝin diverslandaj fakuloj, perkoresponde aŭ dum kunvenoj.



Listo de landaj asocioj de IFEF |




  • Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio: Aŭstria Fervojista Esperanto-Federacio (AFEF)


  • Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio: Belga Esperanto Fervojista Asocio (BEFA)


  • Flago-de-Bulgario.svg Bulgario: Bulgara Fervojista Sekcio de Bulgara Esperanto-Asocio


  • Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio: Ĉeĥa Fervojista Esperanto-Asocio


  • Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio: Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio (ĈFEA)


  • Flago-de-Danio.svg Danio: Dana Esperantista Fervojista Asocio (DEFA)


  • Flago-de-Francio.svg Francio: Franca Fervojista Esperanto-Asocio (FFEA)


  • Flago-de-Germanio.svg Germanio: Germana Esperanta Fervojista Asocio (GEFA)


  • Flago-de-Hispanio.svg Hispanio: Hispana Esperanto Fervojista Asocio (HEFA)


  • Flago-de-Hungario.svg Hungario: Hungara Fervojista Esperanto-Asocio (HFEA)


  • Flago-de-Italio.svg Italio: Itala Fervojista Esperanto-Asocio (IFEA)


  • Flago-de-Japanio.svg Japanio: Japana Esperantista Ligo Fervojista (JELF)


  • Flago-de-SFR-Jugoslavio.svg Jugoslavio (antaŭe): Jugoslavia Asocio de Fervojistoj-Esperantistoj (JAFE) nun Serba Asocio de Fervojistoj


  • Flago-de-Kroatio.svg Kroatio: Kroata Fervojista Esperanto-Asocio (KFEA)


  • Flago-de-Norvegio.svg Norvegio: Norvega Esperantista Fervojista Asocio (NEFA)


  • Flago-de-Rumanio.svg Rumanio: Rumana Esperanto Fervojista Asocio (REFA)


  • Flag of Serbia.svg Serbio: Serba Asocio de Fervojistoj


  • Flago-de-Slovakio.svg Slovakio: Slovaka Asocio de Fervojistoj Esperantistoj (SAFE)


  • Flago-de-Slovenio.svg Slovenio: Fakkomitato de Fervojistaj Esperantistoj en Slovenio



Kongresoj |


Kongreson IFEF okazigas ĉiujare en malsama lando. Lastaj kongresoj :




  • 2019 (okazonta) en Málaga Flago-de-Hispanio.svg Hispanio (3-9ajn de majo 2019) [1]

  • 2018 en Wrocław, Flago-de-Pollando.svg Pollando (aparta artikolo)

  • 2017 en Colmar, Flago-de-Francio.svg Francio

  • 2016 en Varna, Flago-de-Bulgario.svg Bulgario

  • 2015 en Kunming, Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio

  • 2014 en San Benedetto, Flago-de-Italio.svg Italio

  • 2013 en Artigues-près-Bordeaux, Flago-de-Francio.svg Francio

  • 2012 en Herzberg am Harz, Flago-de-Germanio.svg Germanio

  • 2011 en Liberec, Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio

  • 2010 en Sofia, Flago-de-Bulgario.svg Bulgario

  • 2009 en Trieste, Flago-de-Italio.svg Italio

  • 2008 en Poznan, Flago-de-Pollando.svg Pollando

  • 2007 en Paris, Flago-de-Francio.svg Francio

  • 2006 en Shanghai, Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio

  • 2005 en Brașov, Flago-de-Rumanio.svg Rumanio

  • 2004 en Sopron, Flago-de-Hungario.svg Hungario

  • 2003 en Dresden, Flago-de-Germanio.svg Germanio

  • 2002 en Plovdiv, Flago-de-Bulgario.svg Bulgario

  • 2001 en Tábor, Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio

  • 2000 en Budapest, Flago-de-Hungario.svg Hungario

  • 1999 en Le Mans, Flago-de-Francio.svg Francio

  • Listo de ĉiuj kongresoj : Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso



Eksteraj ligiloj |




  • Retpaĝaro de IFEF (multlingva)


  • paĝo de IFEF en la retejo Facebook



Referencoj |





  1. Kongresa retejo : http://esperanto-andalucia.info/









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg