Andaluzio




Koordinatoj: 37°23′00″N 05°59′00″W  /  37.383333°N, 5.983333°U / 37.383333; -5.983333 (Andaluzio)



































































































Aŭtonoma Komunumo Andaluzio

hispane: Comunidad Autónoma de Andalucía
aŭtonoma komunumo

Calatrava Puente del Alamillo Seville.jpg

Ponto El Alamillo sur rivero Gvadalkiviro, en Sevilo, Andaluzio.






Flag of Andalucía.svg

  Flago


Escudo de Andalucía (oficial2).svg

  Blazono



Oficiala nomo: Andalucía

Ŝtato

Hispanio Hispanio
Regiono

Andaluzio
Provincoj



Montaro

Sierra Nevada
Najbaras kun


Kelkaj urboj


Riveroj



Situo
Seviljo
 - alteco
7 m s. m.
Ĉefurbo

Sevilo
 - koordinatoj

37°23′00″N 05°59′00″W  /  37.383333°N, 5.983333°U / 37.383333; -5.983333 (Andaluzio)

Areo
87 268 km² (8 726 800 ha)

Loĝantaro
8 039 399 (2007)
Denseco

92,12 loĝ./km²

Aŭtonomeco

30-a de decembro 1981

Horzono

MET (UTC+1)
 - somera tempo

MET (UTC+2)
Poŝtkodo


ISO 3166-2:ES
ES-AN




Situo de Sevilo enkadre de Hispanio

ButtonRed.svg


Situo de Sevilo enkadre de Hispanio





Situo de Andaluzio enkadre de Hispanio


Situo de Andaluzio enkadre de Hispanio



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Andalusia

Retpaĝo: ww.juntadeandalucia.es


AndaluzioAndaluzujo (hispane: Andalucía [andaluθia]) estas Historia Nacieco de Hispanio, kiu kiel aliaj hispanaj naciecoj kaj regionoj konstituiĝas en Aŭtonoma Komunumo kun sia propra registaro, parlamento, justico, ktp.


Andaluzio estas la Aŭtonoma Komunumo kun plej da loĝantoj (preskaŭ 8.000.000) kaj la dua plej granda komunumo el Hispanio kun 87.300 km2. En Andaluzio estas parolata la andaluza. La andaluza estas dialekto de la hispana lingvo, origino de aliaj hispanaj dialektoj kiel la kanaria aŭ sudamerikaj hispandialektoj.


Mitologie konata kiel la Vesperlando kie estis la Ĝardeno de la Hesperidoj vizitita de Heraklo, Andaluzio estus laŭ kelkaj mitologiistoj la tero kie originis la fama mito de la Atlantido kiel memoro de la antikva Tartezo.


En Andaluzio, oni trovas grandegan ekologian diversecon. En la sama regiono oni povas ĝui montarojn kiel Sierra Nevada (Neĝata Montaro), arbarojn en Ĥaeno, longajn paradizajn plaĝojn en Malago, Kadizo, Onubo, Granado kaj Almerio kie estas ankaŭ dezerto. Pro tio Andaluzio estas la plej turismeca komunumo el Hispanio.


Ĝin trairas inter aliaj la riveroj Gvadiano kaj Gvadalkiviro.


En ĝi abundas olivarboj, korkokverkoj kaj anzinoj.




Enhavo






  • 1 Aŭtonoma registaro


  • 2 Administra divido


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Eksteraj ligiloj


  • 5 Referencoj


  • 6 Vidu ankaŭ





Aŭtonoma registaro |


La registaro de la aŭtonoma komunumo (Junta de Andalucía) konsistas el la Ekzekutiva Konsilantaro, la Prezidento kaj la Parlamento.


Ekde 23-an de aprilo de 2009, la Prezidento de la Aŭtonoma Registaro de Andaluzio estas José Antonio Griñán, post renunco de Manuel Chaves, kiu estis nombrita Tria Vicprezidento de la Hispana Registaro pri teritoriaj aferoj.


La ĉefurbo de Andaluzio estas Sevilo, kie situas la sidejoj de la Parlamento kaj la Registaro (Junta de Andalucía). Tamen la sidejo de la jurpovo estas Granado.



Administra divido |


La municipo estas la baza administra unuo en la hispanaj aŭtonomaj komunumoj, kaj inter ili, Andaluzio dividiĝas en 770 municipoj.


La ĉefa grupigo de municipoj estas la provinco, fare de la ŝtata parlamento, sed la hispana Registro de Lokaj Entoj [1] ankaŭ inkludas aliajn grupigojn de municipoj, fare de la aŭtonomaj komunumoj kiel komarkoj aŭ urbaj aglomeraĵoj, kaj aliaj fare volonte de la aligantaj municipoj, kiel mankomunumoj.
En Andaluzio estas la sekvajn administraj unuoj: [2]



Municipios: 770 municipoj. Vidu Municipoj de Andaluzio.


Provincias: 8 provincoj. Vidu Provincoj de Andaluzio.


EATIM: 47 komunumoj submunicipaj. Kelkaj municipoj havas subunuoj (EATIM, Entidad de ámbito territorial inferior al municipio).


Mancomunidades: 89 mankomunumoj, kies kreado kaj organizo volonte faras grupoj de municipoj por dungi konkretajn komunajn servojn.


Comarcas kaj Áreas metropolitanas: La andaluza registaro rajtas organizi tiujn administrajn unuojn, komarkoj kaj urbaj aglomeraĵoj, sed la administra mapo ankoraŭ estas nedifina. Kelkaj provincaj registaroj (Diputaciones) parolas pri komarkoj, tamen ne estas agnoskitaj entoj, sed simple estas regionoj laŭ proksimeco kaj historiaj ligiloj.

La ok provincoj de Andaluzio estas:




Marko sur bildo


Jaén

Córdoba

Huelva

Sevilla

Granada

Almería

Málaga

Cádiz

Provincoj de Andaluzio





  • Almerio (8.774 km2), kun 102 municipoj.


  • Granado (12.531 km2), kun 168 municipoj.


  • Ĥaeno (13.498 km2), kun 97 municipoj.


  • Kadizo (7.365 km2), kun 44 municipoj.


  • Kordovo (13.718 km2), kun 75 municipoj.


  • Malago (7.276 km2), kun 100 municipoj.


  • Onubo (10.085 km2), kun 79 municipoj.


  • Sevilo (14.001 km2), kun 105 municipoj.


Iliaj ĉefurboj estas la samnomaj urboj.



Vidu ankaŭ |



  • Himno de Andaluzio

  • Flago de Andaluzio

  • Blazono de Andaluzio

  • Andaluza ĉevalo



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala Paĝaro de Andaluzia Registaro

  • Oficiala Paĝaro de Andaluzia Administracio

  • Turismoficejo

  • Parlamento de Andaluzio

  • Zoziedá pal Ehtudio'el Andalú (ZEA)



Referencoj |





  1. Registro de Entidades Locales de la Hispana Registaro.


  2. Lokaj Entoj en Andaluzio, studo de la hispana ministerio pri teritoriaj aferoj.














 
Aŭtonomaj Komunumoj de Hispanio

Flago de Hispanio

Flag of Andalucía.svg Andaluzio |
Flag of Aragon.svg Aragono |
Flag of Asturias.svg Asturio |
Flag of the Balearic Islands.svg Balearoj |
Flag of Extremadura.svg Ekstremaduro |
Flago-de-Eŭskio.svg Eŭskio |
Flag of Galicia.svg Galegio |
Flag of the Canary Islands.svg Kanarioj |
Flag of Cantabria.svg Kantabrio |
Flag of Castile and León.svg Kastilio kaj Leono |
Flag of Castile-La Mancha.svg Kastilio-Manĉo |
Flago-de-Katalunio.svg Katalunio |
Flag of the Community of Madrid.svg Madrido |
Flag of the Region of Murcia.svg Murcio |
Bandera de Navarra.svg Navaro |
Bandera de La Rioja.svg Rioĥo |
Flag of the Valencian Community (2x3).svg Valencia Komunumo

Aŭtonomaj urboj: Flag Ceuta.svg Ceŭto |
Flag Melilla.svg Melilo
 Aliaj teritorioj: Ĉafarinoj, Vélez de la Gomera, Alhucemas







Vidu ankaŭ |



  • Ĝibraltara Markolo

  • Toreo

  • Flamenko




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg