Hajderabado
Ekzistas ankaŭ urbo Hajderabado en Pakistano.
| Hajderabado | |||
|---|---|---|---|
| |||
| Flago | |||
| Administrado | |||
Poŝtkodo | 500001 [+] | ||
Retpaĝaro | www.ghmc.gov.in [+] | ||
| Demografio | |||
Loĝantaro | 9 305 000 (2016) [+] | ||
Loĝdenso | 14 315 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
Geografia situo | 17° 22′ N, 78° 28′ O17.36666666666778.466666666667Koordinatoj: 17° 22′ N, 78° 28′ O [+] | ||
Alto | 505 m [+] | ||
Areo | 650 km² (65 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Hajderabado (telugue హైదరాబాద్, urdue حیدرآباد
aŭskulti) estas ĉefurbo de la barata subŝtato Telangano, kreita en junio 2014 el parto de la subŝtato Andra-Pradeŝo. Ĝi havas pli ol ses milionojn da loĝantoj, kaj tio igas ĝin la sesa plej granda urbo de Barato. Jure la urbego por maksimume dek jaroj, do ĝis plej malfrue 2024 ankaŭ plufunkcios kiel ĉefurbo de Andra-Pradeŝo.
Ĝi estas unu el la plej evoluintaj metropoloj da Barato, kaj multaj komputil-firmaoj baziĝas en ĝi. La ĉefaj lingvoj estas la telugua kaj la urdua, sed ankaŭ multaj aliaj estas parolataj tie.
Enhavo
1 Geografio
2 Historio
3 Klimato
4 Vidindaĵoj
5 Ĝemelurboj
6 Rilatoj al Esperanto
7 Vidu ankaŭ
8 Referencoj
Geografio |
Hajderabado situas en centro de Barato (tamen iom pli sude), kie kruciĝas 2 gravaj vojoj: inter la 2 marbordoj kaj inter sudo-nordo.
Historio |
La origina urbo de Hajderabado estis fondita sur la bordoj de rivero Musi, kio nun estas la malnova urboparto en 1591. Tie regis diversaj dinastioj. En 1687 imperiestro Aurangzeb havis la urbon, kiu baldaŭ donis aŭtonomion al la urbo. En la 1950-aj jaroj la urbo iĝis la dua ĉefurbo de Barato.
Klimato |
Hajderabado havas tropikan savanoklimaton kun varmaj someroj inter februarojunio, kiun sekvas la musono oktobro. Jare pluvas po 810 mm. La temperaturo varias inter 6-45 C.
Vidindaĵoj |
- Charminar - la grava orientilo en Hajderabado kun kvar graciaj minaretoj
- fortikaĵo
palacoj Ĉovmahalla kaj Taramati Baradari- artefarita lago
Ĝemelurboj |
Indianapolis, Usono
Dubai, Emirlandoj
Ipswich, Aŭstralio
Brisbane, Aŭstralio
Kazan, Rusio
Mijoŝi (三芳町), Japanio
Medellin, Kolumbio
Munkeno, Germanio
Riverside (Kalifornio), Usono
Suvon, Sud-Koreio
Tajpejo, Tajvano
Rilatoj al Esperanto |
La 26-an kaj 27-an de oktobro 2013 la Barata Esperanto-Kunveno okazis en la Goethe-centro de la urbo.[1]
Vidu ankaŭ |
- listo de milionurboj
Referencoj |
↑ Facebook-paĝo de la Barata Esperanto-Kunveno en oktobro 2013