Robespiero



















































Robespiero

Robespierre.jpg
Personaj informoj

Naskiĝo

6-an de majo 1758 (1758-05-06)
en Arras

Morto

28-an de julio 1794 (1794-07-28) (36-jara)
en Parizo

Kaŭzo de morto

Gilotino

Ŝtataneco

Francio

Alma mater

Gimnazio Louis-le-Grand

Profesio

politikisto, advokato, ĵurnalisto, revoluciulo

Lingvoj

franca lingvo, itala lingvo
Familianoj

Edz(in)o


Patro
François de Robespierre

Frat(in)oj

Augustin Robespierre, Charlotte de Robespierre







v  d  r


Information icon.svg



ROBESPIERO (franclingve Maximilien de Robespierre) naskiĝis la 6-an de majo 1758 en Arras (norda Francio). Li mortis en Parizo la 28-an de julio 1794.




Enhavo






  • 1 Vivo


  • 2 Falo de Robespierre


  • 3 Bildgalerio


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Eksteraj ligiloj





Vivo |


La familio de lia patro apartenis al la juĝista nobelaro, kaj li unue laboris kiel advokato, kiel sia patro kaj sia avo. Lia patrino mortis dum akuŝo, ŝajne pro ĉagreno la patro post nelonge malaperis, kaj neniam oni retrovis lian spuron (kelkaj eruditoj nuntempe trovis spuron de li finanta sian vivon en suda Germanio), tial li estis edukita en domo de sia avino, kiu plu ekzistas en Arras urbocentro. Lin influis la ideoj de la filozofoj de la dekoka jarcento, interalie Jean-Jacques Rousseau. Li partoprenis en la politika vivo de sia provinco, kaj poste venis al Parizo kiel deputito de la Etats-Généraux.
Membro de la jakobena klubo, li favoris kompletan demokration, sed tamen subtenis la konstitucian monarĥion. Li partoprenis al la verkado de la Deklaracio de Homaj kaj Civitanaj Rajtoj kaj al la unua franca konstitucio en 1791. En 1792 li iĝas respublikano, kaj partoprenas en la Pariza Komunumo. Li estas unu el la iniciatintoj de la Nacia Konvencio, kie li laboris kun la "Montaruloj" (france: les montagnards). La 27an de julio 1793 li eniras en la Komitato por publika savado (france: Comité de Salut Public), kaj laŭ sia propra esprimo, starigas demokration bazitan sur virto kaj teroro. Li iĝas defakte, se ne oficiale, kvazaŭdiktatoro, kaj ĉiuj timas lin. Li foje eksterminas partianojn, kiujn li taksas tro moderaj (la "Ĝirondanoj, "Danton kaj la "pardonemuloj") foje partianojn, kiujn li taksas tro radikalaj (Jacques René Hébert kaj la "rabiintuloj") li tial provokis la areston kaj ekzekuton de multaj homoj, interalie de siaj iamaj kunlaborantoj kiel Danton aŭ Camille Desmoulins. Male al tiuj kiel Chaumette, li bedaŭras, ke la revolucio, post perforta kontraŭ-kristanisma politiko iĝas entute kontraŭreligia, do li iniciatis la "Kulton al la Supera Estaĵo" en majo 1794.



Falo de Robespierre |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Falo de Robespierre.

Finfine, li kreis tiom da timoj ĉirkaŭ lin, ke kelkaj homoj, tamen mem "teroristoj", kiel Jean-Lambert Tallien, ektimas esti siavice gilotinotaj, kaj aranĝas komploton por "faligi lin". Tiel, li mem estis arestita la 27an de julio 1794. Provante mortigi sin per pistolo li nur frakasis sian makzelon, kaj estis senkapigita la sekvantan tagon.


Kankam liaj mortigantoj estas sampartianoj kaj mem teroristoj, lia falo sentiĝis en Francio kiel ekstaza sento de liberigo el premanta timo kaj angoro, kaj tiam komenciĝis la fino de la "Teroro".



Bildgalerio |




Vidu ankaŭ |



  • Franca revolucio de 1789

  • Francaj revolucioj

  • Direktoraro

  • Kulto al la Supera Estaĵo

  • Robespierre (pariza metrostacio)



Eksteraj ligiloj |




  • Robespiero en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Robespiero en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • http://www.royet.org

  • TTT-ejo de admirantoj (france)

  • alia asocio de admirantoj















Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo