Svedio
































































































Konungariket Sverige

Reĝlando Svedio

Detaloj



Detaloj



Detaloj

Detaloj

Nacia himno: Du gamla, du fria

Nacia devizo: nenio

Situo
Bazaj informoj

Ĉefurbo

Stokholmo

Oficiala(j) lingvo(j)

sveda lingvo, sameaj lingvoj, finna lingvo, Tornival-finna lingvo, cigana lingvo, jida lingvo

Plej ofta(j) religio(j)

Luteranismo

Areo
 % de akvo
449 964 km²
8,67 % %

Loĝantaro

10 161 797

Loĝdenso
21,9 loĝ./km²

Horzono
UTC+01:00

Interreta domajno

.se

Landokodo
SWE

Telefona kodo
+46

Plej alta punkto
Kebnekaise

Plej malalta punkto

Kristianstad
Politiko

Politika sistemo

konstitucia monarkio

Ŝtatestro

Karolo la 16-a Gustavo

Nacia tago

6-a de junio

Sendependiĝo

23-a de aŭgusto 1521
Ekonomio

Valuto

sveda krono (SEK)

Esperanto-movado

Landa E-asocio

Sveda Esperanto-Federacio (SEF)







v  d  r


Information icon.svg



SvedioSvedujo (svede: Sverige [sverje], antaŭe ankaŭ Sverge; latine Suecia; norene Sviþjóð) estas lando en Norda Eŭropo, en la orienta parto de la Skandinava duoninsulo.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Geografio


  • 3 Demografio


    • 3.1 Lingvo




  • 4 Religio


  • 5 Parlamentismo kaj monarĥio


  • 6 Ekonomio


  • 7 Provincoj


  • 8 Urboj


  • 9 Kulturo


  • 10 Konataj svedoj


  • 11 Esperanto en Svedio


  • 12 Referencoj


  • 13 Vidu ankaŭ


  • 14 Eksteraj ligiloj





Historio |


Vidu apartan artikolon: Historio de Svedio

La termino Sveda Imperio (svede stormaktstiden, "grandpotencaj tempoj") rilatas al la Regno de Svedio kiu teritorie kontrolis grandan parton de la regiono Baltio dum la 17-a kaj frua 18-a jarcentoj, tempo kiam Svedio estis unu el la grandaj eŭropaj potencoj. La komencon de la Imperion oni kutime fiksas per la regado de Gustavo Adolfo, kiu ekregis en 1611, kaj la finon per la perdo de teritorioj en 1721 sekve de la Granda Nordia Milito.



Geografio |




Satelita foto de Svedio dum vintro
(19-a de februaro 2003). La tuta lando estis kovrita per neĝo kaj maro de Botnia Golfo per glacio.


Svedio estas laŭ areo granda lando – en Eŭropo nur Rusio, Ukrainio, Francio kaj Hispanio estas pli grandaj. La distanco de nordo al sudo estas 1600 kilometroj, kio egalas al la distanco Berlino-Moskvo aŭ Nov-Jorko-Minneapolis. En la nordo la vintroj estas longaj, malvarmaj kaj neĝoriĉaj, sed dum la mallongaj someroj la meznokta suno brilas la tutan tagnokton. En la sudo la vintroj estas konsiderinde malpli severaj kaj la someroj pli longaj.
Pli ol duono de la surfaco de Svedio estas kovrita de arbaro, plejparte konifera arbaro kun riĉa bestaro. Ĉirkaŭ 100 000 lagoj donas vivon al la pejzaĝo. Ekster la longaj bordoj de Balta maro oriente kaj Norda maro okcidente estas arkipelagoj kun dekmiloj da ŝeroj. Svedio havas landlimojn kontraŭ Norvegio kaj Finnlando. En 2000 estis inaŭgurata la Sundoponto inter Malmö kaj Kopenhago, kaj Svedio pliproksimiĝis al Danlando kaj al la eŭropa kontinento.



Demografio |


La granda lando havas malgrandan loĝantaron, ĉirkaŭ naŭ milionoj. 85 procentoj de la loĝantoj loĝas en la suda duono de Svedio kun granda koncentriĝo al tri urboj: la ĉefurbo Stokholmo (1,7 milionoj kun antaŭurboj), Gotenburgo ĉe la okcidenta bordo (800 000) kaj Malmö en la sudo (500 000).
Svedio longtempe estis etne homogena lando. Antaŭ la komenciĝo de la dua mondmilito la sameoj estis la ununura, klare difinita malplimulto en la lando. Hodiaŭ ĉirkaŭ 20 procentoj de la loĝantoj havas eksterlandan devenon, tiel ke ili aŭ naskiĝis ekster Svedio aŭ ke minimume la patro aŭ la patrino naskiĝis eksterlande.
Nur dum kaj post la dua mondmilito la enmigro pligrandiĝis. Svedio akceptis grandan nombron da rifuĝintoj dum la militaj jaroj kaj ankaŭ poste malfermis siajn limojn dum politikaj krizoj en aliaj landoj. Nur en 1992 estis akceptitaj 84 000 homoj, la plejmulto el eksa Jugoslavio.



Lingvo |


La sveda lingvo apartenas al la norda grupo de la ĝermana lingva familio kune kun la norvega, dana, gotlanda, islanda kaj feroa lingvoj. En Finnlando, kiu dum sescent jaroj estis parto de Svedio, 300 000 homoj parolas la svedan kiel gepatran lingvon.


Oficialaj minoritataj lingvoj estas kvin: la norma finna lingvo, la finna dialekto parolata apud la landlimo (tornival-finna, meänkieli), la samea (la leĝo ne klarigas pri kiu el la pluraj sameaj lingvoj temas), la cigana kaj la jida. En la listo mankas la gotlanda lingvo, eble ĉar la centraj aŭtoritatoj ne komprenis la diferencon inter ĝi kaj la gotlanda dialekto de la sveda lingvo.



Religio |


En la 16-a jarcento Svedio nuligis la rilatojn al la romkatolika eklezio kaj dum pli ol kvar jarcentoj havis evangelian luteranan ŝtatan eklezion. La 1-an de januaro 2000 la Sveda eklezio sendependiĝis kaj preskaŭ egaliĝis al aliaj kongregacioj (tamen la ŝtatestro devas ankoraŭ, laŭleĝe, havi ĝian konfeson). En 1999 apartenis al la Sveda eklezio 84 procentoj de la loĝantaro.


Ekzistas, ekde la 19-a jarcento, en la lando pluraj memstaraj eklezioj kristanaj, kutime nomataj frikyrkor (laŭvorte "liberaj eklezioj"). Precipe pro enmigrado, estas nun grandaj grupoj de katolikoj, ortodoksaj kristanoj kaj islamanoj; judoj loĝas tie ekde pli ol ducent jaroj, budhanoj ekde ĉirkaŭ kvindek.


Ekde la komenco de 1952, la lando havas maksimuman religiliberecon.



Parlamentismo kaj monarĥio |


Svedio estas parlamentisma demokratio. La parlamento, Riksdagen, estas unu-ĉambra kun 349 lokoj. Regula balotado okazas ĉiun kvaran jaron (antaŭ 1994: ĉiun trian jaron) kaj la voĉdonrajtiga aĝo estas 18 jaroj. La lokoj en la parlamento dividiĝas proporcie inter la partioj, kiuj ricevas ne malpli ol 4 procentoj de la donitaj balotoj.
La socialdemokrata partio formis la registaron dum la plej granda parto de la tempo post la dua mondmilito. Dum la periodoj 1976-82 kaj 1991-94 la landon regis ”burĝaj”, nesocialismaj registaroj. Post la balotado en 1998 Svedio havis socialdemokratan malplimultan registaron kiu en multaj sferoj kunlaboris kun la Maldekstra partio kaj kun la Verduloj.
En la balotado de 2006, la socialdemokratoj malgajnis kontraŭ alianco de la kvar "burĝaj" partioj, kaj la partiestro de la konservativa partio, Fredrik Reinfeldt, fariĝis ĉefministro.


La sveda monarĥio estas nur konstitucia. La devoj de la sveda reĝo kiel ŝtatestro estas ĉefe reprezentaj kaj ceremoniaj. La nuna reĝo Karolo la 16-a Gustavo naskiĝis en 1946 kaj apartenas al la dinastio Bernadotte kun radikoj en Francio. Reĝino Silvia estas filino de germana komercisto kaj lia brazila edzino. Plej proksima al la trono estas kronprincino Victoria, naskita en 1977.



Ekonomio |




Malneta regiona produkto po kapo en miloj da svedaj kronoj. (2004)



Provincoj |


Svedio havas tri ĉefregionojn: Götaland, Svealand kaj Norrland.


La lando havas 21 guberniojn (svede: län). En ĉiu gubernio estas gubernia estraro elektita de la registaro. En ĉiu gubernio ankaŭ estas popolestraro (svede: landsting) elektita de la elektitoj de la loka loĝantaro. Ĉiu gubernio estas dividita en komunumojn, entute estas 290 (2005).


Sendependa de la (administra) divido en guberniojn ankaŭ ekzistas la (historia, kultura) divido en 25 historiajn provincojn (landskap):







  • Ångermanland

  • Blekinge

  • Bohuslän

  • Dalarna

  • Dalsland

  • Gästrikland

  • Gotland

  • Halland

  • Hälsingland

  • Härjedalen

  • Jämtland

  • Lappland

  • Medelpad




  • Närke

  • Norrbotten

  • Skåne

  • Småland

  • Södermanland

  • Uppland

  • Värmland

  • Västerbotten

  • Västergötland

  • Västmanland

  • Öland

  • Östergötland




Urboj |


Svedaj urboj kun pli ol 30.000 enloĝantoj (2004):






































































































































































































































































Rango Urbo Enloĝantoj Gubernio (Län)
Provinco (Landskap)
1. Stokholmo 1.212.196 Stockholms län
Sodermanlando, Uppland
2. Göteborg 487.488 Västra Götalands län
Västergötland, Bohuslän
3. Malmö 280.312 Skåne län
Skåne
4. Upsalo 127.734 Uppsala län
Uppland
5. Västerås 107.194 Västmanlands län
Västmanland
6. Örebro 98.573 Örebro län
Närke
7. Linköping 96.732 Östergötlands län
Östergötland
8. Helsingborg 91.025 Skåne län Skåne
9. Jönköping 83.202 Jönköpings län
Småland
10. Norrköping 82.903 Östergötlands län Östergötland
11. Lund 76.263 Skåne län Skåne
12. Umeå 74.005 Västerbottens län
Västerbotten
13. Gävle 68.635 Gävleborgs län
Gästrikland
14. Borås 63.223 Västra Götalands län Västergötland
15. Södertälje 59.977 Stockholms län Södermanland
16. Eskilstuna 59.016 Södermanlands län Södermanland
17. Täby 58.123 Stockholms län Uppland
18. Karlstad 57.779 Värmlands län
Värmland
19. Halmstad 55.658 Hallands län
Halland
20. Växjö 53.607 Kronobergs län Småland
21. Sundsvall 48.463 Västernorrlands län
Medelpad
22. Luleå 45.551 Norrbottens län
Norrbotten
23. Trollhättan 44.522 Västra Götalands län Västergötland
24. Östersund 42.940 Jämtlands län
Jämtland
25. Nyköping 39.952 Södermanlands län
Södermanland
26. Borlänge 38.757 Dalarnas län
Dalarna
27. Upplands Väsby 36.535 Stockholms län Uppland
28. Tumba 35.780 Stockholms län Södermanland
29. Falun 35.385 Dalarnas län Dalarna
30. Kalmar 34.745 Kalmar län Småland
31. Skövde 32.639 Västra Götalands län Västergötland
32. Karlskrona 32.309 Blekinge län
Blekinge
33. Kristianstad 32.188 Skåne län Skåne
34. Lidingö 30.930 Stockholms län Uppland
35. Skellefteå 30.839 Västerbottens län Västerbotten
36. Uddevalla 30.283 Västra Götalands län Bohuslän


Kulturo |


La kulturo de Svedio estas parto de la kulturo de Skandinavio. Ĝi konsistas el literaturo, folkloro, muziko, sveda lingvo, religio ktp. Pri kinarto okupiĝas la Sveda Filminstituto.



Konataj svedoj |



  • Sankta Birgita (1303-1373)



  • ABBA dum la 1970-aj jaroj komencis internacie sukcesplenan epokon por sveda popmuziko, kiu fariĝis vera eksporta produkto. Kiam Abba dissolviĝis en 1982 la diskoj de la ensemblo vendiĝis en 250 milionoj da ekzempleroj.


  • Ingmar Bergman, n. 1918, teatristo kaj filmkreinto, produktis 40 filmojn dum la jaroj 1946-82. ”Somernokta rideto” konatigis lin internacie. Lia lasta filmo estis ”Fanny kaj Alexander”. Lia teatra laboro pludaŭras.


  • Ingrid Bergman (1915-1982) venis al Holivudo en la komenciĝo de la 1940-aj jaroj. Ŝia hodiaŭ plej konata filmo estas ”Casablanca” (1943), en kiu ŝi aktoris kun Humphrey Bogart. Ŝi ricevis tri oskarojn.


  • Jussi Björling (1911-60) unu el la plej famaj tenoruloj de la mondo, debutis en la Operejo en Stokholmo ankoraŭ ne havante 20 jarojn. Li poste faris grandan internacian karieron.


  • Björn Borg, n. 1956, nomita la plej fama sveda sportisto de la 1900-aj jaroj, fariĝis historia tenisisto i.a. ĉar li gajnis la Wimbledon-konkurson dum kvin sinsekvaj jaroj.


  • Greta Garbo (1905-1990), ”La dia”, naskiĝis kaj entombiĝis en Stokholmo. Ŝi debutis en Holivudo en 1926. Ŝiaj beleco kaj voĉo igis ŝin unu el la plej grandaj publikmagnetoj iam ajn.


  • Dag Hammarskjöld, (1905-1961) estis ĝenerala sekretario de UN ekde 1953 ĝis sia morto en aviadilakcidento dum labortasko en la nuna Zambio. Li havis la ambicion doni al UN aktivan rolon dum internaciaj krizoj.


  • Valdemar Langlet, (1872-1960), ĵurnalisto, verkisto kaj esperantisto. Li faris longajn vojaĝojn, i.a. surĉevale en Hungario kaj Rusio. En Budapeŝto li laboris dum 14 jaroj kiel instruisto pri la sveda, kie li dum la dua mondmilito savis dekmilojn da homoj, ĉefe judojn, de nazia deportado.


  • Astrid Lindgren, (1907-2002) estas unu el la plej konataj svedoj kaj eble la plej amata. Ŝiaj libroj por infanoj estis tradukitaj al pli ol 60 lingvoj kaj donis materialon al pli ol 40 filmoj. Pipi Ŝtrumpolonga fascinis infanojn en la tuta mondo.


  • Carl von Linné, (1707-1778) estis sveda kuracisto kaj botanikisto; fondinto de la moderna sistemo de enklasigo de animaloj kaj plantoj.


  • Alfred Nobel, (1833-96) inventis la dinamiton, kio famigis kaj riĉigis lin. Li donacis la plej grandan parton de sia riĉaĵo al fonduso, el kiu oni prenas monon por la Nobel-premioj, kiuj disdoniĝas en Stokholmo kaj Oslo la 10-an de decembro ĉiujare, la mortotago de Nobel.


  • Olof Palme, (1927-1986) la internacie plej konata politikisto de Svedio. Ĉefministro 1969-76 kaj 1982-86, estro de la socialdemokratoj ekde 1969 ĝis sia morto. Li mortpafiĝis surstrate en Stokholmo. La murdo ne estas solvita.


  • August Strindberg, (1849-1912) aperas kiel la giganto en sveda literaturo. Lia grandega produktaĵo ampleksas ĉiujn ĝenrojn. Eksterlande li estas plej konata kiel dramverkisto.


  • Raoul Wallenberg, n. 1912, dum la dua mondmilito savis dekmilojn da judoj en Budapeŝto de nazia deportado. En 1945 sovetaj militistoj forkondukis lin. Laŭ sovetaj informoj li mortis en Moskvo en 1947, sed lia sorto restas necerta.


(Laŭ senkopirajtaj informoj de Sveda Instituto)



Esperanto en Svedio |



  • Esperantoklubo de Stokholmo

  • Sveda Esperanto-Federacio

  • Esperanto-movado en Svedio



Referencoj |





Vidu ankaŭ |




  • Svedio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Svedio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Nordio

  • Svedoj

  • Listo de svedoj kiuj mortis en la Hispana Enlanda Milito

  • Svedio:Esperanto-movado

  • Politikaj partioj en Svedio

  • Svedlingva literaturo

  • Reĝoj de Svedio

  • Jakriborg

  • Tago H



Eksteraj ligiloj |


  • Informoj pri Svedio en la vikio de UEA esperante






Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.














Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg