Cebolla












































































Cebolla

Cebollapueblo.JPG


Flago



Blazono


Flago
Blazono
Administrado

Lando

Hispanio

Regiono

Kastilio-Manĉo

Provinco

Toledo

Komarko

Distrikto Torrijos

Poŝtkodo
45680 [+]

Retpaĝaro

www.mataro.org
Politiko

Urbestro
Rubén del Mazo Fernández (PP)
Demografio

Loĝantaro

3 834  (2010)

Loĝdenso

88 loĝ./km²
Geografio

Geografia situo

39° 57′ N, 4° 34′ U39.950555555556-4.5686111111111Koordinatoj: 39° 57′ N, 4° 34′ U [+]

Alto

440 m [+]

Areo
37 km² (3 700 ha)

Horzono

UTC+01:00 [+]





Cebolla (Hispanio)

DEC
Cebolla

Situo de Cebolla



Alia projekto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo Cebolla (Toledo) [+]







v  d  r


Information icon.svg





Situo de la Provinco Toledo en Hispanio




Situo de Cebolla en la Provinco Toledo kaj en Hispanio


Cebolla [zebOja] (Cepo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.




Enhavo






  • 1 Toponimio


  • 2 Loĝantoj


  • 3 Situo


  • 4 Geografio


  • 5 Ekonomio


  • 6 Historio


  • 7 Monumentoj kaj interesaĵoj


  • 8 Notoj


  • 9 Vidu ankaŭ





Toponimio |


La termino "Cebolla" devenas el la araba "yevayla", kiu signifas monteto, loko kie setlis kaj preĝejo kaj domaro. La termino arabe ŝanĝoformiĝis al Jubaila kaj de tie al Zeboila, aperante en tekstoj poste al 14a jarcento kiel Zebolla.


Alia opinio asertas, ke la nomo povus deveni el latina caepulla kiu signifas la cepon. Antikve ĝi nomiĝis "Las Casas de Cebolla" (domoj de cepo).


Alia teorio indikas la terminon ankaŭ araban Gebel La(Dio faris min), ĉar en araba epoko oni translokigis la domaron el la bordoj de la rivero Taĵo al ĉirkaŭo de malgranda moskeo situanta en la monteto kie nun estas la preĝejo.


Alia versio parolas pro gastejo survoje al Talavera nome "Venta de la Cebolla" (gastejo de la cepo), kaj de tie la aktuala nomo de la vilaĝo.



Loĝantoj |


La loĝantoj nomiĝas Cebollanos. La censita populacio en 2010 estis de 3.834 loĝantoj kaj la denseco estas de 103,62 loĝ/km².



Situo |


Cebolla estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Torrijos en la okcidenta parto de la Provinco Toledo, je altitudo de 440 m; je 55 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 37 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°57′2″ N 4°34′7″ Ok.



Geografio |


La municipo troviĝas situanta inter du montetoj en la Distrikto Torrijos. Limas kun la municipaj teritorioj de Lucillos, Illán de Vacas, Domingo Pérez, Erustes, Mesegar de Tajo, Malpica de Tajo, La Pueblanueva kaj Montearagón, ĉiuj el la provinco de Toledo.


Tra ties teritorio fluas la rivero Taĵo, je ĉirkaŭ 3 km sude de la vilaĝo.



Ekonomio |


Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.



Historio |


Tie estis romia setlejo. La unua dokumento kie aperas la vilaĝo datas de 1184, kaj temas pri dokumento de mozaraboj kie oni mencias kampardomaron aŭ domararon en la loko de Cebolla, kiu estis formata de la domaroj de La Aldehuela (domareto), Villalba, Sanchón kaj Las Casas de Cebolla. En 1215 ĝi estis donata de Alfonso la 8-a al episkopo de Plasencia.
En 1477 ĝi akiris la titolon de vilaĝo.


En la Milito de Sendependigo la francoj detruis multajn stratojn kaj domojn de la vilaĝo, kies ruinoj observeblos dum multaj jaroj postaj.



Monumentoj kaj interesaĵoj |


Elstaras:



  • La kastelo de Villalba.

  • La palaco de la dukoj de Frías.

  • La Ermitejo de San Illán.

  • La Ermitejo de San Blas.

  • La Preĝejo de San Cipriano.

  • La pilorio.



Notoj |





Vidu ankaŭ |


  • Municipoj de la provinco de Toledo




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg