Aŭstralazia ekozono






La aŭstralazia ekozono (verde)


La aŭstralazia ekozono estas unu el la ok ekozonoj aŭ biogeografiaj regnoj de la tersupraĵo. Ĝi geografie kongruas kun Aŭstralazio. Tamen, ambaŭ nocioj ne estas sinonimoj el ĉiuj vidpunktoj. La ekozono ampleksas Aŭstralion, la insulon de Novgvineo (inkluzive de Papuo-Novgvineo kaj la indonezia provinco de Papuo), kaj la orienta parto de la indonezia arkipelago , enhavante la insulon de Sulaveso, Molukojn (la indoneziaj provincoj Nord-Molukoj kaj Sud-Molukoj) kaj la insulojn de Lomboko, Sumbawa, Sumbo, Floreso kaj Timoro, ofte konatajn kiel Malgrandaj Sundaj Insuloj. La aŭstralazia ekozono ankaŭ enfermas plurajn pacifikajn insularojn, inkluzive de Bismarkoj, Vanuatuo, Salomonoj, kaj Novkaledonio. Novzelando kaj siaj apudaj insuloj konstituas apartan ekoprovincon (aŭ biolandon) de la aŭstralazia ekozono. La resto de Indonezio troviĝas en la orientalisa ekozono.




Enhavo






  • 1 Aparteco kaj origino


  • 2 Geologio


  • 3 Faŭno


  • 4 Homa influo


  • 5 Ekoregionoj


  • 6 Literaturo


  • 7 Vidu ankaŭ


  • 8 Eksteraj ligiloj





Aparteco kaj origino |




Situo de la aŭstralazia ekozono


El biologia vidpunkto, la aŭstralazia ekozono estas aparta teritorio kun komuna evolua historio kaj tre multaj unikaj plantoj kaj bestoj, kelkaj el ili komunaj al la tuta areo, aliaj specifaj al certaj partoj sed samhavante komunan prapatrecon. La longtempa izoliteco ekde aliaj kontinentoj okazigis ĝian relative memstaran evoluon, kaj ĝian gastigadon de multaj unikaj familioj de plantoj kaj bestoj.


Aŭstralio kaj Novgvineo estas okulfrapaj pro siaj marsupiulaj mamuloj, inkluzive de kanguruoj, Phalangeridae, kaj vombatoj. La lastaj monotremaj mamuloj, la ekidnoj kaj la ornitorinkoj, estas endemiaj en la aŭstralazia ekozono. Antaŭ la alveno de la homoj, ĉirkaŭ antaŭ 50 000 jaroj, nur proksimume triono de la aŭstraliaziaj mamulaj specioj estis placentulaj.


La limo inter la aŭstralazia kaj la orientalisa ekozonoj laŭiras la linion de Wallace. Tiu ĉi estis nomata honore al biologo Alfred Russel Wallace kiu rimarkis kaj priskribis la diferencojn je |mamula kaj birda faŭnoj inter la insuloj al ambaŭ flankoj de la linio. La insuloj al okcidenta flanko de la linio, inkluzive de Javo, Balio, Borneo, kaj Filipinoj samhavas similan faŭnon kiel Orientazio, inkluzive de tigroj, rinoceroj, kaj homoideoj.



Geologio |




Aŭstralaziaj biomoj.


La nuntempa disvastiĝo de aŭstralaziaj plantoj kaj bestoj parte rezultas el la geologia historio de la terkorpoj de la ekozono. Pluraj el tiuj estas fragmentoj de la prakontinento Gondvano, kvankam iuj el la pli malgrandaj insuloj vulkane originis pli freŝdate, kaj neniam estis eroj de Gondvano.


Novgvineo, Australio, kaj Tasmanio, kolektive konataj kiel la Aŭstralia-novgvinea kontinento aŭ Sahulo, estas konektataj per neprofunda kontinentbreto, kaj kune konsistigas la plej vastan fragmenton de Gondvano. La neprofunda kontinenta platformo, kiu nuntempe disigas la insulojn, estis konstituanta terponton kiam la maraj niveloj estis pli malaltaj, plej freŝdate dum la glaciepoko. Novgvineo kaj Aŭstralio samhavas multajn familiojn de birdoj kaj marsupiuloj. Dum la Hinda-Aŭstralia plato, kiu ampleksas Hindujon, Aŭstralion, kaj inter ambaŭ la fundon de Hinda Oceano, moviĝas norden, ĝi koliziis kun la Eŭrazia plato, kaj la kunpuŝiĝo levis Himalajon, la indoneziajn insulojn kaj la centran montaron de Novgvineo. Tiu ĉi montara sistemo estas multe pli juna kaj pli alta ol la montaro de Aŭstralio, tiel alta ke ĝi gastigas rarajn ekvatorajn glaciejojn.



Faŭno |


Kiropteroj estis la solaj mamuloj de Novzelando ĝis la alveno de homoj. Birdoj adaptiĝis al ekologiaj niĉoj, kiel tiuj de grandaj herbomanĝuloj, insektomanĝuloj, kaj grandaj karnomanĝuloj, kiuj estis okupitaj aliloke de mamuloj. Novzelando restis en la malvarmetaj kaj humidaj latitudoj, kaj perdis multajn plantajn kaj bestajn familiojn kiuj estis netoleremaj de sia malvarmeta klimato, inkluzive de araŭkarioj kaj la plej multaj proteoj, same kiel krokodiloj kaj testuduloj.


Grandaj reptilioj, inkluzive de krokodiloj kaj grandaj varanoj (familio Varanidae), kiel la komoda varano (Varanus komodoensis), estas ekologie gravaj karnomanĝuloj en Aŭstralio, Novgvineo kaj Wallacea.


Estas 13 endemiaj birdofamilioj, inkluzive de kazuaredoj, apterigedoj, Rhynochetidae, kakatuedoj, paradizeedoj kaj melifagedoj.



Homa influo |


La alveno de la homoj en Aŭstralio kaj Novgvineo antaŭ 50 - 60 000 jaroj alportis hundojn (dingojn) al Aŭstralio, kaj hundojn kaj porkojn al Novgvineo. Porkoj kaj ratoj alvenis en Novzelando kun la unuaj polineziaj koloniistoj antaŭ 800 jaroj. La alveno de la eŭropanoj alportis amason da novaj bestoj kaj plantoj, inkluzive de ŝafoj, kunikloj kaj vulpoj, al Aŭstralazio, kiuj plie disrompigis la enlandajn ekosistemojn; multaj aŭstralaziaj plantoj kaj bestoj nuntempe estas endanĝerigitaj.



Ekoregionoj |

















































Aŭstralaziaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
AA0101 Malaltaĵaj pluvarbaroj de Admiraleco-Insuloj
Flago-de-Papuo-Nov-Gvineo.svg Papuo-Nov-Gvineo
AA0104 Buruaj pluvarbaroj
Flago-de-Indonezio.svg Indonezio
AA0109 Lordhovaj subtropikaj arbaroj

Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio
AA0110 Ludovik-insularaj pluvarbaroj

Flago-de-Papuo-Nov-Gvineo.svg Papuo-Nov-Gvineo
AA0111 Novbritaj kaj novirlandaj malaltaĵaj pluvarbaroj
Flago-de-Papuo-Nov-Gvineo.svg Papuo-Nov-Gvineo
AA0112 Novbritaj kaj novirlandaj montaraj pluvarbaroj
Flago-de-Papuo-Nov-Gvineo.svg Papuo-Nov-Gvineo
AA0113 Novkaledoniaj pluvarbaroj

Flag of France.svg Nov-Kaledonio
AA0114 Norfolkinsulaj subtropikaj arbaroj
Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio
AA0117 Kvinslandaj tropikaj pluvarbaroj

Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio
AA0119 Salomonaj pluvarbaroj

Flago-de-la-Salomonoj.svg Salomonoj
AA0126 Vanuatuaj pluvarbaroj

Flago-de-Vanuatuo.svg Vanuatuo




















Aŭstralaziaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
AA0201 Malgrand-sundaj deciduaj arbaroj
Flago-de-Indonezio.svg Indonezio
AA0202 Novkaledoniaj sekaj arbaroj
Flag of France.svg Nov-Kaledonio
AA0203 Sumbaj deciduaj arbaroj

Flago-de-Indonezio.svg Indonezio
AA0204 Timor-Ŭetaraj deciduaj arbaroj
Flago-de-Indonezio.svg Indonezio













Aŭstralaziaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
AA0401 Ĉathamaj mezvarmaj arbaroj
Flago-de-Nov-Zelando.svg Nov-Zelando
AA0402 Orient-aŭstraliaj mezvarmaj arbaroj

Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio
AA0403 Fiordlandaj mezvarmaj arbaroj




























Aŭstralaziaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
AA0701 Arnhemlanda tropika savano

Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio (Norda Teritorio)
AA0702 Brigalova tropika savano
Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio
AA0703 Kabjork-duoninsula tropika savano

Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio (Kvinslando)
AA0704 Karpentaria tropika savano
Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio
AA0705 Altaĵa savano de Einasleigh

Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio (Kvinslando)
AA0706 Kimberlia tropika savano
Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio












Aŭstralaziaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
AA0801 Aŭstrali-alpaj montaraj herbejoj
Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio
AA0803 Sudorient-aŭstraliaj mezvarmaj savanoj

Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio
















Aŭstralaziaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj
AA1001 Aŭstrali-alpaj montaraj herbejoj
Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio
AA1002 Centra-montaraj subaltmontaraj herbejoj
Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio
AA1003 Montaraj herbejoj de South Island
Flago-de-Nov-Zelando.svg Nov-Zelando








Aŭstralaziaj tundroj
AA1101 Antipoda-subantarktinsula tundro

Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio, Flago-de-Nov-Zelando.svg Nov-Zelando




















Aŭstralaziaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
AA1202 Esperancaj mali-eŭkaliptaroj

Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio
AA1204 Ĵarah-kari-arbaroj kaj arbustaroj

Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio
AA1206 Lofti-montaraj duonarbaroj

Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio
AA1210 Sudokcident-aŭstraliaj duonarbaroj

Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio












































Aŭstralaziaj dezertoj kaj kserofitaroj
AA1301 Karnarvon-kserofitaroj
Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio
AA1302 Centr-altaĵaj kserofitaroj

Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio
AA1303 Gibson-Dezerto

Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio
AA1304 Tanamia kaj grand-sabla dezertoj
Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio
AA1305 Granda Viktoria-Dezerto

Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio
AA1306 Senarb-ebenaĵaj kserofitaroj

Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio
AA1307 Pilbara-kserofitaroj
Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio
AA1308 Simpson-Dezerto
Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio
AA1309 Tirari-Stuart-ŝtondezerto
Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio
AA1310 Okcidentaŭstraliaj mulga-kserofitaroj
Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio








Aŭstralaziaj mangrovarbaroj
AA1401 Novgvineaj mangrovoj
Flago-de-Indonezio.svg Indonezio


Literaturo |




  • angle Allison, A. 1996 : Zoogeography of amphibians and reptiles of New Guinea and the Pacific region, pages 407-436 in Keast, J.A. & Miller, S.E. (editors) : The Origin and Evolution of Pacific Island Biotas, New Guinea to Eastern Polynesia: Patterns and Processes, SPB Academic Publishing, Amsterdam.


  • angle Bregulla, H. 1992 : Birds of Vanuatu. Anthony Nelson, Shropshire, UK.



Vidu ankaŭ |












Portala ikono Portalo pri Biologio
Portala ikono Portalo pri Geografio



  • Ekoregionoj en Aŭstralio

  • Habitato (ekologio)



Eksteraj ligiloj |




  • angle Prioritataj naturejoj (WWF)


  • angle Listo de ekoregionoj en la aŭstralazia ekozono




  • Aŭstralazia ekozono en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Aŭstralazia ekozono en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg