Laniedoj


















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Laniedoj


Nordamerika lanio
Nordamerika lanio


Biologia klasado






















Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Birdoj Aves

Ordo:

Paseroformaj Passeriformes

Familio:

Laniedoj Laniidae



Genroj



  • Lanius

  • Eurocephalus

  • Corvinella



Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Laniedoj









v  d  r


Information icon.svg



La Laniedoj (Laniidae) estas birdofamilio el la ordo de la Paseroformaj birdoj, subordo Kantobirdoj (Passeres), kiu estas okulfrape desegnita kaj havas hokoforman, kurban bekon; laniedoj nutras sin per grandaj insektoj kaj malgrandaj vertebruloj, kiujn ili por nutroprovizo fiksas sur pikilojn.


Tiu familio estas komponita el 31 specioj en tri genroj. La familia nomo, kaj tiu de la tipa kaj plej granda genro, Lanius, devenas el la latina vorto por "buĉisto", pro ties kurioza kaj distinga manĝokutimaro.




Enhavo






  • 1 Distribuado, migrado kaj habitato


  • 2 Aspekto


  • 3 Kutimaro


    • 3.1 Reproduktado




  • 4 Genroj kaj specioj en taksonomia ordo


    • 4.1 Birdoj kun similaj nomoj




  • 5 Referencoj


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Eksteraj ligiloj





Distribuado, migrado kaj habitato |


Plej parto de specioj de laniedoj havas distribuadon en Eŭrazio kaj Afriko, kun nur du reproduktantaj en Nordameriko (la Nordamerika kaj Granda lanioj). Ne estas membroj de tiu familio en Sudameriko aŭ Aŭstralio, kvankam unu specio atingas Novgvineon. La laniedoj varias laŭ etendo de sia teritorioj, kun kelkaj specioj kiel la Granda lanio kun teritorio tra la norda hemisfero al la Santomea lanio kiu estas limigita al la insulo de São Tomé.[1]


Ili loĝas en malfermaj habitatoj, ĉefe stepoj kaj savanoj. Kelkaj specioj de lanioj estas loĝantoj de arbaroj, sed ĉefe en malfermaj habitatoj. Kelkaj specioj reproduktiĝas en nordaj latitudoj dum somero, poste migras al pli varmaj klimatoj por vintro.



Aspekto |


Lanioj estas mezgrandaj birdoj, ĝis 50 cm longaj, kun griza, bruna aŭ nigrablankaj plumaroj. Ties bekoj estas hokoformaj, kiel tiu de rabobirdo, kiu montras ilian predantan naturon, kaj ties alvokoj estas stridaj.



Kutimaro |




Abelo supozeble kaptata kaj palisumita fare de lanio.


Laniedoj estas konataj pro sia kutimo kapti insektojn, malgrandajn birdojn, aŭ mamulojn kaj palisumi siajn korpojn en dornoj. Tio helpas ilin disŝiri la karnon en pli malgrandajn kaj taŭgajn fragmentojn laŭgrande, kaj utilas kiel kaŝejo por permesi la lanion reveni al nemanĝitaj partoj poste.[2]


Laniedoj estas teritoriaj, kaj ties teritorioj estas defendataj el aliaj paroj. Ĉe migrantaj specioj reprodukta teritorio estas defendata en la reproduktejoj kaj oni setligas pli malgrandan manĝoteritorion dum migrado kaj en vintrejoj.[1] Kie kunekzistas kelkaj specioj de lanioj la konkurenco por teritorioj povas esti intensa.


Laniedoj faras regulan uzadon de eksponitaj (elstaraj) ripozejoj, kie ili adoptas memmontreman rektan sintenon. Tiuj lokoj utilas por gvati predojn kaj por averti sian ĉeeston al rivaloj.



Reproduktado |


Laniedoj estas ĝenerale monogamaj reproduktantoj, kvankam oni konstatis poliginion en kelkaj specioj.[1] Kooperativa reproduktado, kie junaj birdoj helpas siajn gepatrojn zorgi la venontan generacion de junuloj, estis konstatita en ambaŭ specioj de la genroj Eurocephalus kaj Corvinella kaj en almenaŭ unu specio de Lanius. Maskloj allogas inojn al siaj teritorioj kun tre bone proviziitaj kaŝejoj, kiuj povus inkludi nemanĝeblajn sed brilkolorajn erojn. Dum pariĝado la masklo plenumas ritan dancon kiu inkludas agojn kiuj imitas la palisumon de predojn en dornojn kaj manĝigadon de la ino. Lanioj faras simplajn, tasformajn nestojn el branĉetoj kaj herboj, en arbustoj kaj plej malaltaj branĉoj de arboj.[2]



Genroj kaj specioj en taksonomia ordo |




Lacerto palisumita sur dornoj fare de Sudgranda lanio Lanius meridionalis, Lanzarote


FAMILIO: LANIEDOJ



  • Genro: Lanius aŭ tipaj lanioj


    • Tigra lanio, Lanius tigrinus


    • Bovkapa lanio, Lanius bucephalus


    • Ruĝdorsa lanio Lanius collurio


    • Izabela lanio Lanius isabellinus


    • Brunkrona lanio, Lanius cristatus


    • Grizkrona lanio, Lanius collurioides


    • Emina lanio, Lanius gubernator


    • Soŭza lanio, Lanius souzae


    • Bejdorsa lanio, Lanius vittatus


    • Longvosta lanio Lanius schach


    • Grizdorsa lanio Lanius tephronotus


    • Filipina lanio, Lanius validirostris


    • Nigrafrunta lanio Lanius minor


    • Nordamerika lanio, Lanius ludovicianus


    • Granda lanio Lanius excubitor


    • Sudgranda lanio Lanius meridionalis


    • Ĉina lanio, Lanius sphenocercus


    • Grizdorsa maskolanio, Lanius excubitoroides


    • Longvosta kapuĉolanio, Lanius cabanisi


    • Grizdorsa kapuĉolanio, Lanius dorsalis


    • Somalia lanio, Lanius somalicus


    • Makinona lanio, Lanius mackinnoni


    • Kolumlanio, Lanius collaris


    • Santomea lanio, Lanius newtoni


    • Tanzania lanio, Lanius marwitzi


    • Ruĝkapa lanio, Lanius senator


    • Maskolanio, Lanius nubicus


    • Stepa lanio, Lanius pallidirostris





  • Genro: Corvinella aŭ Korvineloj


    • Flavbeka lanio, Corvinella corvina


    • Pigolanio, Corvinella melanoleuca




  • Genro: Eurocephalus aŭ Blankakronuloj


    • Rupela lanio, Eurocephalus rueppelli


    • Blankakrona lanio, Eurocephalus anguitimens





Birdoj kun similaj nomoj |


Aliaj specioj estas populare nomataj "lanioj" kaj estas en la jenaj familioj:




  • Prionopedoj, helmolanioj.


  • Malakonotedoj, arbustolanioj, ĉagroj kaj gonolekoj.


  • Kampefagedoj, kukollanioj.


La Prionopedoj kaj la Malakonotedoj estas tre proksime rilataj al la Laniedoj, kaj iam estis inkludataj en la laniedan familion. Dume la kukollanioj ne estas rilataj al la lanioj kaj ricevas tiun nomon nur pro simileco laŭ griza koloro kun lanioj kaj pro flugmaniero kun kukoloj.


La Aŭstralaziaj Buĉobirdoj ne estas lanioj, kvankam ili okupas similan ekologian niĉon.



Referencoj |




  1. 1,01,11,2Yosef, Reuven (2008), "Family Laniidae (Shrikes)", in Josep, del Hoyo; Andrew, Elliott; David, Christie, Handbook of the Birds of the World. Volume 13, Penduline-tits to Shrikes, Barcelona: Lynx Edicions, pp. 732–773, ISBN 978-84-96553-45-3 

  2. 2,02,1Clancey, P.A.. (1991) Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. London: Merehurst Press, p. 180. ISBN 1-85391-186-0.




  • HARRIS, Tony. (2000) Shrikes and Bush-shrikes. Princeton University Press. ISBN 0-691-07036-9.

  • LEFRANC, Norbert. (1997) Shrikes: A Guide to the Shrikes of the World. Yale University Press. ISBN 0300073364.



Vidu ankaŭ |




  • Laniedoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Laniedoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Laniedoj en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)




Eksteraj ligiloj |



  • Lanifilmetoj ĉe Internet Bird Collection






Portala ikono Portalo pri Birdoj








Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg