Saalfeld




Saalfeld [prononco "Zalfelt"] estas urbo en la germana federacia lando Turingio. Ĝi situas en la distrikto Saalfeld-Rudolstadt kaj estas ties administra centro. La urbo situas borde de la rivero Saale.


La urbo situas je 240m super la marnivelo en iu vallarĝiĝo de la rivero Saale ĉe la norda rando de la turingia skista montaro. La loĝantaro kalkuliĝas al 28200 homoj. Troviĝas en la urbo i.a. medicina fakaltlernejo, muzeo, galerio por nuntempa arto, teatro, la seĝo de la turingia simfonia orĥestro, kliniko, elektrika industrio, medicinteĥnikejo, ilaruzino, ĉokoladfabriko. Krome la urbo estis kaj estas konsiderinde grava fervoja nodo. En la sudoriento oni vizitu la famekonatajn Grotojn de la feinoj ĉe loko ekde 1846 ne plu funkciinta kiel minejo (aluno).


La ĉefaj kuriozaĵoj estas la sekvontaj: urbodomo (1529–37); paroĥa preĝejo (14.-16. jarc.) de Sankta Johano [trinava gotika hala kirko kun figurriĉa timpano, sankta tombo, ligna skulpturo de la sanktulo]; foireja apoteko [iama loĝtureto de la urba vokto]; baroka kastelo kun kapelo; kastelo Kitzerstein; burgruino "Hoher Schwarm"; franciskana monaĥejo nun servanta kiel urba muzeo; impona urba remparo kun kvar pordegoj; preĝejo de Sankta Gertrudis kun grandega malfrugotika aloforma altaro en la urbdistrikto Graba; parko kaj vilao Bergfried (1922–24).






Enhavo






  • 1 Faktoj


  • 2 Partneraj urboj


  • 3 Homoj kun gravaj rilatoj al Saalfeld


  • 4 Vidindaĵoj





Faktoj |




  • Areo: 44,72 km2


  • Loĝantaro: 28.393 (en 2003)


  • Alteco: 235 m super la marnivelo


  • Situo: 50° 39' NO, 11° 22' OR



Partneraj urboj |




  • Flag of France.svg Stains (norda antaŭurbo de Parizo, Francio) ekde 1964


  • Flag of the Czech Republic.svg Sokolov (Ĉeĥio) ekde 1974


  • Flag of Germany.svg Kulmbach (Bavario) ekde 1988


  • Flag of Bolivia.svg Samaipata (Bolivio) ekde 1996


  • Flag of Poland.svg Zalewo (Pollando) ekde 2001



Homoj kun gravaj rilatoj al Saalfeld |



  • Karl Ernst Hüther, fabrikestro kaj nemoveblaĵposedanto


Vidindaĵoj |



  • Apoteko bazarplaca

  • Darrtor (urbopordego)

  • Burga ruino Hoher Schwarm

  • Kapelo Sankta Marteno

  • Kastelo Saalfeld

  • Kirko Kristokorpo, katolika

  • Eksa kirko Sankta Nikolao

  • Magistratejo Ruĝa Cervo

  • Pordego blankenburga

  • Pordego supra

  • Saaltor, urbopordego eosta

  • Tombejo de Saalfeld

  • Urba muzeo en la franciskana monakejo




En la stalaktita kaverno
"Groto de la feoj"









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg