Lombardio





























































Lombardio

itale Lombardia

Flago



Blazono


Flago
Blazono
Kodo:
LOM
Ŝtato:

Italio
Areo:

23,861 km²
Ĉefurbo:

Milano
Loĝantaro:
9.475.202 loĝ.
Loĝdenso:

397 loĝ./km²
Provincoj:

Bergamo, Breŝo, Como, Kremono, Lecco, Lodi, Mantova, Milano, Monza kaj Brianza, Pavia, Sondrio, Varese
Komunumoj:

listo de 1546 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT:
03
Prezidanto:
Roberto Maroni (Lega Nord)  marto 2013
Retejo:

oficiala paĝo

Mapo







v  d  r


Information icon.svg



LombardioLombardujo (itale Lombardia [lombarDIa], lombarde Lombardia [lombarDIa] aŭ [lumbarDIa]) estas regiono en norda Italio. Ĝia ĉefurbo estas Milano; aliaj gravaj urboj estas Breŝo, Monza, Pavio, Bergamo, Como, Kremono kaj Varese.


La regiono troviĝas inter Svislando (kantonoj Tiĉino kaj Grizono) norde, Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo kaj Venetio oriente, Emilio-Romanjo sude, kaj Piemonto okcidente.


La nomo de la regiono devenas de la nomo de la ĝermana popolo de la langobardoj, kies ĉefurbo estis Pavio.




Enhavo






  • 1 Geografio


    • 1.1 Ĉefaj urboj




  • 2 Ekonomio


  • 3 Provincoj


  • 4 Aldonaj bildoj


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Eksteraj ligiloj





Geografio |


La Antaŭalpoj etendiĝas de la Lago Maggiore al la Lago di Garda. La ĉefaj alptransirejoj de Lombardio estas Splügen (Lombardio-Grizono, Svislando), Stelvio (Lombardio-Supra Adiĝo/Sudtirolo), Tonale (Lombardio-Trentino).


La suda limo de la regiono estas Pado, la plej longa rivero en la itala duoninsulo. Aliaj grandaj riveroj estas Tiĉino, Adda, Oglio. En la nordo troviĝas la lombardujaj lagoj: Lago Maggiore, Lago de Lugano, Lago de Como, Lago Iseo, Garda-Lago. Pri tiuj oni povas konsideri, ke Lombardio, spite esti interna regiono (nemara), ĝuas 600 km da akvobordo, kvazaŭ marbordo.



Ĉefaj urboj |































































1 Milano Metropola urbo Milano 1 303 300 loĝ.
2 Breŝo Provinco Brescia 190 100 loĝ.
3 Monza Provinco Monza kaj Brianza 121 500 loĝ.
4 Bergamo Provinco Bergamo 115 700 loĝ.
5 Como Provinco Como 83 300 loĝ.
6 Varese Provinco Varese 82 200 loĝ.
7 Sesto san Giovanni Metropola urbo Milano 80 700 loĝ.
8 Busto Arsizio Provinco Varese 80 000 loĝ.
9 Cinisello Balsamo Metropola urbo Milano 74 200 loĝ.
10 Kremono Provinco Cremona 70 900 loĝ.


Ekonomio |


Lombardio, unu el la plej riĉaj landoj en Eŭropo, estas plena je industrioj: ŝtalfabrikoj (Falck), rafinejoj, aŭtofabrikoj (Autobianchi, Maserati, Alfa, Innocenti), eldonejoj (Rizzoli, Mondadori), fabrikoj de meblaro, ŝuoj, nutraĵoj, ktp.



Provincoj |


Map of region of Lombardy, Italy, with provinces-it.svg

La dekdu provincoj de Lombardio estas Varese [vareze], Como [komo], Lecco [leko], Sondrio [sondrjo], Milano [miLAno], Bergamo [bergamo], Pavio aŭ Pavia [pavia], Lodi [lodi], Kremono aŭ Cremona [kremona], Breŝo aŭ Brescia [breŝa], Mantova [mantova] kaj Monza [monca]. La provinco Monza kaj Brianza ekfunkciis en 2009.



Aldonaj bildoj |




Vidu ankaŭ |


  • Brianco


Eksteraj ligiloj |




  • Lombardio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Lombardio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



  • http://www.regione.lombardia.it




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg