24-a de januaro









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31




























































januaro

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di


1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30

31




aranĝo de 2019
tagoj

La 24-a de januaro estas la 24-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 341 tagoj restas (342 en superjaroj).


Je la 24-a de januaro okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • 41: Kasio Ĥereo kaj malkontenta Pretoriana gvardio murdis romian imperiestron Kaligulo kune kun lia edzino kaj filino, anstataŭigante lin per la onklo Klaŭdio


  • 1076: Investitura kontroverso komencita - komenciĝis sinodo dum kiu episkopoj de Worms laŭ postulo de germana-romia imperiestro Henriko la 4-a malobeis al papo Gregorio la 7-a - responde la papo malbenis la imperiestron


  • 1118: Gelaso la 2-a iĝis papo


  • 1336: Petro la 4-a iĝis reĝo de Aragonio


  • 1438: Koncilio de Florenco suspendis la papon Eŭgeno la 4-a


  • 1458: Matiaso la 1-a iĝis reĝo de Hungario


  • 1507: Sigismondo la 1-a kroniĝis kiel pola reĝo en la krakova katedralo de Vavelo - regis 42 jarojn dum la ora epoko


  • 1574: La unua pola elekta reĝo Henriko la 3-a transpaŝis la polan landlimon apud Międzyrzecz, kie salutis lin episkopo de Kujavio - post kelkaj monatoj fuĝis al Francio


  • 1588: En batalo de Byczyna pola armeo sub komando de Jan Zamoyski apogante reĝon Sigismondo la 3-a Vasa venkis armeon de pretendanto al pola trono - aŭstra arkiduko Maksimiliano la 2-a Habsburgo


  • 1607: Mannheim en Baden-Virtembergo iĝis urbo


  • 1634: Tridekjara milito: imperiestro Ferdinando la 2-a subskribis sekretan dokumenton pri forigo de Albrecht von Wallenstein de la posteno de armea ĉefkomandanto


  • 1656: Svislando: dum la enlanda milito katolika armeo venkis la protestantan en la batalo de Villmergen


  • 1660: Pollando: Jasień ricevis urborajton


  • 1679: Karlo la 2-a malfondis Parlamenton de la Unuiĝinta Reĝlando


  • 1742: Karolo la 7-a iĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio


  • 1772: Franca navigisto Marc-Joseph Marion du Fresne malkovris Krozet-Insulojn sur la suda Hinda Oceano


  • 1789: En Francio oni kunvokis la unuajn ekde 1614 Ĝeneralajn Statojn


  • 1797: Rusia Imperio: Paŭlo la 1-a publikigis dekreton malpermesanta francan veston


  • 1798: Svisa Kantono Vaŭdo akiris sendependecon


  • 1843: Pollando: Lvova Politekniko fondiĝis


  • 1848: Kalifornia deliro pri oro komenciĝis - en Sakramento oni malkovris pecon da oro


  • 1857: Barato: fondo de universitato en Kolkato


  • 1859: Unuiĝintaj Princlandoj de Moldavio kaj Valaĥio kreiĝis


  • 1862: Bukareŝto iĝis ĉefurbo de Rumanio


  • 1874: En Pratulin (distrikto Bialski) 13 konfesantoj de Ukraina Grek-Katolika Eklezio estis pafmortigitaj de rusaj soldatoj (kune kun kozakoj) altrudantaj Rusan Ortodoksan Eklezion - nun beatigitaj


  • 1908: Robert Baden-Powell fondis junularan movadon - skoltismon, la unua taĉmento estiĝis


  • Unua mondmilito:

    • 1915: Venko de brita ŝiparo kontraŭ la germana en mara batalo de Dogger-benko; la 2-a Brigado de Polaj Legioj venkis rusojn en batalo de Rafajłowa (proksime al Stanisławów)



  • 1919: Bolŝevikoj komencis genocidon de kozakoj desur Don kaj Kubano


  • 1919: Proklamo de la Estona Deklaro pri Sendependeco


  • 1920: Pola armeo eniris al Sępólno Krajeńskie


  • 1924: Tri tagojn post morto de Lenino Petrogrado alinomiĝis al Leningrado


  • 1925: Laŭ propono de ministro pri armeaj aferoj Władysław Sikorski Konsilio de Ministroj decidis pri konstruo de la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio


  • 1931: En Moskvo fondiĝis cigana teatro "Romen"


  • 1932: Hispana registaro voĉdonis pri malfondo de la Societo de Jesuo kaj konfisko de ties bieno


  • 1935: Usono: en Newark aperis biero en trinkaĵskatolo


  • 1940: Premiero de la usona fimo La vinberoj de kolero de John Ford


  • 1941: Ŝtatigo de la Nacia Reto de Fervojoj Hispanaj


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1940: En Tczew SS kaj kvazaŭarmea Selbstschutz pafekzekutis 13 ostaĝojn (fervojistoj, oficistoj, komercistoj kaj metiistoj), revenĝe pro ŝajna bruligo de aŭtomobila riparejo flanke de pola rezista movado; en Poznań oni decidis pri kreskigo de germanoj en Varto-Lando ĝis 4,5 mln kaj malgrandigo pere de deportado de la nombro de poloj je 3,4 mln; en Ĝenerala Gubernio aperis devigo registri judajn havaĵojn

    • Marŝalo de Nazia Germanio Hermann Göring transdonis al Reinhard Heydrich taskon "solvi judan problemon helpe de evakuo aŭ deviga elmigro"; en koncentrejo Sachsenhausen pereis pola profesoro Władysław Takliński, spertulo pri teoria mekaniko kaj elteneblo de materialoj; Vaŝingtono: dum sesio de Usona Kongreso kongresano Samuel Dickstein legis 11 depeŝojn de Juda Telegrafa Agentejo pri reprezalioj de judoj fare de okupaciaj regopovoj en Pollando - laŭ "Nowy Świat" (Nova Mondo) la kongreso unuafoje eksciis pri situacio en Pollando, sed laŭ Dikstein Ŝtata Departemento de Usono asertas, ke oficiale nenion scias pri amasaj murdoj en Pollando kaj ĝia detruado


    • 1941: En Poznań Speciala Tribunalo kondamnis al morto 17 oficirojn kaj soldatojn de la bataliono de Nacia Defendo sub " akuzo pri reprezalioj dum la unuaj tagoj de la milito de la loĝantaj apud Poznań gemanoj" - germana Gestapo imitis tiel metodojn de soveta GPU (post-Ĉeka), la ekzekutontoj dum la proceso multobligis nombron de la "murditoj" el 25 ĝis 60


    • Ekzilaj registaroj de Pollando kaj Ĉeĥoslovakio subskribis interkonsenton pri konfederacio; Vatikana Radio disaŭdigis pri agado de la papo Pio la 12-a diversmaniere helpanta al Pollando; Rumanio: komenco de koncentriĝo de la germana 8-a Aviada Korpuso


    • 1942: Germanaj regopovoj ordonis pafi sen averto al poloj kaj civitanoj de Sovetunio forkurantaj de trajnoj transportataj ilin al trudlaboro en Nazia Germanio; en Poznań germanoj senkapigis 12 polojn kaj prezidanto de la areo deklaris, ke oni ne antaŭvidas kreon de lernejoj kun la pola lingvo kiel instrua

    • Ĉinaj bombaviadiloj atakis Hanojon; militdeklaro de Siamo al Britio kaj Usono; Urugvajo kaj Peruo rompis diplomatiajn rilatojn kun la ŝtatoj de Akso Berlino-Romo-Tokio


    • 1943: SS transportis 2029 judojn de ĉeĥoslovaka Terezín al sia koncentrejo Auŝvico, al kiu Gestapo ĉi tage direktis de Lodzo 325 membrojn de Pola Enlanda Armeo kaj de Pola Armita Organizaĵo; guberniestro de Varsovia distrikto informis, ke en la germana kvartalo loĝas 23 mil personoj; taĉmento de Pola Enlanda Armeo elreligis ŝarĝotrajnon apud Jędrzejów

    • En Kazablanko finiĝis konferenco, kie oni decidis pri invado al Sicilio, prokrasto de kreo de la franca fronto, kaj ke la milito daŭru ĝis senkondiĉa kapitulaco de la ŝtatoj de Akso Berlino-Romo-Tokio


    • 1944: Komandantaro de la 1-a Belorusa Fronto konstatis ke malfronta agado de la Pola Enlanda Armeo malhelpas bataladon kaj estas danĝera por la vivo kaj sano de la sovetaj soldatoj; germana polico publike pafmortigis en Varsovio 50 polojn, en tio aktivulon de Pola Partio Socialista, ĉefredaktoron de du revuoj; Gestapo pafmortigis en Węgrów 10 virojn; Minska regiono: Stołpce-Brigado batalis kun speciala taĉmento el NKVD-Brigado - pereis 7 sovetajn partizanojn;


    • "Scienca" komenco de la mensogo pri Katin - soveta komisiono de profesoro Nikolaj Burdenko raportis false, post elterigo de 925 taŭge preparitaj korpoj, ke pri la murdo de polaj oficiroj en Katin kulpas hitleranoj; Orienta Fronto: liberigo de Puŝkino kaj Pavlovsk; Adolf Hitler renkontiĝis kun Vidkun Quisling; Usono deklaris, ke ne agnoskas postpuĉan registaron de Bolivio


    • 1945: Soveta NKVD nokte de la 23-a/24-a de januaro komencis aresti membrojn de Pola Enlanda Armeo; Ruĝa Armeo okupis polajn urbojn: Brodnica, dekstraflankan parton de Bydgoszcz, Chrzanów, Ełk, Gliwice, Kolno, Oleśnica, dekstraflankan parton de Opole, Pleszew, Strzelce Opolskie, Wąbrzeźno kaj Węgorzewo; SS-anoj pafmortigis apud Łomnica 24 polojn evakuitaj de malliberejo en Poznań kaj en Orzepowice (nun kvartalo de Rybnik) 13 malliberulojn transportataj de koncentrejo Aŭŝvico; gestapo de Świecie pafmortigis en Tleń 19 polojn; nokte de la 24-a/25-a germanaj sapeistoj eksplodigis ĉefan komandejon de Adolf Hitler en Lupa kuŝejo


    • Heinrich Himmler estis nomumita komandanto de nova armeo Weichsel (Vistulo); Ĉinio: Kuomintango kaj Ĉina Komunista Partio reinterparolis (post la rompo el la 16-a de decembro 1944)




  • 1948: 21 naziaj-germanaj militkrimuloj estis pendumitaj en krakova malliberejo Montelupich - kondamnitaj al mortpuno de la Plej Supera Nacia Tribunalo en la unua proceso pri Aŭŝvico (inter ili estis ĉefkomandanto Arthur Liebehenschel (1943-1944), Arthur Greiser, Rudolf Hess, en tio 2 virinoj)


  • 1949: Transjordanio aneksis Cisjordanion - Haŝemida Reĝlando de Jordanio formiĝis


  • 1950: Himno de Barato, komponita de Rabindranath Tagore, oficialiĝis


  • 1966: 117 personoj pereis kiam fluganta de Bombay al Nov-Jorko barata Boeing 707 koliziis kun Mont Blanc


  • 1972: En ĝangalo sur Gvamo oni trovis japanan soldaton kaŝiĝantan depost okupo de la insulo fare de usona armeo en 1944


  • 1977: Hispana transiro al demokratio: Mortigado de Atocha en Madrido


  • 1979: Koka-kolao eniris la ĉinan merkaton


  • 1980: Usona Kongreso akceptis rezolucion pri bojkoto de Olimpiaj ludoj en Moskvo pro afgania interveno de Sovetunio


  • 1984: Usona firmao Apple enkondukis unuan personan komputilon el la serio Makintoŝo - montrita de Steve Jobs al 3 mil personoj, ĝi utiligis grafikan uzantinterfacon kaj komputilan muson, anstataŭ ĝisnuna komandlinia interfaco


  • 1986: La plej granda alproksimiĝo de usona kosmosondilo Voyager 2 al planedo Urano (81 500 km)


  • 1992: Ĉinio kaj Israelo ligis diplomatiajn rilatojn


  • 1999: Ses membroj de Internacia Olimpika Komitato estis forpelitaj pro la kazo de subaĉeto pri la Vintra Olimpiko 2002


  • 2001: Pola politika partio Civitana Platformo fondiĝis


  • 2005: Julija Timoŝenko iĝis la unuan fojon ĉefministro de Ukrainio


  • 2006: Sabah al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah iĝis emiro de Kuvajto


  • 2008: Prezidanto de Pollando Lech Kaczyński, lige al aviada katastrofo en Mirosławiec, anoncis tritagan nacian funebron


  • 2011: Pola pordego Yahoo! ekfunkciis


  • 2011: Sur Internacia flughaveno Domodedovo apud Moskvo en bomba atenco de sinmortiganto pereis 38 personoj (kun la atencinto) kaj 170 vundiĝis


  • 2015: Hibrida milito en orienta Ukrainio: 30 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 100 vundiĝis rezulte de pripafo de Mariupolo per rusaj misiloj Grad



Naskiĝoj |




  • 3 a.K.: Galbo, imperiestro de Romio reganta en la jaro de la kvar imperiestroj (m. 68)


  • 76: Hadriano, romia imperiestro konstruinta la muron de Hadriano (m. 138)


  • 1444: Galeazzo Maria Sforza, duko de Milano (m. 1476)


  • 1472: Guidobaldo da Montefeltro, itala kondotiero, duko de Urbino (m. 1508)


  • 1501: Jakob Milich, germana matematikisto kaj kuracisto (m. 1559)


  • 1534: Setthathirat, reĝo de Laoso, gvidanto de laŭoj (m. 1572)


  • 1670: William Congreve, angla dramisto kaj poeto, konata pro siaj teatraĵoj (m. 1729)


  • 1679: Christian Wolff, germana filozofo reprezentanta fruan klerismon, kunkreinto de jurnaturalismo, interpaciganta raciismon kun revelacio (m. 1754)


  • 1705: Farinelli, itala kastrita kantisto, opera kantoartisto (m. 1782)


  • 1712: Frederiko la 2-a, reĝo de Prusio, filo de Frederiko Vilhelmo la 1-a (m. 1786)


  • 1732: Pierre-Augustin Caron de Beaumarchais, franca dramisto, horloĝisto, harpisto, komponisto, diplomato (m. 1799)


  • 1746: Gustavo la 3-a, reĝo de Svedio, fondinto de Sveda Akademio, murdita (m. 1792)


  • 1749: Charles James Fox, brita nobelo kaj politikisto pledanta por abolo de sklaveco (m. 1806)


  • 1752: Muzio Clementi, itala klasika komponisto, la unua verkanta por piano (m. 1832)


  • 1761: Johann Christian Reinhart, germana pentristo kaj akvafortisto (m. 1847)


  • 1776: E. T. A. Hoffmann, germana verkisto konata eksterlande (m. 1822)


  • 1787: Christian Ludwig Brehm, germana pastoro kaj ornitologo (m. 1864)


  • 1798: Karl von Holtei, germana romantikisto poeto de Malsupra Silezio, verkisto, aktoro kaj teatro-direktisto (m. 1880)


  • 1843: Gyula Horváth, hungara politikisto, publicisto (m. 1897)


  • 1848: Vasilij Surikov, rusa pentristo kozakdevena, majstro de historiaj bildoj (m. 1916)


  • 1862: Edith Wharton, usona verkistino, rete legebla en esperanto (m. 1862)


  • 1864: Andrzej Niemojewski, pola verkisto, tradukisto, liberpensulo, religiosciencisto kaj kunkreinto de la pola religiologio, kies Legendoj esperantigis Bronisław Kuhl (m. 1921)


  • 1864: Marguerite Durand, franca feminisma ĵurnalistino (m. 1936)


  • 1867: Ernst Zahn, svisa-germana verkisto (m. 1952)


  • 1878: João Pessoa, brazila subŝtatestro de Paraibo, murdita (m. 1930)


  • 1883: Károly Bakóczi, hungara verkisto kaj tradukisto (m. 1956)


  • 1888: Lázár Bálint, hungara/rumania hungara skulptisto (m. 1939)


  • 1888: Vicki Baum, aŭstra verkistino juddevena kaj harpistino, kies verkoj estis filmigataj (m. 1960)


  • 1888: Katalin Fugulyán, rumania hungara kuracistino (m. 1969)


  • 1888: Ernst Heinkel, germana aviadila inĝeniero (m. 1958)


  • 1895: Eugen Roth, germana verkisto kaj poeto, aŭtoro de humurecaj poemaroj (m. 1976)


  • 1907: Maurice Couve de Murville, franca konservativa politikisto (m. 1999)


  • 1913: Tamás Bródy, hungara dirigento, komponisto (m. 1990)


  • 1914: Hana Vítová, ĉeĥa teatra kaj filma aktorino (m. 1987)


  • 1921: Tony Halik, pola ĵurnalisto, verkisto, fotisto, poligloto kaj vojaĝisto reĝisorinta pli ol 400 dokumentajn filmojn, edzo de Elżbieta Dzikowska (m. 1998)


  • 1928: Michel Serrault, franca aktoro honorigita per tri Césaroj (m. 2007)


  • 1929: János Maszelka, rumania hungara pentristo (m. 2003)


  • 1931: Helmut Schinagl, aŭstra katolika popola verkisto (m. 1998)


  • 1935: József Haller, rumania hungara grafikisto, scenejdekoraciisto


  • 1937: Ferenc Baranyi, hungara poeto, verkisto, tradukisto


  • 1940: Joachim Gauck, germana luterana pastoro, estro de la arkivo de GDR-ŝtatsekuro Stasi, prezidento de Germanio


  • 1953: Mun Ĝe-In, prezidento de Sud-Koreio


  • 1959: Csaba Böjte, hungara franciskano, establinto de orfhejmoj


  • 1960: Nastassja Kinski, germana aktorino kaj modelulino


  • 1966: Emese Sipos, rumania hungara farmakologino


  • 1977: Michelle Hunziker, svisa kantistino, televida moderigisto kaj fotomodelo


  • 1983: Oszkár Meszesi, rumania hungara aktoro


  • 1986: Zénó Faragó, rumania-hungara aktoro



Mortoj |




  • 41: Kaligulo, romia imperiestro, murdita (n. 12)


  • 661: Ali ibn Abi Talib, araba kalifo, kuzo de Mohamedo (naskiĝis ĉirkaŭ 600)


  • 772: Stefano la 3-a, papo kondamninta ikonoklasmon (naskiĝis ĉirkaŭ 720)


  • 817: Stefano la 4-a, papo, kroniginto de Ludoviko la 1-a


  • 1002: Oto la 3-a, germana-romia imperiestro pilgrimanta al la tombo de Adalberto el Prago en Gniezno (n. 980)


  • 1125: Davido la 4-a, reĝo de Kartvelio el Bagratida dinastio forpelinta selĝukojn (naskiĝis ĉirkaŭ 1073)


  • 1349: Luchino Visconti, itala kondotiero, senjoro de Milano kaj de Pavio (n. 1287)


  • 1822: Ali Pasha, paŝao de Ioanino, sendependa reganto de Epiro (n. 1740)


  • 1851: Gaspare Spontini, itala komponisto kaj dirigento (n. 1774)


  • 1852: Ján Kollár, slovaka poeto, arkeologo, lingvisto, ideologo de tutslavismo (n. 1793)


  • 1879: Heinrich Geißler, germana mekanikisto, fizikisto kaj inventisto (n.1814)


  • 1883: Friedrich von Flotow, germana operkomponisto (n. 1812)


  • 1910: Albert von Bamberg, germana klasika filologo kaj gimnaziestro (n. 1844)


  • 1919: Ismail Qemali, unua ĉefministro de Albanio, sendependeca aktivulo, konata de la Albana Deklaracio pri Sendependiĝo (n. 1844)


  • 1920: Amedeo Modigliani, itala pentristo kaj skulptisto juddevena (n. 1884)


  • 1924: Maria-Adelheid, granddukino de Luksemburgo (n. 1894)


  • 1926: Daniel Eyquem, franca juĝisto kaj prokuroro el Limoges, prezidanto de Espéranto-France, aŭtoro de esperantlingva komedieto La hundo parolanta (n. 1852)


  • 1939: Maximilian Oskar Bircher-Benner, svisa kuracisto kaj pioniro pri nutrado (n. 1867)


  • 1947: Felix Timmermans, flandra verkisto kaj pentristo, aŭtodidakto, kies Kristnaska Triptiko, Pallieter kaj aliaj verkoj estis ankaŭ esperantigitaj de diversaj tradukistoj (n. 1886)


  • 1948: Therese Brandl, germana funkciulino (SS-Aufseherin) en koncentrejoj Ravensbrück, Aŭŝvico kaj Dachau (n. 1909)


  • 1956: Oskar Karlweis, aŭstra aktoro kaj kantisto (n. 1894)


  • 1965: Winston Churchill, ĉefministro de Britio, honora civitano de Usono, laŭreato de la Nobel-premio pri literaturo, konstruinta politikan ordon en la postmilita mondo (n. 1874)


  • 1966: Sándor Incze, hungara redaktoro, ĵurnalisto (m. 1889)


  • 1976: Georg Klotz, sudtirola gerilano kaj forĝisto (n. 1919)


  • 1979: Franciszek Machalski, pola iranisto, redaktoro de orientalistika jarlibro "Folia Orientalia" (n. 1904)


  • 1981: Géza Nagy, rumania hungara instruisto, literaturhistoriisto (n. 1914)


  • 1986: Tamás Deák, rumania hungara verkisto kaj tradukisto (n. 1928)


  • 1997: Zsigmond Bazsó, rumania hungara ĵurnalisto, novelisto (n. 1938)


  • 2000: Jerzy Łanowski, pola klasika filologo, profesoro, tradukisto de Menandro, Eŭripido, Sofoklo, Heziodo (n. 1919)


  • 2007: René Llech-Walter, franca-kataluna esperantisto, kultur-aganto en Nord-Katalunio (n. 1906)


  • 2010: Elek Csetri, rumania hungara historiisto, profesoro (n. 1924)


  • 2012: Vadim Glowna, germana aktoro, reĝisoro, scenaristo, muzikisto (n. 1941)


  • 2016: Marvin Minsky, usona filozofo okupiĝinta pri kognoscienco kaj artefarita inteligenteco (n. 1927)



Specialaj tagoj kaj festoj |




  • Romkatolika Kalendaro: Memoro de Sankta Francisko el Sales, episkopo kaj doktoro de la eklezio


  • Anglikanismo: Sankta Timoteo kaj Sankta Tito



Tagoj de semajno |


La 24-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;


  • Lundo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;


  • Mardo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;


  • Merkredo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;


  • Vendredo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;


  • Sabato en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099.




  • 24-a de januaro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio 24-a de januaro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 24-a de januaro en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg