Abel Montagut


































Abel Montagut
i Masip

Abel Montagut en Almussara . 2015
Abel Montagut en Almussara . 2015

Persona informo
Nomo Abel Montagut i Masip
Dato de naskiĝo 1953
Loko de naskiĝo Llardecans
Okupoj
poeto kaj instruisto
Aĝo 66
Portalo pri Homoj






v  d  r


Information icon.svg



Abel Montagut i Masip ([abèl montagút i masíp] ; naskiĝis en 1953, en Llardecans) estas kataluna poeto kaj instruisto


Li estas Esperanto-poeto kaj iama mezlerneja instruisto pri la katalunaj lingvo kaj literaturo. Li licenciiĝis pri kataluna filologio en Estudi General de Lleida (Barcelona Universitato).[1]


Dufoje li premiiĝis ĉe katalunlingvaj beletraj konkursoj pro siaj rakontoj.
Dekkvar-jara li eklernis esperanton kaj enpaŝis literature en 1980 per abundaj neeldonitaj tradukoj el klasikaj katalunaj aŭtoroj (Ramon Llull, Ausias March, Jacint Verdaguer, Salvador Espriu, k.a.). Unu lia poemtraduko de kataluna mezepoka Amkantoj de Ausias March, premiiĝis en la 22-aj Internaciaj Floraj Ludoj en 1983. En 1982 li entreprenis la verkadon de Poemo de Utnoa, kiun li konceptas kiel kompiladon kaj kunfandiĝon de diversgentaj tradicioj troviĝantaj en homaraj ĉefverkoj, kiaj Eposo pri Gilgameŝ, Ramajano, Biblio, Iliado, Odiseado, Eneado, k.a.




Enhavo






  • 1 Verkoj


    • 1.1 Esperantlingvaj verkoj


      • 1.1.1 Originalaj


      • 1.1.2 Tradukaj




    • 1.2 Katalunlingvaj verkoj




  • 2 Notoj


  • 3 Eksteraj ligiloj


    • 3.1 Ligo al recenzoj







Verkoj |



Esperantlingvaj verkoj |



Originalaj |





Poemo de Utnoa, reviziita eldono de 2018




  • Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p.


  • Karnavale (maskita rakonto). IEM. Vieno, 1997. ISBN 3-901752-09-9. 65 p.


  • La enigmo de l'ar@neo. IEM. Vieno, 2003. ISBN 3-01-000030-8.


  • La lasta eksterordinara vojaĝo de Jules Verne (Eseo kaj unua ĉapitro). Memeldonita.[2]



Tradukaj |



  • Ausias March. Amkantoj. 60 poemoj / Cants d'amor. 60 poemes. Generalitat Valenciana. Valencio, 1993. 147 p. (dulingva)


Katalunlingvaj verkoj |




  • La gesta d'Utnoa. Pagès editors. Lleida, 1993. ISBN 84-7935-384-8. 215 p. (Katalunlingva versio de Poemo de Utnoa)


  • L'enigma de l'arany@ Pagès editors. Lleida, 2000. ISBN 84-7935-665-0. 346 p. (Katalunlingva versio de La enigmo de l'ar@neo)
    • Traduko al la hispana (fare de Joaquim Biendicho): El enigma de Dulwig Editorial Milenio. Lleida, 2007. ISBN 978-84-9743-221-4. 240 p.



  • Carnestoltes (novel·la disfressada) i altres relats. Llibres de l'Índex, Barcelono, 2003. ISBN 84-95317-49-4. 86 p. (Katalunlingva versio de Karnavale (maskita rakonto))


  • El manuscrit de Jules Verne. Barcanova. Barcelono, 2003. ISBN 84-489-1213-6. 110 p.



Notoj |




  1. El Abel Montagut, el Kongres-libro de 72-a HEK, Zaragozo, 3 – 5 majo 2013, paĝo 12


  2. Pri tio Abel Montagut, Jules Verne kaj esperanto (la lasta romano), Beletra Almanako, n-ro 5, Junio 2009, Novjorko, paĝoj 78-95.



Eksteraj ligiloj |


  • Abel Montagut

  • Recenzoj pri liaj verkoj:

    • Poemo de Utnoa

    • Karnavale




  • Verkoj de kaj pri Abel Montagut en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo


Ligo al recenzoj |


  • recenzoj fare de Montagut



Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg