16-a de junio









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30





































































junio

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di






1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30

aranĝo de 2019
tagoj

La 16-a de junio estas la 167-a tago de la jaro (la 168-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 198 tagoj restas.


Je la 16-a de junio okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • 455: Vandaloj konkeris Romon - post dusemajna sieĝo


  • 1426: Venko de husanoj super krucmilitistoj en batalo de Ústí


  • 1578: En Lvovo estis senkapigita zaporoga kozaka militsenjoro kaj efemera reganto de Princlando Moldavio Jan Podkowa, mortkondamnita de reĝo Stefan Batory pro kategoria postulo de sultano Murad la 3-a el Otomana dinastio


  • 1628: Kadre de la 5-a pola-sveda milito pri enfluejo de Vistulo okazis la batalo de Gdańsk


  • 1657: Sveda diluvo: reĝo de Danio Frederiko la 3-a deklaris militon al Svedio, per kio apogis la militantan Pollandon


  • 1664: Pola-rusa milito: venko de litova armeo, komandata de Michał Kazimierz Pac en batalo de Vicebsko, kiu deflankiĝis de la armeo de pola reĝo Johano la 2-a Kazimiro


  • 1674: Franca-Nederlanda milito: venko de franca armeo super la aŭstra en batalo de Sinsheim


  • 1703: En Hungario eksplodis kontraŭhabsburga Liberecbatalo de Rákóczi


  • 1755: Franc-Brita Indiana Milito: brita armeo konkeris fortikaĵon en Nov-Brunsviko


  • 1779: Hispanio deklaris militon al Unuiĝinta Reĝlando kaj komencis sieĝon de Ĝibraltaro


  • 1785: Podolio: de Ladawa apud Dnestro elnavigis, por esplori eblecon de flosigado, du ŝipojn kun tritiko kaj aliaj varoj, gvidataj de vojaĝisto kaj sciencisto-amatoro Walerian Dzieduszycki


  • 1792: Pro pola-rusa milito oni rompis konstruon de la Templo de Dia Providenco en Varsovio


  • 1794: Venko de aŭstroj kaj nederlandanoj en batalo de Fleurus


  • 1815: Napoleonaj militoj: lastaj venkoj de Napoleono Bonaparte en batalo de Ligny - armeo de Gebhard Leberecht von Blücher perdis 8 mil soldatojn, Francio 5 mil, kaj la batalo de Quatre Bras (po 5 mil viktimoj flanke de angla-nederlanda armeo kaj la franca)


  • 1815: Kongresa Pollando fondiĝis, kreita de Viena Kongreso, kaj samjare ligita per persona unio kun Rusia Imperio


  • 1833: Generalo Antonio López de Santa Anna la unuan fojon iĝis prezidento de Meksiko


  • 1846: Pio la 9-a iĝis papo


  • 1903: Fondita unua Esperanto-Societo en Peruo.


  • 1903: Detrojto: Usona aŭto-produkta konzerno Ford Motor Company fondiĝis


  • 1903: La unua trijara ekspedicio de norvega polusesploristo Roald Amundsen tra Nordokcidenta Pasejo komenciĝis


  • 1904: Irlanda verkisto James Joyce komencis kunlaboron kun Nora Barnacle, kaj poste utiligis la daton komencante sian romanon Uliso el 1922


  • 1911: Usona konzerno IBM fondiĝis


  • 1915: Unua mondmilito: germanoj fondis Civilan Administracion de Pollando maldekstraborde de Vistulo kun la sidejo en Kalisz - junie feldmarŝalo Paul von Hindenburg ampleksis pere de ĝi 21 urbojn


  • 1919: Slovaka soveta respubliko fondiĝis


  • 1925: Krimeo: malfermo de la pionira tendaro Arteko


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1940: Gestapo arestis en kelkaj distriktoj de Lodzo-regiono 41 membrojn de konspira organizo "Venĝistoj"; en Kutno establiĝis juda geto; konspira revuo de Nacia Partio "Walka" (Batalo) en artikolo Generalna Gubernia - paradisus judeorum (Ĝenerala Gubernio - paradizo de judoj) surprize konstatis: Dum kiam en ĜG la polan loĝantaron oni ĉasas kiel sovaĝajn bestojn, kaptitajn virojn kaj virinojn oni forsendas al Germanio por pezaj laboroj - judoj estas videble privilegiitaj flanke de kontraŭjudismaj germanaj rasistoj. La rubando kun stelo de Davido iĝis protekta markemblemo kontraŭ homforkapto. (...) spiona reto en Pollando, okupata de Hitlera Germanio, baziĝis - sur judoj. Ili estiĝos apogilo de registaroj.

    • La 10-a Brigado de Kirasita Kavalerio de generalo Stanisław Maczek komencis batalon kontraŭ germanoj apud Montbard en Francio; Philippe Pétain iĝis la lasta ĉefministro de la Tria Respubliko de Francio; formigo de komunista registaro en Litovio


    • 1941: Londono: Supera Komandanto armea generalo Władysław Sikorski permesis al polaj soldatoj aniĝi al Pola-Skota Societo


    • 1942: Revenĝe pro pripafo flanke de sovetaj partizanoj de germana aŭtomobilo, germanoj masakris vilaĝon Rajsk (proksime al Bielsk Podlaski) mortigante 142 personojn; germana polico en Varsovio sur la placo al Napoleono arestis ĉirkaŭ 2 mil personojn pro kontraŭleĝa komerco


    • Heinrich Himmler malpermesis doni al polaj trudlaboristoj en Nazia Germanio permeson posedi radioricevilon


    • 1943: Germana ekstermado de juda geto en Lvovo finiĝis post dusemajna batalado per murdo aŭ forveturigo de pli ol 20 mil judoj al koncentrejoj en Ĝenerala Gubernio; SS-oficiro por Orienta Prusio Otto Rasch deklaris, ke en punlaborejo en Działdowo vintre oni murdis grandan nombron de poloj, kalkulitaj al "gvida elemento"

    • Kontraŭpartizana ofensivo de la Akso Berlino-Romo-Tokio apud la rivero Sutjeska (Bosnio) finiĝis iĝante turnopunkto, favore al transpreno de la kontrolo de Aliancanoj super Jugoslavio


    • 1944: Volinia masakro: atako de Ukraina Ribela Armeo kontraŭ pasaĝera trajno de Bełżec (lublina vojevodio) ĝis Rawa Ruska (lvova vojevodio) - oni pafekzekutis ĉirkaŭ 40-70 polojn kaj al ukrainoj permesis foriri; taĉmento de kalmukoj, militservanta por germanoj, ekstermis vilaĝon Gózd mortigante 7 personojn, seksperfortante kaj rabante bredbestaron kaj valoraĵojn; dum partizana atako al germana gardejo en Jewłasze (nun en Grodna regiono) kadre de Operaco Tempesto pereis pola komandanto, mutobskurulo Jan Piwnik; en Arbarego Solska (Lublinio) germanoj komencis kontraŭpartizanan operacon Sturmwind II

    • Franca historiisto pri mezepoko Marc Bloch, kunkreinto de la skolo de analoj estis pafmortigita de germanoj; al Koncentrejo Ravensbrück oni transportis 66 polinojn de Radom




  • 1948: La unua atako de porsendependeca movado komenciganta la ribelon de malajoj


  • 1950: En Rio-de-Ĵanejro oni malfermis futbalan stadionon Maracanã


  • 1953: En Orienta Berlino kaj Germana Demokratia Respubliko komenciĝis protestoj kaj manifestacioj pri politikaj postuloj - oni proklamis ĝeneralan strikon, kiu ampleksis ĉirkaŭ 600 entreprenejoj en la tuta lando


  • 1954: La 5-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en Svisio


  • 1955: Papo Pio la 12-a ekskomunikis Juan Domingo Perón


  • 1955: Premiero de la usona animacia filmo Ledi kaj la Senhejmulo


  • 1958: Ekzekuto de Imre Nagy, la ĉefministro de Hungario kune kun lia konsilisto-ĵurnalisto Miklos Gimes kaj Pál Maléter, la ministro pri defendo - dum la hungara revolucio de 1956 ĉirkaŭ 20 mil personoj pereis, komunistoj mortkondamnis 230 personojn kaj 200 mil fuĝis antaŭ reprezalioj


  • 1958: En Romo oni inaŭguris Nacian Muzeon de Orienta Arto


  • 1960: Israelo funkciigis nuklean reakciujon en la dezerto Negevo


  • 1960: Premiero de la usona filmo Psiĥozulo, reĝisorita de Alfred Hitchcock


  • 1961: Malfermo de turisma marko laŭlone de la ĉefa kresto de Gigantmontaro kiel Vojo de la Pola-Ĉeĥa Amikeco


  • 1963: Kosmodromo Bajkonur: Valentina Tereŝkova fariĝis la unua virino, kiu vojaĝis en la kosmon


  • 1963: En Instituto de Fiziko ĉe Pola Scienca Akademio en Varsovio oni funkciigis la unuan polan laseron


  • 1976: Sud-Afriko: masakro de protestantaj lernantoj en Soweto


  • 1976: La 5-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado komenciĝis en Jugoslavio


  • 1977: Leonid Breĵnev iĝis politika gvidanto de Sovetunio


  • 1977: Funkciigo de la pramo Świnoujście-Kopenhago, liganta Pollandon kun Danio


  • 1983: Jurij Andropov iĝis prezidanto de la Supera Soveto de Sovetunio


  • 1983: La 2-a pilgrimado de papo Johano Paŭlo la 2-a al Pollando komenciĝis unu jaron kaj duono post enkonduko de la milita stato en Pollando - ĉi-periode oni murdis 100-200 polojn kaj unu miliono de la plej entreprenemaj forlasis sian landon (generalo Wojciech Jaruzelski ne konsentis okazigi la viziton unu jaron pli frue, okaze de la 600-jariĝo de la pilgrimejo Jasna Góra)


  • 1987: Tra Bjalistoko kaj ĉirkaŭaĵoj trapasis tornado kaŭzante damaĝon de 106 konstruaĵoj kaj vundigon de dekkelkaj personoj


  • 1999: Thabo Mbeki fariĝis prezidento de la Respubliko de Sud-Afriko.


  • 1999: Pollando: papo Johano Paŭlo la 2-a en Stary Sącz sanktigis Sanktan Kingan


  • 2002: Itala kapuceno kaj stigamtulo, konata de pluraj mirakloj, Pio el Pietrelcina sanktuliĝis - kanonizita de Johano Paŭlo la 2-a


  • 2007: Germana politika partio La maldekstro fondiĝis


  • 2007: Barata verkisto Salman Rushdie ricevis nobelan titolon de la brita reĝino Elizabeto la 2-a, kio kaŭzis skandalon en la islama mondo


  • 2008: En Kalifornio ekvalidis samseksa edz(in)eco


  • 2012: Ĉina kosmoesplorado: ĉina kosma misio Shenzhou 9 komenciĝis - inter tripersona skipo estis la unua ĉina taŭkonaŭtino Liu Yang


  • 2012: 26 personoj pereis kaj 68 vundiĝis en bomba atenco dum ŝijaisma festo en Bagdado


  • 2017: Senkomunismigo: Pola Instituto pri Nacia Memoro malsekretigis lastajn arkivojn de Pola Popola Respubliko - por la bezonoj de historiistoj kaj ĵurnalistoj



Naskiĝoj |




  • 1313: Giovanni Boccaccio, itala poeto, aŭtoro de la romano Dekamerono, majstro de noveloj (m. 1375)


  • 1514: John Cheke, angla klerulo kaj politikisto, profesoro pri la antikva greka lingvo ĉe la Universitato de Kembriĝo (m. 1557)


  • 1671: Johann Christoph Bach la 3-a, germana orgenisto, frato de Johann Sebastian Bach (m. 1721)


  • 1723: Adam Smith, skota ekonomikisto kaj filozofo, aŭtoro de la klasikaj libroj La Teorio de Moralaj Sentoj kaj La Riĉo de Nacioj (m. 1790)


  • 1754: Salavat Julajev, baŝkira nacia heroo kaj poeto verkanta en la baŝkira lingvo (m. 1800)


  • 1806: Aleksandr Ivanov, rusa pentristo de novklasikismo (m. 1858)


  • 1813: Otto Jahn, germana filologo, arkeologo kaj muziksciencisto (m. 1869)


  • 1829: Geronimo, indiana tribestro de apaĉoj defendanta sian patrujon (m. 1909)


  • 1842: Antonina Hoffmann, pola aktorino ludinta preskaŭ 400 rolojn, enkondukinta dramojn de Juliusz Słowacki (m. 1897)


  • 1842: Paul Lafargue, franca marksisma filozofo kaj verkisto pri ties historio, sinmortiginto (m. 1911)


  • 1851: Hermann Schmidt, germana politikisto kaj urbestro de Erfurto (m. 1921)


  • 1857: Arthur Arz, aŭstri-hungara generalkolonelo (m. 1935)


  • 1858: Gustavo la 5-a, reĝo de Svedio el dinastio Bernadotte (m. 1950)


  • 1874: Arthur Meighen, ĉefministro de Kanado, reprezentanto de la subŝtato Manitobo (m. 1960)


  • 1876: Ferenc Ács, hungara pentristo, edzo de Ilona Méder (m. 1949)


  • 1882: Mohamed Mosadek, irana edukisto, ĉefministro de Irano ĝis puĉo en 1953, ekfamiĝinta postmorte ekde la Irana revolucio (m. 1967)


  • 1890: Stan Laurel, brita aktoro kaj komikulo (m. 1965)


  • 1901: Henri Lefebvre, franca marksisma filozofo kaj sociologo (m. 1991)


  • 1902: George Gaylord Simpson, usona paleontologo, ĉefpartoprenanto en la moderna evolua sintezo (m. 1984)


  • 1907: Imre Papp, rumania hungara lingvisto, lernolibroverkisto (m. 1987)


  • 1912: Géza Tatár, rumania hungara pedagogo, literaturhistoriisto (m. 1986)


  • 1916: Antonín Sochor, ĉeĥa soldato, komandanto de motorizita bataliono de mitralistoj, heroo de Sovetunio (m. 1950)


  • 1917: Irving Penn, juddevena usona fotisto de famuloj, edzo de Lisa Fonssagrives (m. 2009)


  • 1919: Anna Wimschneider, germana kamparanino kaj verkistino (m. 1993)


  • 1925: Otto Muehl, aŭstra-portugala pentristo, kunfondinto de Viena Agadismo (m. 2013)


  • 1925: Jean d'Ormesson, franca verkisto, romanisto kaj kronikisto (m. 2017)


  • 1926: Efraín Ríos Montt, prezidento de Gvatemalo, respondeca pri genocido de 200 mil personoj, plejparte majaoj, dum la 36-jara enlanda milito


  • 1927: Ariano Suassuna, brazila poeto kaj verkisto, membro de Brazila Beletristika Akademio (m. 2014)


  • 1929: Sabah al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah, emiro de Kuvajto


  • 1930: Vilmos Zsigmond, hungara-usona kameraisto (m. 2016)


  • 1932: Flórián Kaló, hungara aktoro, voĉoaktoro kaj verkisto (m. 2006)


  • 1937: Simeono la 2-a, reĝo kaj poste ĉefministro de Bulgario, filo de Boriso la 3-a


  • 1938: Joyce Carol Oates, usona verkistino, profesoro, membrino de Mensa


  • 1946: Benedict Daswa, sudafrika instruisto kaj martiro beatigita


  • 1950: András Márkos, rumania hungara-germana grafikisto


  • 1943: Věra Ludíková, ĉeĥa poetino eldoninta poemon "Ekaŭdi la animon" en 16 lingvoj, kaj poezian prozon "Estas printempo" en 37 lingvoj


  • 1952: Georgios Andrea Papandreu, ĉefministro de Grekio, prezidanto de Tutgrekia Socialista Movado kaj de Socialista Internacio


  • 1958: Gáspár Bíró, rumania hungara/hungara juristo, politika sciencisto (m. 2014)


  • 1962: Arnold Vosloo, sud-afrika aktoro, konata kiel rolulo de Imhotepo


  • 1971: Tupac Shakur, usona rapmuzikisto, poeto kaj aktoro (m. 1996)


  • 1972: John Ĉo, usona-sudkorea aktoro kaj muzikisto


  • 1979: Ákos Szabó, hungara grafikisto


  • 1993: Park Bo-gum, sudkorea aktoro



Mortoj |




  • 1361: Johano Taŭlero, germana mistikulo, teologo kaj dominikano, disĉiplo de Majstro Eckhart, reprezentanto de la mistikismo rejna-flandra (naskiĝis ĉirkaŭ 1300)


  • 1487: John de la Pole, angla grafo, tron-pretendanto (n. 1462)


  • 1640: Peter Hasse, germana orgenisto kaj komponisto de Nordgermana Orgenskolo (naskiĝis ĉirkaŭ 1585)


  • 1671: Stepan Razin, rusa kozako, ribelestro kontraŭ caro, ekzekutita (n. 1630


  • 1777: Jean-Baptiste Gresset, franca jezuito kaj dramaturgo (n. 1709)


  • 1778: Conrad Ekhof, germana "patro de la germana aktora arto" (n. 1720)


  • 1804: Johann Adam Hiller, germana komponisto kaj kapelmajstro (n. 1728)


  • 1824: Charles-François Lebrun, franca politikisto, konsulo, nobelo de la Unua Franca Imperio (n. 1739)


  • 1869: Bronisław Trentowski, pola filozofo kaj mesianisto, framasono, pedagogo, aŭtoro de libro Rilato de filozofio al kibernetiko, aŭ la arto regi nacion (n. 1808)


  • 1872: William Henry Sykes, brita oficiro, ornitologo kaj hindologo, direktoro de Brita Orienthinda Kompanio (n. 1790)


  • 1897: Antonina Hoffmann, pola teatra aktorino enkondukinta en teatro de Krakovo dramojn de Juliusz Słowacki, konkuranta kun Helena Modrzejewska (n. 1842)


  • 1901: Herman Grimm, germana verkisto, filologo, arthistoriisto (n. 1828)


  • 1941: Kálmán Sértő, hungara poeto, verkisto (n. 1910)


  • 1944: Jan Piwnik, pola militisto, partizana komandanto de la Pola Enlanda Armeo, mutobskurulo, distingita per la Militaj Ordenoj Virtuti Militari (n. 1912)


  • 1953: Margaret Bondfield, angla politikistino, la unua brita ministrino (n. 1873)


  • 1958: Pál Maléter, hungara komandanto de taĉmentoj batalantaj kontraŭ Ruĝa Armeo, ekzekutita (n. 1917)


  • 1958: Imre Nagy, hungara ĉefministro, martiro de la hungara revolucio de 1956 (n. 1896)


  • 1961: Marcel Junod, svisa kuracisto, delegito de la Ruĝa Kruco (n. 1904)


  • 1963: Lajos Prohászka, hungara filozofo, laboristo de la Tutlanda Biblioteko Széchényi (n. 1897)


  • 1970: János Kallós, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (n. 1891)


  • 1970: Elsa Triolet, franca verkistino juddevena, edzino de Louis Aragon, fratino de Lilja Brik, laŭreatino de Premio Goncourt (n. 1896)


  • 1977: Béla Baráth, hungara bibliotekisto, direktoro de la Librejo Batthyaneum (n. 1893)


  • 1977: Wernher von Braun, germana fizikisto, konstruinto de raketoj en Nazia Germanio kaj Usono (n. 1912)


  • 1979: Liselotte Welskopf-Henrich, germana verkistino kaj historiistino (n. 1901)


  • 1984: Erni Krusten, estona ĝardenisto, verkisto kaj poeto (n. 1900)


  • 1986: Maurice Duruflé, franca komponisto, orgenisto kaj pedagogo (n. 1902)


  • 1990: László Bolgár, hungara ĵurnalisto, tradukisto al la franca lingvo (n. 1911)


  • 1991: Adina Mandlová, ĉeĥa aktorino, seksosimbolo (n. 1910)


  • 2008: Mario Rigoni Stern, itala verkisto cimbrdevena (n. 1921)


  • 2012: Sławomir Petelicki, pola militisto, brigada generalo, diplomato, komandanto de specialcela forto GROM, distingita per la Legion of Merit, esploranto de la akcidento de la pola registara aviadilo super Smolensk, murdita (n. 1946)


  • 2016: Jo Cox, angla politikistino, delegitino al la Ĉambro de komunuloj, fondintino de la Parlamenta Grupo de Amikoj de Sirio, murdita (n. 974)


  • 2017: Helmut Kohl, germana kanceliero de Federacia Respubliko Germanio, "patro de Germana reunuiĝo" (n. 1930)



Specialaj tagoj kaj festoj |


  • Internacia Tago de la Afrika Infano


Tagoj de semajno |


La 16-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;


  • Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;


  • Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.






  • 16-a de junio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 16-a de junio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg