Ocu












































































Ocu

Japana nomo

大津市

Loko de Ocu
Loko de Ocu en Ŝiga, Japanio.

Loko

Lando

Japanio

Regiono

Kansajo

Gubernio

Ŝiga

Municipokodo
25201-8

Fizikaj karakteraĵoj

Areo
464,10 km²

Loĝantaro (1-a de decembro 2014)
     Tute
341'971
     Denseco
737/km²

Koordinato

35°01′N 135°51′O  /  35.017°N, 135.85°O / 35.017; 135.85 (Ocu)Koordinatoj: 35°01′N 135°51′O  /  35.017°N, 135.85°O / 35.017; 135.85 (Ocu)

Simboloj

Arbo

Prunus serrulata

Floro
Eizansumire

Birdo

Ridmevo

Blazono de Ocu
Blazono of Ocu

Urbodomo de Ocu

Urboestro

Koshi Naomi

Adreso
〒520-8575
Goryōchō 3-1

Telefononumero
+81-77-523-1234

Oficiala retpaĝo: http://www.city.otsu.lg.jp/







v  d  r


Information icon.svg



Ocu (japane 大津市 [Oocu-ŝi], Hepburn: Ōtsu-shi, Kunrej: Ôtu-si, laŭvorte: granda haveno, foje ankaŭ latinliterigita Otsu) estas urbego ĉe la suda bordo de la lago Biŭa en Japanio. Ĝi estas la administra centro de la gubernio Ŝiga. La urbo situas en la historia regiono Kansajo, la centra parto de la insulo Honŝuo.


Inter esperantistoj la urbo Ocu aparte konatiĝis en somero 1965, kiam la Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis tie. La kongreso estis forte impresa por la junulara Esperanto-movado en Eŭropo kaj Japanio, ĉar okaze de ĝi ekestis pluraj esperantistaj paroj de eŭropa kaj japana deveno, kiuj poste iĝis interkulturaj familioj kun denaske esperantlingvaj infanoj - aktivaj dukulturaj movadanoj. Inter alie inter tiuj paroj estis la postaj german-japanaj familioj Lins (el kiu fontis la ido Marko Naoki Lins), kaj Joŝi kaj Dieter Kleemann.




Enhavo






  • 1 Historio


    • 1.1 Administra historio




  • 2 Transporto


    • 2.1 Fervojoj


    • 2.2 Vojoj




  • 3 Vidindajoĵ kaj eventoj


  • 4 Partneraj urboj


    • 4.1 Ocu kaj Würzburg




  • 5 Lernejoj en la Urbo


    • 5.1 Universitatoj







Historio |


Ocu sub la japanaj imperiestroj Tenĝi kaj Kobun inter la jaroj 667 kaj 672 sub la nomo Omi-kjo respektive Omi no Mijako (japane 近江京, en Esperanto "ĉefurbo de la provinco Omi") estis la ĉefurbo de Japanio.


La rusia kronprinco Nikolao la 2-a en Ocu la 11-an de majo 1891 dum taga ekskurso al la lago Biŭa estis atakita de policisto el la japana eskorto per sabro. Duan sabroatakon de la atenculo li eskapis, ĉar lia kuzo en rapida reago kontraŭbatalis la sabron per bastono. Du rikiŝo-veturistoj ĵetis la atenculon grunden, kiam li provis fuĝi. La carido de la atencoprovo tenis cikatron de naŭ centimetroj en la vizaĝo. Post tiu tempo li forte malŝatis la japanojn ĝenerale, nomante ilin ruse "flavaj simioj", kio forte negative influis la interŝtatajn rilatojn inter la Rusia Imperio kaj Japanio dum la sekvaj jaroj ĝis la malapero de la rusia imperio en 1917.



Administra historio |


La 1-an de oktobro 1898 la loĝloko ocu-ĉo (japane 大津町 [oocu-ĉō]) en la distrikto Ŝiga-gun ricevis urbajn rajtojn kaj la titolon "ŝi" (urbo). La 10-an de majo 1932 en la urban teritorion integriĝis la loĝloko Ŝiga-mura (japane 滋賀村, la 1-an de aprilo 1933 la loĝlokoj Iŝijama-ĉo (japane 石山町) kaj Zeze-ĉo (japane 膳所町). La 1-an de aprilo 1951 sekvis Ogata-mura (japane 雄琴村), Sakamoto-mura (japane 坂本村) kaj Ŝimosakamoto-mura (japane 下阪本村) en la distrikto Ŝiga-gun, Oiŝi-mura (japane 大石村) kaj Ŝimotanakami-mura (japane 下田上村) en la distrikto Kurita-gun. Poste la 1-an de aprilo 1967 estis aldonitaj la loĝlokoj Seta-ĉo en la distrikto Kurita-gun, Katada-ĉo (japane 堅田町) en la distrikto Ŝiga-gun. Fine la 20-an de marto 2006 estis integrigita ankaŭ la loĝloko Ŝiga-ĉo (japane 志賀町) kaj la distrikto Ŝiga-gun estis malfondita.


La unua civitana centro de Japanio estis starigita en Ocu.



Transporto |



Fervojoj |




  • JR Okcidenta:


    • Linio Tōkaidō (ĉefa) (Linio Biwako): Stacio Ōtsu - Stacio Zeze - Stacio Ishiyama - Stacio Seta


    • Linio Kosei: Stacio Ōtsukyō - Stacio Karasaki - Stacio Hieizan-Sakamoto - Stacio Ogoto-onsen - Stacio Katata - Stacio Ono - Stacio Wani - Stacio Hōrai - Stacio Shiga - Stacio Hira - Stacio Ōmi-Maiko - Stacio Kita-Komatsu




  • Elektra Fervojo Keihan


    • Linio Keihan-Keishin: Stacio Oiwake — Stacio Ōtani - Stacio Kamisakaemachi - Stacio Hamaōtsu


    • Linio Keihan-Ishiyama-Sakamoto: Stacio Sakamoto - Stacio Matsunobamba - Stacio Anō - Stacio Shigasato - Stacio Minami-Shiga - Stacio Ōmijingūmae - Stacio Ōjiyama - Stacio Bessho - Stacio Miidera - Stacio Hamaōtsu - Stacio Shimanoseki - Stacio Ishiba - Stacio Keihan-Zeze - Stacio Nishiki - Stacio Zezehommachi - Stacio Nakanoshō - Stacio Kawaragahama - Stacio Awazu - Stacio Keihan-Ishiyama - Stacio Karahashimae - Stacio Ishiyamadera




  • Fervojo Hieizan

    • Linio Hieizan: Stacio Kablo Sakamoto - Stacio Hōraioka - Stacio Motateyama - Stacio Kablo Enryakuji




Vojoj |



  • Aŭtovojoj:

    • Aŭtovojo Meishin

    • Aŭtovojo Shin-Meishin



  • Naciaj vojoj:

    • Nacia vojo 1

    • Nacia vojo 8

    • Nacia vojo 161

    • Nacia vojo 367

    • Nacia vojo 422

    • Nacia vojo 477





Vidindajoĵ kaj eventoj |





la templo Mii-dera



Multaj signifaj historiaj tempoj, inter kiuj elstaras la temploj Mii-dera kaj Iŝijama-dera, kaj la pitoreska situo borde de la lago Biŭa igas la urbon Ocu interesa celo por turistoj. La konstruaĵaro estas adorejo por la historia imperiestro Tenĝi, kaj tie troviĝas muzeo de horloĝoj. La konstruaĵaro Enrjaku-ĝi estas parto de la monda heredaĵo Historia Kioto, Uĝi kaj Ocu de Unesko.


La unuan dimanĉon de marto en Ocu okazas la "maratono Lago Biŭa", unu el la plej malnovaj kaj plej gravaj maratonaj eventoj en Japanio.


En la tuta regiono Kansajo famas la granda Biŭako-piroteknikaĵo la 8-an de aŭgusto super la lago.


La tradicia parado Ocu-Macuri okazas ĉiujare je la du tagoj antaŭ la "tago de la sporto", do komence de oktobro. En la parado montriĝas dek tri "Hikijama", lignaj veturiloj riĉe dekoritaj kaj konsiderataj gravaj kulturaj objektoj. La vesperon antaŭ la parado la veturiloj jam estas ekspoziciataj en diversaj stratoj de la urbo, kaj el la spektado de ili ĉiujare evoluiĝas etosa vespera festo en la urbocentro.





la urbodomo de Ocu



Partneraj urboj |




  • Flago-de-Usono.svg Lansing, Usono (ekde 1969)


  • Flago-de-Svislando.svg Interlaken, Svislando (ekde 1978)


  • Flago-de-Germanio.svg Würzburg, Germanio (ekde 1979)


  • Flago-de-Ĉinio.svg Mudanjiang, Ĉinio (ekde 1984)


  • Flago-de-Sud-Koreio.svg Gumi, Sud-Koreio (ekde 1990)



Ocu kaj Würzburg |


El la germana partnera urbo devenas la poeto Max Dauthendey, kiun vizito de Japanio en 1906 enspiris al la verkaĵo Die acht Gesichter am Biwasee ("la ok vizaĝoj ĉe la lago Biŭa"). Detala reproduktaĵo de granda baroka florujo el la kastela parko de la reprezenta episkopejo de Würzburg estas starigita rekte antaŭ la ĉefa enirejo de la urbodomo de Ōcu. Krome borde de la lago Biŭa situas tradicieca ligna domo en frankonia stilo kun muzeo en la unua etaĝo kaj frankonia tradicia gastejo de la nomo „Würzburg“ kun subĉiela bierĝardeno rekte ĉe la laga bordo.



Lernejoj en la Urbo |



  • Elementaj lernejoj: 38 (publikaj: 38, privata: 0)

  • Mezlernejoj: 21 (publikaj: 19, privataj: 2)

  • Supera mezlernejo: 12 (publikaj: 9, privataj: 3)



Universitatoj |




  • Universitato de Ŝiga (publika)


  • Medicina Universitato de Ŝiga (publika)


  • Universitato Ryūkoku (privata)


  • Arta kaj Fasonada Universitato de Seian (privata)


  • Yuna Kolegio de Ŝiga (privata)


  • Sporta Kolegio Biwako Seikei (privata)


  • Universitato Otani (privata)





  • Ocu en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Ocu en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg