2 Pallas





Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri asteroido 2 Pallas. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Pallas.

























































































2 Pallas

2 Pallas, fotita en 2007 de la kosmoteleskopo Hubble
Proprecoj de la orbito
Granda duonakso 414,717×106 km
Perihelio – Afelio 319,358×106 km – 510,077×106 km



Discentreco 0,231
Orbita inklinacio
34,852°



Sidera periodo
1 685,927 t
Minima – Maksimuma
terdistanco
1,23071 AU – AU
Fizikaj proprecoj
Kategorio
Preskaŭplanedo
Ekvatora – Polusa diametro
570×525×482[1] × km
Maso 2,060×1020[1] kg
Meza Denso
4 200 g/cm³
Ekvatora falakcelo je surfaco
m/s²
Fuĝrapido 0,35 km/s km/s
Rotacia periodo 7,8132 h

Inklinacio de la rotacia akso
°
Albedo 0,1587
Proprecoj de la atmosfero

Temperaturo surfaca
min. – meza – maks.
~164 K
Ĉefaj komponantoj
Historio kaj alioj
Malkovrinto
Heinrich Olbers
Malkovrinta dato 28-a de marto 1802
Alia nomo Pallas







v  d  r


Information icon.svg



2 Pallas estas la tria plej granda asteroido en la asteroida zono (averaĝa diametro de 524 km) kaj la dua kiun oni malkovris.


Ĝin malkovris la 28-an de marto 1802 Heinrich Olbers, kiam li provis retrovi la preskaŭplanedon Cereso helpe de prognozoj faritaj de Carl Friedrich Gauss. Olbers malkovris ankaŭ 4 Vesta. Pallas estis nomita laŭ la greka diino Pallas Atena[2] diino de saĝo, scienco kaj artoj.




Enhavo






  • 1 Historio de la malkovro


  • 2 Ecoj


    • 2.1 Orbitaj ecoj


    • 2.2 Aliaj ecoj




  • 3 Notindaĵo


  • 4 Notoj kaj referencoj


  • 5 Eksteraj ligiloj





Historio de la malkovro |


En 1801, la astronomo Giuseppe Piazzi ekvidis ion, kiu aspektis kiel kometo. Iom poste, li anoncis la malkovron de objekto, kies movo estis tro malrapida kaj unuforma por esti tiu de kometo. Li sugestis, ke temis pri novtipa objekto. Tiu objekto malaperis malantaŭ la Suno. Retrovis ĝin kelkajn monatojn poste barono Franz Xaver von Zach kaj Heinrich Olbers, danke al kalkulo farita de Gauss. Tiun objekton oni nomis Cereso (aŭ 1 Ceres); ĝi estis la unua malkovrita asteroido.


Iom poste, Olbert, provante lokalizi Cereson, rimarkis alian objekton proksime. Estis Pallas, kiu hazarde pasis apud Cereso.


Oni atendis la malkovron de unu nova planedo inter Marso kaj Jupitero, sed ne de du.


En 1947, la japana astronomo Kiyotsugu Hirayama, studante asteroidajn movojn, malkovris, ke ĉi tiuj estas klaseblaj en diversaj grupoj kaj malkovris tri asteroidojn samgrupajn kiel Pallas; li nomis tiujn : la Palasa familio. De 1994, pli ol dek anoj de tiu familio estis malkovritaj, kaj en 2002, la ekzisto de tiu familio estis konfirmita per la spektro de ties anoj.



Ecoj |



Orbitaj ecoj |




Orbito de la asteroido




  • Afelio : 510.468 Gm (= 3.412 A.U.)


  • Perihelio : 319.005 Gm (= 2.132 A.U.)


  • Granda duonakso : 414,737 Gm (= 2,772 A.U.)

  • Orbita periodo : 1686.044 tagoj (= 4.62 jaroj[3])

  • La palasa orbito havas grandan inklinacion : 34,21 ° rilate al la meza plano de la sunsistemo (34,838° rilate al la ekliptiko).

  • La rotaciperiodo de Pallas estas 7 horoj kaj 49 minutoj kaj ĝia aksa dekliniĝo estas estimata al 78° ± 13°. Oni ne scias ĉu la rotacio estas prograda aŭ retrograda.



Aliaj ecoj |




Komparaj grando de la 10 unuaj objektoj de ĉefa zono, antaŭ la Luno. 2 Pallas estas la 2-a el maldekstre.


La mason oni kalkulis je 1,21 × 10−10 sunmasoj aŭ 2,41 × 1020 kilogramoj.


Pere de observado de steleklipsoj[4] estas deduktebla la grandeco: la formo de Pallas sekve de tio estas triaksa elipsoido kun aksolongecoj de 574 ± 10 km, 526 ± 3 km kaj 501 ± 2 km. Bone konforme kun tio, el observadoj de la Infraruĝa Astronomia Satelito (infrared astronomical satellite) oni deduktis averaĝan diametron de 523 ± 20 km.
Tiel Pallas estas, krom Cereso, la plej granda astro de la klasika asteroida zono, sed ĝin superas laŭ maso kaj Cereso kaj 4 Vesta.


Ĝia surfaco, kies averaĝa albedo estas 0,159, konsistas el silikato, malriĉa je fero kaj akvo (tiatipaj mineraloj inkludas olivinon kaj piroksenon) kaj ĝia spektro similas tiun de karbon-kondraj meteoroidoj.



Notindaĵo |


La ĥemia elemento Paladio, kiun oni malkovris en 1803 estis tiel nomata refere al la malkovro de Pallas, unu jaron antaŭe.



Notoj kaj referencoj |




  1. 1,01,1Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer (Freŝaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer) (angle)


  2. Atena, en mitologio, estis kromnomita Pallas ĉar ŝi mortigis la giganton Pallas, en epopeo Gigantomakio.
    En alia mito, male, Pallas estis amikino de Atena, kiun tiu-ĉi mortigis akcidente



  3. En astronomio, oni uzas la julian jaron, kies daŭro estas ekzakte 365,25 tagoj


  4. Anglalingva artikolo: http://adsabs.harvard.edu/cgi-bin/nph-bib_query?bibcode=1990AJ.....99.1636D




Eksteraj ligiloj |




  • 2 Pallas en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 2 Pallas en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)





  • france Pallas: mort-naskita planedo


  • angle Estas tempo vidi la astroidon Pallas plej bone ; el Universe Todaj – 18-a de februaro 2014


  • angle 2 Pallas: Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)


  • angle Slipo de (2) Pallas (de IAU Minor Planet Center)













Antaŭe: Listo de asteroidoj (1 - 1000) Poste:
Cereso 2 Pallas 3 Junono



Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg