27-a de februaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | |||
aranĝo de 2019 tagoj |
La 27-a de februaro estas la 58-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 307 tagoj restas (308 en superjaroj).
Je la 27-a de februaro okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
1253: Pollando: Piasta princo Boleslao la 5-a Hontema donis urborajtojn al Bochnia
1434: Grandduko de Litovio Žygimantas Kęstutatis renovigis en Grodno litovan-polan aliancon
1458: Georgo el Poděbrady iĝis reĝo de Ĉeĥio
1531: Ŝmalkalda Ligo fondiĝis kiel defenda alianco kontraŭ katolika imperiestro Karlo la 5-a
1594: Henriko la 4-a kroniĝis kiel reĝo de Francio
1700: Pacifika Oceano: malkovro de Nova Britio
1767: Reĝo de Hispanio Karlo la 3-a ordonis dekrete al jesuitoj forlason de la lando
1812: Sur unu el insuloj de la rivero Parano oni hisis la Flagon de Argentino
1829: Venko de kolumbia armeo super la perua en batalo de Tarqui (en regiono de Cuenca)
1839: En Vilno estis pafmortigita de rusoj Szymon Konarski, pola porsendependa aganto, novembra ribelanto
1844: Domingo sendependiĝis (de Haitio)
1846: En Pogórze (nun kvartalo de Krakovo) aŭstraj soldatoj pripafis patriotan-religian manifestacion - pereis interalie Edward Dembowski, porsendependa aganto, filozofo, literatura kritikisto, unu el gvidantoj de la krakova ribelo de 1846
1849: Hungara revolucio: malvenko de hungaroj en batalo de Kápolna
1861: Varsovio: patriota manifestacio sange subpremita (5 mortfalintoj) de rusa armeo kaj ekesto de Urba Delegitaro, kiun eniris i.a. Józef Ignacy Kraszewski, por certigi publikan trankvilon - posta funebra manifestacio sur la Tombejo Powązki kontribuis al eksplodo de Januara ribelo
1863: Januara ribelo kontraŭ Rusa Imperio: venko de poloj en batalo de Klonowa (proksime al Sieradz)
1870: Flago de Japanio adoptiĝis
1879: Malkovro de sakarino
1885: Germana Orient-Afriko kreiĝis
1900: Brita Laborista Partio fondiĝis
1900: Munkeno: germana futbala klubo FC Bayern München fondiĝis
1905: Malfermo de la protestanta preĝejo Berliner Dom
1930: Buvet-Insulo estis aneksita de Norvegio
1932: James Chadwick anoncis malkovron de neŭtrono
1933: Incendio de Reichstag en Berlino, profitita de Adolf Hitler, kiu suspektis civitanajn rajtojn kaj enkondukis diktaturon de Nacisocialisma Germana Laborista Partio
1934: En Berlino Gestapo likvidis polan spionagentejon
1937: Granda Teroro en Sovetunio: kun aresto de Nikolaj Buĥarin sekvis nova ondo de ekzekutado
1938: Pastro Stanisław Streich estis pafmortigita de komunista atencinto dum meso kun partopreno de infanoj en paroĥa preĝejo en Luboń
1939: Britio kaj Francio agnoskis hispanan registaron de generalo Francisco Franco
1940: Malkovro de la izotopo de karbono - Karbono-14
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: En arbaro apud vilaĝo Dąbrowice (distrikto Koło) germanoj murdis 35 polojn alveturigitaj de juĝa malliberejo en Konin; en Ĝenerala Gubernio germanoj malpermeis al judoj labori en gastronomio;- Laboroj pri nova germana-soveta landlimo finiĝis - plejparte ĝi trapasis antaŭmilitan teritorion de la Dua Pola Respubliko; Asocio de Poloj en Germanio estis malfondita; Parizo: "L'Ordre" en mensoga artikolo Letero el Angers, la ĉefurbo de Pollando: "Estas ankoraŭ Francio!" - Jes, kun tiu krio miloj de poloj iras apud muron, kie estas pafmortigataj (vidu la morgaŭan daton)
1941: Germana polico en Poznań kaj aliloke en Grandpolujo reviziis loĝejojn de dekkelkaj miloj de poloj por trovi kaŝigatajn personojn, armilojn, provizon de nutraĵo kaj vestoj; Lodzo: "Litzmannstaedter Zeitung" inforis pri kondamno de fratoj Marczak al 6 jaroj de peza mallibero pro partopreno en kontraŭgermana manifestacio en Pabianice junie 1939 - 3 monatojn antaŭ la germana invado en Pollandon; konspira "Biuletyn Informacyjny" unuafoje publikigas alvokon de Delegitaro de Pola Registaro en Ekzilo por kontraŭstari forveturigon al trudlaboro en Nazia Germanio
1942: Germana polico pafekzekutis en Jędrzejów 15 kaj en Zawada 7 personojn, en tio virinon kun infano
- Venko de japanoj en batalo de Java Maro
1943: El koncentrejo Aŭŝvico fuĝis sep polaj malliberuloj laborantaj en kuirejo de SS, el kiuj Kazimierz Albin iĝis membro de Internacia Konsilio de Oświęcim
Masakro de Katin: germana sekreta kampa polico komencis enketi atestantojn pri murdo de polaj oficiroj en Katin - pafmortigitaj laŭ persona ordono de Stalin
1944: Gestapo pafmortigis en Radom 27 personojn pro konspira agado kaj 7 en Zalesie; SS pafmortigis en koncentrejo Mittelbau-Dora apud Nordhausen 24 polojn, membrojn de aganta en gi konspira organizaĵo; Unuo de SS-divizio en Galicio masakris vilaĝon Huta Stepańska (nun en Rivna provinco)
1945: Ruĝa Armeo okupis Szczecinek; en Poznań fondiĝis Okcidenta Instituto, gvidata de historiisto pri ŝtato kaj juro profesoro Zygmunt Wojciechowski, kun celo interalie science esplori polajn-germanajn rilatojn; en Czelin apud Gryfino polaj sodatoj starigis la unuan landliman foston ĉe Odro
Brita aeratako al Majenco - pereis 1200 homoj
1946: De Szczecin forveturis la unua transporto de deportitaj germanoj
1949: Stalinismo: la unua pola kolĥozo fondiĝis en vilaĝo Barchlin de distrikto Wolsztyński kiel agrikultura kooperativo
1963: Juan Bosch iĝis la unua demokratie elektita prezidento de Dominika Respubliko
1976: Okcidenta Saharo deklaris sendependecon (de Hispanio)
1977: Diego Armando Maradona debutis en Argentina nacia teamo de futbalo
1990: Pollando kaj Israelo ligis post 23 jaroj diplomatiajn rilatojn, rompitajn post la Sestaga milito, kiam Moskvo kaj Varsovio apogis la araban flankon
1999: Olusegun Obasanjo gajnis prezidentajn balotojn en Niĝerio
2002: En Guĝarato, subŝtato de Barato, komenciĝis tumulto inter islamanoj kaj hinduoj; pereis 800-2000 peronoj
2004: Shoko Asahara juĝita je mortpuno pro atako en metroo de Tokio en 1995
2006: Generalo Franciszek Gągor iĝis ĉefo de la Ĝenerala Stabo de Pola Militistaro
2010: Dum Vintra Olimpiko en Vankuvero pola skikuristino Justyna Kowalczyk akiris oran medalon en skikurado sur distanco de 30 km laŭ klasika stilo
2010: En tertremo en Ĉilio pereis 525 personoj kaj centoj vundiĝis
2011: Beji Caid Essebsi iĝis prezidento de Tunizio
2014: Arsenij Jacenjuk iĝis ĉefministro de Ukrainio
2014: Politika krizo en Krimeo: armitaj "reprezentantoj de memdefendo de ruslingvaj civitanoj de Krimeo" okupis konstruaĵojn de parlamento kaj registaro de Aŭtonoma Respubliko Krimeo en Simferopolo, kaj hisis la rusan flagon
2015: Apud Moskva Kremlo estis pafmortigita opozicia politikisto Boris Nemcov
Naskiĝoj |
272: Konstantino la Grando, imperiestro de Romia Imperio (m. 337)
1427: Rupreĥto de Palatinato, germana ĉefepiskopo kaj elekto-princo de Kolonjo (m. 1480)
1501: Antonius Corvinus Rabe, germana luterana teologo kaj reformisto (m. 1553)
1622: Carel Fabritius, nederlanda pentristo, disĉiplo de Rembranto (m. 1654)
1691: Edward Cave, angla presisto, eldonisto kaj redaktoro (m. 1754)
1748: Anders Sparrman, sveda naturalisto, aboliciisto kaj sekvanto de Carl Linnaeus (m. 1820)
1793: Baldomero Espartero, hispana liberala politikisto (m. 1879)
1799: Frederick Catherwood, brita arkitekto, pentristo, arkeologo, vojaĝisto (m. 1854)
1799: Leberecht Uhlich, germana teologo, gvidanto de liberpensantaj Amikoj de lumo (m. 1872)
1807: Henry Wadsworth Longfellow, usona filologo, tradukisto, poeto, aŭtoro de du popolaj eposoj, defendanto de indianoj (m. 1882)
1814: Samuel Kleinschmidt, gronlanda lingvisto pri la gronlanda lingvo kaj misiisto (m. 1886)
1831: Nikolaj Ge, rusa historia kaj religia pentristo kaj portretisto, kunfondinto de Peredviĵniki-komunumo (m. 1894)
1846: Franz Mehring, germana ĵurnalisto kaj historiisto (m. 1919)
1853: Josef Holeček, ĉeĥa verkisto, tradukinta finnan epopeon Kalevala, eldonita ankaŭ de la Esperanto-Asocio de Finnlando (m. 1929)
1861: Rudolf Steiner, aŭstra filozofo, mistikulo, aŭtoro de la verko La filozofio de libereco, kreinto de antropozofio kaj kontribuinto al la Valdorfa pedagogio, kies Antropozofia Societo aktivas en la kunvenejo Goetheanum (m. 1925)
1863: Joaquín Sorolla, hispana pentristo de impresionismo (m. 1923)
1865: Miklós Jósika, hungara barono, ĵurnalisto, verkisto kaj akademiano (n. 1794)
1867: Irving Fisher, usona ekonomikisto, reprezentanto de neoklasika skolo (m. 1947)
1873: Enrico Caruso, itala oper-kantisto, "reĝo de tenoroj" (m. 1921)
1881: Luitzen Egbertus Jan Brouwer, nederlanda matematikisto, fondinto de intuiciismo (m. 1966)
1883: Imre Salusinszky, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (m. 1946)
1888: Johannes Meissel, germana desegnisto kaj pedagogo (m. 1969)
1896: Sándor Kőrösi-Krizsán, hungara politikisto, ĵurnalisto (m. 1970)
1902: John Steinbeck, usona Nobelpremiita verkisto, aŭtoro de la romano La Vinberoj de Kolero (m. 1968)
1903: Grethe Weiser, germana aktorino kaj kantistino kun komika talento (m. 1970)
1912: Nataša Gollová, ĉeĥa aktorino engaĝita en rezistomovadon (m. 1988)
1913: Irwin Shaw, usona verkisto kaj scenaristo juddevena (m. 1984)
1913: Kazimierz Sabbat, pola juristo, elmigrinta aktivisto, ĉefministro kaj prezidento de Pollando en ekzilo (m. 1989)
1914: Tibor Cs. Erdős, rumania hungara pentristo kaj grafikisto, patro de Zsigmond Erdős (m. 2015)
1915: Roman Rozmiłowski, pola oficiro, partoprenanto de la ribelo de Varsovio, unu el pafekzekutistoj de kunlaboristoj laŭ verdikto de Pola Subtera Ŝtato (m. 1944)
1915: Olavi Virta (Oskari Olavi Ilmen), finna tango-kantisto (m. 1972)
1917: Gábor Devecseri, hungara poeto, tradukisto de la greka kaj latina literaturoj, filo de Erzsébet Devecseriné Guthi (m. 1971)
1919: Helena Wolińska (Fajga Danielak), juda stalinista armea azkuzistino, respondeca pri eksterleĝaj arestoj de pli ol 20 poloj, en tio generalo August Emil Fieldorf, unu el viktimoj de postaj justicaj murdoj, fuĝinta en Brition (m. 2008)
1921: András Szőllősy, hungara komponisto kaj muzikhistoriisto (m. 2007)
1923: Elli Nikodémusz, hungara tradukistino de soveta literaturo (m. 1989)
1925: Tibor Cseh, hungara inĝeniero, publicisto, kulturorganizinto (m. 2004)
1927: Lajos Tövissi, rumania hungara ekonomisto, statistikisto (m. 2000)
1928: Gyárfás Márton, rumania hungara geodeto, fakverkisto pri fotogrametrio kaj teknikvortaristo
1928: Ariel Ŝaron, israela militisto, membro de Likud, ĉefministro de Israelo (m. 2014)
1929: András Fodor, hungara poeto, tradukisto (m. 1997)
1929: Stefan Kudelski, pola-svisa elektronikisto kaj inventisto de magnetofonoj, prilaborinto de nova maniero registri sonojn, distingita per honora doktoreco de la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Laŭzano (m. 2013)
1932: Elizabeth Taylor, brita-usona aktorino, konata de la filmo Ejo en la suno, gajninta dufoje la Oskar-premion kiel la plej bona aktorino, mortis en la juda rito (m. 2011)
1934: István Csurka, hungara verkisto kaj politikisto (m. 2012)
1942: Robert H. Grubbs, usona Nobelpremiita kemiisto, laboranto de la Kalifornia Instituto de Teknologio
1943: Carlos Alberto Parreira, brazila futbala trejnisto
1947: Gidon Kremer, latva violonisto german-juddevena
1949: László Horváth, rumania hungara fotisto, entreprenisto
1949: Sergej Miĥajloviĉ Perŝin, rusa astronomo baŝkirdevena, aŭtoro de 135 publikaĵoj
1951: Ernő Devilla, rumania hungara pentristo, grafikisto
1953: Ian Khama, prezidento de Bocvano
1955: Peter Christopherson, brita muzikisto, komponisto kaj muzikfilmeta produktisto (m. 2010)
1957: Adrian Smith, angla rokmuzikisto, gitaristo kaj fona kantisto de la metalroka muzikgrupo Iron Maiden
1967: Wojciech Bobilewicz, pola verkisto, tradukisto kaj vojaĝisto ĝis Salomonoj kaj Etiopio
1977: Attila Szőcs, rumania hungara verkisto, universitata instruisto
1983: Kate Mara, usona aktorino teatra kaj filma
1985: Juliana Imai, brazila modelino portugal-japandevena
Mortoj |
-291: Koan, imperiestro de Japanio (n. -427)
640: Pipino de Landen, majordomo de Aŭstrazio, sanktulo (n. ĉ. 580)
1706: John Evelyn, angla kronikisto, verkisto kaj ĝardenisto (n. 1620)
1735: Georg Friedrich Kauffmann, germana orgenisto kaj komponisto (n. 1679)
1760: Anna Magdalena Bach, la dua edzino de Johann Sebastian Bach (n. 1701)
1854: Félicité Robert de Lamennais, franca verkisto kaj teologo, reprezentanto de liberala kristanismo, amikiĝinta kun Adam Mickiewicz (n. 1782)
1861: Leon Janiszewski, pola poeto kaj muzikisto ligita kun Tbilisi tradukisto de Ciganoj kaj Kaŭkaza militkaptito de Aleksandr Puŝkin (n. 1810)
1861: Zdzisław Rutkowski, pola bienulo, unu el kvin mortfalintoj dum la patriotisma manifestacio en okupata de rusaj regopovoj Kongresa Pollando (n. 1838)
1865: Miklós Jósika, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1794)
1874: Carlos Manuel de Céspedes, kuba plantisto, kiu famiĝis donacante liberecon al siaj sklavoj (n. 1819)
1887: Aleksandr Porfirjeviĉ Borodin, rusa kemiisto, komponisto kaj muzikisto (n. 1833)
1926: Aladár Sámuel, hungara pastro kaj historiisto publikiginta en Református Szemle (n. 1869)
1930: John Buchanan, skota kuracisto, vicprezidanto de Universala Medicina Esperanto-Asocio (n. ĉ. 1859)
1933: Karola Nagy, rumania hungara ĵurnalistino, verkistino (n. 1906)
1936: Ivan Pavlov, rusa Nobelpremiita fiziologo enkondukinta plurajn nociojn ene de kondutismo kiel plifortigo, kondiĉa reflekso (n. 1849)
1942: Gábor Ajtai Nagy, hungara, rumania hungara redaktoro (n. 1875)
1943: Kostis Palamas, greka verkisto kaj poeto, reprezentanto de la greka literaturo en la novgreka lingvo (n. 1859)
1943: Ernő Salamon, rumania hungara poeto kaj ĵurnalisto (n. 1912)
1953: Péter Bárdos, hungara publicisto, dramverkisto (n. 1864)
1957: Győző Huber, hungara inĝeniero, verkisto (n. 1892)
1966: Alfred P. Sloan, usonano, prezidanto de la aŭtomobila firmao General Motors (n. 1875)
1970: Robert Lockhart, brita ĵurnalisto, verkisto, diplomato kaj spiono (n. 1887)
1970: Zoltán Rákosi, hungara verkisto, poeto (n. 1885)
1976: Kálmán Kalocsay, hungara kirurgo, poeto, kaj redaktoro de Literatura Mondo, Esperanto-verkisto, kies spiritan postlasaĵon prizorgis Ada Csiszár, konata de Tutmonda Sonoro - poezia antologio en Esperanto tradukita el 30 lingvoj, el la Serio Oriento-Okcidento (n. 1891)
1987: Franciszek Blachnicki, pola pastro, proparolanto de senalkohola kulturo, kontraŭkomunisto, viziulo pri disfalo de komunistaj reĝimoj, fondinto de la Movado Lumo-Vivo, Servisto de Dio, persekutata kaj murdita (n. 1921)
1989: Konrad Lorenz, aŭstra Nobelpremiita bestosciencisto, ornitologo, kreinto de etologio (n. 1903)
1992: Samuel Ichiye Hayakawa, kanada-usona lingvisto kaj politikisto japandevena, libro-aŭtoro pri Ĝenerala Semantiko (n. 1906)
2008: Ivan Rebroff, rusdevena germana kantisto (de soprano ĝis baso), internaciulo (n. 1931)
2013: Károly Palczer, rumania hungara instruisto, memuaristo (n. 1928)
2014: Huber Matos, kuba verkisto, politikisto kaj disidento (n. 1918)
2015: Leonard Nimoy, usona aktoro, reĝisoro, poeto kaj muzikisto ukrain-juddevena (n. 1931)
2015: Boris Nemcov, rusa politikisto, demokratia aktivulo, membro de kunordiga konsilantaro de rusia opozicio, murdita (n. 1959)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Nacia tago en Dominika Respubliko, Fiesta Nacional, tago de la sendependiĝo (1844)- Internacia Tago de Blanka Urso
Tagoj de semajno |
La 27-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
Lundo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
Mardo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
Merkredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
Vendredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
Sabato en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094.