14-a de julio









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31




























































julio

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di

1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30

31





aranĝo de 2019
tagoj

La 14-a de julio estas la 195-a tago de la jaro (la 196-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 170 tagoj restas.


Je la 14-a de julio okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • 939: Stefano la 8-a iĝis papo


  • 982: Venko de saracenoj super armeo de Sankta Romia Imperiestro Oto la 2-a en batalo de Krotono


  • 1223: Ludoviko la 8-a iĝis reĝo de Francio


  • 1420 Venko de husmovadanoj sub gvido de Jan Žižka en batalo de Vitkov-Monto super sieĝanta Pragon armeo de germana reĝo Sigismondo la 1-a


  • 1455: Pollando: dum la Dektrijara Milito armeo de kruckavaliroj konkeris Knipawa


  • 1471: Venko de Grandprinclando Moskvo super Novgoroda Respubliko en batalo de la rivero Ŝelon


  • 1520: Dum la milito inter Krono de la Regno de Pollando kaj Ordeno de germanaj kavaliroj en Braniewo tiu ĉi surprize atakis skanson de sieĝanta pola armeo, kiu perdis 120 dungitojn


  • 1535: Karlo la 5-a konkeris Tunizon


  • 1555: Papo Paŭlo la 4-a eldonis buleon, en kiu difinis kondiĉojn krei en Romo judan geton


  • 1570: Papo Pio la 5-a en sia buleo fiksis trentan meson


  • 1683: Dum la 5-a aŭstra-turka milito la turka armeo komencis sieĝon de Vieno - kun la helpo alvenis pola reĝo Johano la 3-a Sobieski, kiu supervenkis la Otomanan Imperion


  • 1708: Granda Nordia Milito: venko de sveda armeo de Karolo la 12-a super la rusa en batalo do Holovĉin (Mahilova regiono)


  • 1789: Francio: Preno de la prizono Bastille, defendata i.a. de 97 soldatoj-veteranoj (kelkiuj estis invalidoj), fare de la parizanoj, simbolanta la finon de la arbitra, absoluta monarkio; nur kelkaj malliberuloj estis liberigitaj. Komenco de la sanga Franca Revolucio.


  • 1790: Francio: Federacia Festo memore al la eventoj de la antaŭa jaro; Ludoviko la 16-a ĵuris lojalecon al decidoj de Konstituci-enkondukistoj kaj Charles-Maurice de Talleyrand celebris sanktan meson


  • 1791: Tumultoj de Birmingham komenciĝis - Joseph Priestley kaj religiaj disidentoj estis forpelitaj de Birmingham


  • 1795: Marseljezo iĝis nacia himno de Francio


  • 1808: 30-jara Marie Paradis ekstaris kiel la unua virino sur la pinto de la Blanka Monto


  • 1831: Novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio: venko de poloj en la dua batalo de Mińsk Mazowiecki


  • 1832: En Usono oni malimpostis opio-komercon


  • 1845: Granda incendio de Nov-Jorko


  • 1861: Nesukcesinta atenco kontraŭ la reĝo de Prusio Vilhelmo la 1-a en Baden-Baden


  • 1865: Okcidentaj Alpoj: Edward Whymper kun sespersona skipo kiel la unuaj grimpis Materhornon


  • 1867: Graflando Surrey: Alfred Nobel montris unuafoje en Redhill la agadon de dinamito, eltrovitan unu jaron pli frue


  • 1880: En Francio, unuafoje estas respublika nacia festo, laŭ dekreto de la 6a de julio samjare, kiel memorigo de la preno de la Bastilo okazinta en 1789 kaj de la Federacia Festo en 1790.


  • 1881: Eksterleĝulo Billy the Kid estis mortpafita en Nov-Meksiko


  • 1889: En Parizo fondiĝis la Dua Internacio


  • 1893: Elektra tramtransporto en Vroclavo ekfunkciis


  • 1900: Boksera ribelo: internacia intervena korpuso albordiĝis al Tjanĝino


  • 1902: Kampanilo de Sankta Marko en Venecio falis


  • 1909: Theobald von Bethmann-Hollweg iĝis kanceliero de Germanio kaj ĉefministro de Prusio


  • 1914: Robert Goddard ricevis la unuan patenton pri raketa jetmotoro por likva brulaĵo. Lia raketo estis 12,5 m alta.


  • Unua mondmilito:


    • 1915: Venko de germana armeo super la rusa en la dua batalo de Przasnysz; korespondado inter Husejn ibn Ali (Hiĝazo) kaj Henry McMahon pri planata Araba Ribelo kontraŭ Otomana Imperio komenciĝis


    • 1917: Georg Michaelis iĝis Regna Kanceliero (Germanio) kaj ĉefministro de Reĝlando Prusio




  • 1920: Pola-bolŝevika milito: polaj taĉmentoj post bataloj kun litovoj kaj bolŝevikoj retiriĝis de Vilno


  • 1927: La unua komerca flugo al Havajo


  • 1933: En Germanio oni mallegalizis ĉiujn politikajn partiojn krom la Nacisocialisma Germana Laborista Partio (NSDAP)


  • 1938: Benito Mussolini publikigis kontraŭjudisman Manifesto della razza


  • 1939: Magadan ĉe Oĥocka Maro iĝis urbo


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1940: Internigitaj en Svislando polaj soldatoj aranĝis en Sumisvald la unuan publikan koncerton de pola muziko; en Estonio, Latvio kaj en Litovio okazis balotado al porsovetaj respublikoj; laŭ taglibro de Franciszka Reizer en Albigowa, vilaĝo apud Łańcut, germanoj organizis homkaptadon de junularo por trudlaboro en Nazia Germanio, kaj la junularo fuĝis al arbaroj


    • Londono: en radia alparolode Winston Churchill: Unu nur estas certa: eŭropaj nacioj ne povas longe toleri regadon de gestapo, nek la mondo cedos antaŭ Hitlera evangelio de malamo kaj mallibero. (...) Ni konas nur unu subpremon kaj unu katenon - unuecon kaj solidarecon; en aperiĝinta "Wiadomości Polskie" oni skribis, ke post evakuo de pola armeo de Francio angloj ekrememoris, ke en Pollando estis nek Vidkun Quisling, nek Philippe Pétain


    • 1941: Germanaj regopovoj de Ĝenerala Gubernio finis prilabori planon de diversaj aranĝoj post konkero de Moskvo

    • En Parizo okazis manifestacio - inter arestitaj partoprenantoj estis "6 polaj judoj"; en la batalo de Orŝa oni unuafoje uzis sovetan raketoĵetilon Katjuŝa


    • 1942: En Poznan oni senkapigis 16, en Katowice 15 polojn, en Trzciniec germana polico pafmortigis 9 personojn kaj en Ciechanów pendumis 5 judojn


    • Holokaŭsto: deportado de judoj el Amsterdamo al nazia koncentrejo en Westerbor.


    • 1943: Tri tagojn post la planita kruela Sanga dimanĉo en Volinio okazis laŭvica ukraina genocida Volinia masakro: en pola-ukraina vilaĝoj Kołodno Lisowszczyzna kaj Kołodno Siedlisko (nun en Ternopila provinco) bandoj de Ukraina Ribela Armeo murdis per hakiloj aŭ pafoj 496 polojn konfesantaj ortodoksismon, en tio preskaŭ 300 infanojn

    • En Londono komencis agadon pola registaro en ekzilo en nova konsisto


    • 1944: Generalo Tadeusz Komorowski sciigis polan registaron en ekzilo ke nuntempe armita ribelo kontraŭ germanoj ne havas ŝancon; germana polico murdis en Rudka kelkdekon de malliberigitoj el Chełm

    • Rezulte de alianca bombatako en Kaiserslautern okazis fajra tempesto


    • 1945: Usonaj militŝipoj unuafoje pripafis ĉefajn insulojn de Japanio




  • 1948: La unua araba-israela milito: propaganda atako de 3 israelaj bombaviadiloj kontraŭ palaco de reĝo de Egiptio Faruko la 10a en Kairo


  • 1949: En Sovetunio oni eksplodigis la unuan atombombon


  • 1958: La lasta reĝo de Irako Faisal la 2-a estis murdita kun la tuta familio dum armea puĉo gvidata de generalo Abd al-Karim Kasim


  • 1959: Surakvigo de USS Long Beach - la unua surakva atomŝipo


  • 1960: En incendio en Gvatemalurbo pereis 225 personoj


  • 1961: En Finnlando ekfunkciis registaro de Martti Miettunen


  • 1969: Premiero de la usona filmo Easy Rider


  • 1970: Debuta muzikalbumo de la brita rokmuzika grupo Supertramp aperis sub la sama titolo


  • 1976: Oni finis konstrui fervojon inter Tanzanio kaj Zambio


  • 1987: Oni abolis ekzistantan de 1949 militjuron en Tajvano


  • 1992: Kartvela-rusa armistico dum la milito en Suda Osetio


  • 1997: En bomba atenco en Algero 21 personoj pereis


  • 1999: Post 17-jara paŭzo oni rekomencis flugadon inter Argentino kaj Insuloj Falklandoj


  • 2002: Nesukcesinta atenco kontraŭ prezidento Jacques Chirac en Parizo


  • 2004: Ahmad Nazif iĝis ĉefministro de Egiptio


  • 2006: Pollando: prezidento Lech Kaczyński ĵurigis novan registaron kun ĉefministro Jarosław Kaczyński


  • 2009: Jerzy Buzek kiel la unua civitano de Mez-Orienta Eŭropo iĝis la prezidanto de la Eŭropa Parlamento


  • 2009: En irana Zahedano oni pendumis 13 membrojn de ribela grupiĝo


  • 2011: Sud-Sudano aliĝis al la Unuiĝintaj Nacioj


  • 2011: Pollando: super Distrikto Opoczyński en Lodza Provinco trairis tornado


  • 2012: Pollando: super Kujavia-Pomeria Provinco trairis tornado detruante 400 hektarojn da arbaro en regiono de riveroj Brda kaj Wda


  • 2013: En Barato oni fermis la lastan telekson en la mondo


  • 2015: Rusa strategia bombaviadilo Tupolev Tu-95 frakasiĝis sur neloĝata teritorio en Ĥabarovska regiono - 2 el 7 membroj de la skipo pereis


  • 2015: Usona kosmosondilo New Horizons preterflugis plej proksime de Plutono komenciĝante ĝin foti


  • 2016: En Nico dum la nacia tago de Francio okazis terorisma atako - 84 personoj pereis kaj pli ol 200 vundiĝis



Naskiĝoj |




  • 1448: Filipo, princo-elektisto de Palatinato (m. 1508)


  • 1454: Poliziano, itala humanisto verkanta itale, latine kaj greke, poeto, latinisto, helenisto, profesoro pri retoriko en la Universitato de Florenco (m. 1494)


  • 1602: Jules Mazarin, itala kardinalo, ĉefministro de Francio (m. 1661)


  • 1622: Zsigmond Rákóczi, hungara soldato, filo de György Rákóczi la 1-a (m. 1652)


  • 1658: Camillo Rusconi, itala baroka skulptisto (m. 1728)


  • 1714: Elek Cserei, hungara reĝa juĝisto (m. 1769)


  • 1776: Pierre Daumesnil, franca generalo de la Unua Imperio (m. 1832)


  • 1800: Jean-Baptiste Dumas, franca kemiisto okupiĝanta pri atomomaso, pruvis, ke renoj forigas ureon de la sango (m. 1884)


  • 1816: Arthur de Gobineau, franca verkisto kaj filozofo, aŭtoro de la doktrino pri rasismo (m. 1882)


  • 1826: Pál Vasvári, hungara historiisto, partopreninto de la hungara revolucio de 1848 (m. 1849)


  • 1858: Emmeline Pankhurst, angla balotrajtistino, fondintino de sufrageta Socia kaj Politika Unio de Virinoj (m. 1928)


  • 1862: Gustav Klimt, aŭstra pentristo, gvidanto de la unuiĝo Viena secesio (m. 1918)


  • 1868: Gertrude Bell, angla vojaĝistino, arkeologo kaj politika konsilantino (m. 1926)


  • 1874: André-Louis Debierne, franca fizikisto kaj kemiisto lernanta en ESPCI, studanta sub gvido de Charles Friedel, malkovrinto de aktinio, kunlaboranto de pola Nobelpremiitino Maria Curie (m. 1949)


  • 1885: Sisavang Vong, reĝo de Reĝlando Luangprabango kaj de Laoso (m. 1959)


  • 1888: Bohumil Mathesius, ĉeĥa poeto, tradukisto de ruslingva literaturo, kaj de la lingvoj franca, norvega, latina, japana, kuzo de Vilém Mathesius (m. 1952)


  • 1889: Ante Pavelić, kroata faŝista politikisto respondeca pri genocido de serboj, judoj kaj ciganoj (m. 1959)


  • 1890: Ossip Zadkine, franca skulptisto de jud-skota deveno (m. 1967)


  • 1891: Ismael Gomes Braga, brazila librotenisto, spiritisto, Esperanto-vortaristo, tradukisto, vicprezidanto de Amerika Esperanto-Akademio (m. 1969)


  • 1891: Aleksandr Melentjeviĉ Volkov, verkisto de Rusio, aŭtoro de porinfana rakonto La magiisto de la smerald-urbo (m. 1977)


  • 1896: Buenaventura Durruti, hispana sindikatisto kaj anarkiisto (m. 1936)


  • 1900: Aibara Susumu, japana oficisto de la Ligo de Nacioj, konsilanto de Japana Esperanto-Junularo, verkanta pri Hungario (m. 1931)


  • 1903: Irving Stone, usona verkisto, aŭtoro de beletrigitaj biografioj (m. 1989)


  • 1904: Isaac Bashevis Singer, pola-usona Nobelpremiita verkisto en la jida lingvo, ĵurnalisto kaj vegetarano (m. 1991)


  • 1912: Woody Guthrie, usona muzikisto, kantisto kaj kantoverkisto (m. 1967)


  • 1912: Magda László, hungara operkantistino (soprano), filino de Árpád László (m. 2002)


  • 1913: Gerald Ford, prezidento de Usono, la plej longe vivanta (m. 2006)


  • 1918: Ingmar Bergman, sveda reĝisoro kaj scenaristo de filmoj kaj teatraĵoj kiel La sepa sigelo kaj Naturaj fragoj, komparata kun Luis Buñuel aŭ Federico Fellini (m. 2007)


  • 1919: Lino Ventura, itala-franca aktoro rolinta en filmoj Maigret insidas, Gardado ĉe vido aŭ filmigita romano Krimo kaj Puno de Fjodor Dostojevskij (m. 1987)


  • 1919: Marinko Ĝivoje, kroata ĵurnalisto, bibliotekisto, vortaristo kaj esperantisto, aŭtoro de Esperantonimoj (m. 1982)


  • 1923: Krzysztof Maurin, pola matematikisto, matematika fizikisto, teologo, antropozofo, spertulo pri grupa prezento kaj Hilberta spaco, lekciisto de papaj seminarioj por sciencistoj en Castel Gandolfo (m. 2017)


  • 1927: János Szász, rumania hungara poeto, verkisto, eseisto (m. 2006)


  • 1927: Samu Vasas, rumania hungara instruisto, lokhistoriisto, etnografo (m. 1997)


  • 1928: Lucyna Winnicka, pola aktorino kaj ĵurnalistino populariganta alternativan medicinon, la edzino de reĝisoro Jerzy Kawalerowicz (m. 2013)


  • 1934: Sándor Zolcsák, rumania hungara pentristo kaj industriartisto (m. 2016)


  • 1935: Ei-ichi Negishi, japana Nobelpremiita kemiisto, diplomito de la Universitato de Tokio, aŭtoro de ĉirkaŭ 300 disertaĵoj kaj multaj patentoj


  • 1937: Mori Yoshiro, ĉefministro de Japanio, diplomito de la Universitato de Ŭaseda, membro de Liberal-Demokrata Partio


  • 1938: Gábor Gálfalvi, rumania hungara bazlerneja instruisto, lokhistoriisto, etnografo, vortaristo


  • 1938: Moŝe Safdie, kanada-israela arkitekturisto, urbokonstruisto, konata de Marina Bay Sands en Singapuro


  • 1939: Karel Gott, ĉeĥa kantisto kaj tenorulo, konata de la titolkanto por populara fabelo La abelo Maja


  • 1940: Ferenc Málnási, rumania hungara pedagogo, lernolibroverkisto


  • 1942: Javier Solana, hispana politikisto, ĝenerala sekretario de NATO, Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio


  • 1945: László Zagyva, rumania hungara/hungara skulptisto, juvelisto


  • 1946: Péter Bán, rumania hungara tradukisto el la rumana, rusa, litova, latva, bulgara, ĉeĥa kaj slovaka lingvoj (m. 2006)


  • 1956: Zoltán Kedei V., hungara pentristo, reklamgrafikisto


  • 1956: Franz Lackner, aŭstra teologo kaj ĉefepiskopo, honora membro de Österreichischer Cartellverband


  • 1963: Csilla Könczei, rumania hungara etnografino kaj etnologino, filino de Ádám Könczei


  • 1963: Anikó Mitruly, rumania hungara biologino, filino de Miklós Mitruly


  • 1971: Howard Webb, angla policisto kaj futbala matĉestro


  • 1973: Szidónia-Kata Mirk, rumania hungara redaktorino, etnografino


  • 1974: Artur Balder, germana verkisto, kies verkojn oni tradukis en nederlandan, italan kaj aliajn lingvojn


  • 1977: Viktoria, kronprincino de Svedio, filino de Karolo la 16-a Gustavo (Svedio) kaj Silvia (Svedio)


  • 1987: Malika Ménard, Miss Francio



Mortoj |




  • 664: Deusdedit, anglosaksa ĉefepiskopo de Canterbury


  • 664: Eorcenberht, anglosaksa reĝo de Kent


  • 1223: Filipo la 2-a, reĝo de Francio el Kapetida dinastio (n. 1165)


  • 1298: Jakobo de Voraĝino, itala hagiografo kaj predikisto (naskiĝis ĉirkaŭ 1228)


  • 1484: Federiko la 1-a Gonzaga, itala kondotiero, markizo de Mantovo (n. 1441)


  • 1584: Balthasar Gérard, franca atencinto, ekzekutita (naskiĝis ĉirkaŭ 1557)


  • 1766: František Maxmilián Kaňka, ĉeĥa baroka arkitekto de Karolinum, Clementinum (n. 1674)


  • 1791: Joseph Gärtner, germana kuracisto kaj botanikisto vojaĝanta tra Eŭropo (n. 1732)


  • 1803: Esteban Salas, kuba komponisto de la eklezia muziko (n. 1725)


  • 1816: Francisco de Miranda, venezuela revoluciulo, antaŭulo por sendependigo de Latin-Ameriko (n. 1750)


  • 1817: Madame de Staël, franca verkistino svisdevena, devenanta de Romandio (n. 1766)


  • 1827: Augustin Fresnel, franca inĝeniero kaj fizikisto malkovrinta kaj klariginta polarizadon, konata de la Fresnel-lenso (n. 1788)


  • 1846: Samuel Friedrich Sauter, germana instruisto, popolpoeto kaj verkisto (n. 1766)


  • 1875: Guillaume-Henri Dufour, generalo de Svisa Armeo, inĝeniero, kartografo, kunfondinto de Ruĝa Kruco (n. 1787)


  • 1878: Maurice Joly, franca juristo kaj satiristo, konata de la verko Interparoloj en infero inter Makiavelo kaj Montesquieu kontraŭ politikaj ambicioj de Napoleono la 3-a, kiun oni utiligis por Protokoloj de cionaj saĝuloj (n. 1828)


  • 1881: Billy the Kid, usona eksterleĝulo de la Sovaĝa okcidento (n. 1859)


  • 1895: Karl Heinrich Ulrichs, germana juristo, ĵurnalisto, eldonisto, seksologo (n. 1825)


  • 1904: Anton Ĉeĥov, rusa verkisto, reprezentanto de impresionismo, klasikulo de la rusa literaturo, studenta amiko de Ludoviko Zamenhof, konata de la teatraĵo Pri la malutilo de la tabako kaj esperantigata por "Lingvo Internacia", rete legebla en esperanto (n. 1860)


  • 1904: Paulus Kruger, sud-afrika politikisto, gvidanto de buroj (n. 1825)


  • 1913: René Ladevèze, franca esperantisto kompilinta Demandaron, sekretario de Vegetara Ligo Esperantista (n. 1885)


  • 1922: Kamo, armena bolŝeviko partopreninta rusian revolucion de 1905, kunlaboranto de Lenin kaj Stalin (n. 1882)


  • 1928: G. Henrik Backmann, sveda kurac-gimnastikisto, esperantisto dum Ido-skismo, vortaristo kaj tradukinto de la rakonto La Konscienco Riproĉas (n. 1867)


  • 1939: Alfons Mucha, ĉeĥa pentristo kaj desegnisto, reprezentanto de secesio kaj de Fin de siècle (n. 1860)


  • 1946: Jorge Ubico Castañeda, militisto kaj politikisto de Gvatemalo (n. 1878)


  • 1948: Jacob Niessner, rumana-germana SS-funkciulo, gardisto de koncentrejoj, nazia militkrimulo, ekzekutita (n. 1908)


  • 1954: Jacinto Benavente, hispana Nobelpremiita verkisto, aŭtoro de esperantigita komedio La Kreitaj Profitoj (n. 1866)


  • 1959: Grock, svisa muzikanta klaŭno ludanta per 24 muzikiloj (n. 1880)


  • 1970: László Juhász, hungara klasika filologo, profesoro (n. 1905)


  • 1972: Olavi Virta, finna tango-kantisto, aŭtoro de ĉirkaŭ 600 kantoj (n. 1915)


  • 1981: Gyula Kormos, rumania hungara verkisto, tradukisto (n. 1917)


  • 1989: Vilmos Rohonyi, rumania hungara inĝeniero pri mekaniko, patro de Zoltán Rohonyi (n. 1906)


  • 1993: Léo Ferré, franca anarkiisma poeto kaj la plej fekunda franclingva kantisto, kies tekstoj estas esperantigataj (n. 1993)


  • 1994: Jan Leśny, pola slavisto, historiisto-mezepokisto (n. 1947)


  • 1995: Endre Hegyi, hungara poeto, lingvisto, tradukisto (n. 1916)


  • 2003: Compay Segundo, kuba muzikisto kaj kantisto, fondinto de la muzika duopo Dúo Los Compadres (n. 1907)


  • 2003: Éva Janikovszky, hungara verkistino, laŭreatino de premio Kossuth (m. 1926)


  • 2003: Roberto Bolaño, ĉilia verkisto kaj poeto hispanlingva, laŭreato de la Premio Rómulo Gallegos (n. 1953)


  • 2016: Péter Esterházy, hungara verkisto kaj eseisto el la familio Esterházy, laŭreato de Kossuth-premio (n. 1950)


  • 2017: Marjam Mirzaĥani, irana matematikisto laboranta en Usono, honorita per Medalo Fields kiel la unua virino (n. 1977)



Specialaj tagoj kaj festoj |




  • Nacia tago de Francio (sturmo kontraŭ la Bastilo en 1789)

  • Iama Nacia tago en Irako, nun provizore la 9-an de aprilo


  • Romkatolika Kalendaro:


    • Sankta Kamilo de Lellis, itala sacerdoto


    • Deusdedit, anglosaksa ĉefepiskopo


    • Henriko la 2-a, germana-romia imperiestro


    • Jakobo de Voraĝino, itala ĉefepiskopo



  • Internacia tago de neduumuloj



Tagoj de semajno |


La 14-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;


  • Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;


  • Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.




  • 14-a de julio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 14-a de julio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg