Worms

Worms estas eksterdistrikta urbo en la federacia lando Rejnlando-Palatinato de sudokcidenta Germanio. Ĝi situas borde de la rivero Rejno kaj havas proksime 81.250 loĝantojn (de 2004). La urbo apartenas al la ekonomiaj regiono Rejno-Majno kaj regiono Rhein-Neckar.
Worms estas konata inter alie pro la Kanto de la Nibelungoj, germana eposo el la 13-a jarcento.
La ĉefaj turismaj allogaĵoj estas la Katedralo Sankta Petro el la 11-a kaj 12-a jarcento, la iama juda kvartalo kun la sinagogo (detruita en 1938 kaj rekonstruita en 1961) kaj la Muzeo de la Nibelungoj.
Enhavo
1 Historio
2 Partneraj urboj
3 Famuloj
4 Vidu ankaŭ
5 Eksteraj ligiloj
6 Bildo-galerio
Historio
La Imperia Delegita Kongreso je Worms de la jaro 1495 metis la fundamentan ŝtonon por vasta imperia reformo. Kvankam multaj partoj el la tie deciditaj reformoj ne estis daŭremaj, tiuj ĉi tamen malmodeste destinis la pluan evoluon de la imperio. Ili devis ŝanĝi la strukturon kaj la konstitucian ordon de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco, por solvi la ekkonitajn problemojn de la imperia regado.
Partneraj urboj
Auxerre, Francio
Bautzen, Germanio
Parma, Italio
Mobile, Usono
St Albans, Britio
Tiberiado, Israelo
Famuloj
- Carl Muth
Vidu ankaŭ
- burgo Abenheim
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (en la germana kaj angla lingvoj)
Bildo-galerio

la urba katedralo

flanka bildo de la katedralo

akvoturo

muzeo de la Nibelungoj

muzeo-domo de Heyls

ponto de la Nibelungoj

preĝejo de Sankta Marteno

Judengasse en urboparto Pfeddersheim