Vadmaro









Disambig-dark.svg
Tiu ĉi artikolo temas pri vadmaro ĝenerale. En la artikolo Vadmaro en Germana Golfo estas skribite pli pri la vadmaro en Germana Golfo.


Vadmaro, aŭ alinome flusejo, estas mara areo, kiu estas sub la akvonivelo ĉirkaŭ la tajda maksimumo kaj grandparte super la akvonivelo ĉirkaŭ la tajda minimumo. Vadmaroj estas regule kovritaj de marakvo pro la fluso kaj malkovritaj pro la malfluso. La tieaj plantaro kaj bestaro dependas de la loko, kie estas rokoj ili ne similas al tiuj de sablaj vadmaroj.




Franca vadmaro en Monto Sankta Mikaelo ĉe tajda minimumo




Enhavo






  • 1 Ekzisto


  • 2 Distingiloj


  • 3 Plantaro kaj bestaro


  • 4 Problemaro


  • 5 Vadmaroj tutmonde


  • 6 Literaturo


  • 7 Notoj kaj referencoj


  • 8 Vidu ankaŭ





Ekzisto |




Tajda minimumo en la vadmaro en Germana Golfo ĉe Sylt


Vadmaroj ekzistas en multaj partoj de la mondo en la moderklimataj zonoj. En la tropikaj zonoj tiaj marbordaj regionoj plej ofte estas surkreskitaj de mangrovoj.



Distingiloj |




Defluejo (germane: Priel) ĉe Cuxhaven


Sablaj vadmaroj havas nur malgrandan deklivon; la altodiferenco ĝenerale estas malpli ol unu metro en unu kilometro da longo. La tajda akvoniveldiferenco estas minimume du metroj; sekve sufiĉe granda areo fariĝas supera al la tajdminimuma akvonivelo.


En riverbuŝaj regionoj delikatgrajna materialo kaj sedimentaĵoj, kiuj antaŭe en relative pluvriĉaj malaltaj regionoj estis drivigitaj de la lando en la riverojn, estas alkondukataj al la maro per la fluo. Ankaŭ delandaj ventoj alkondukas al la vadmaro tiun materialon, kiu fariĝas parto de la vadsedimentaĵo.


Vadmaro disponas je tri zonoj, kiuj povas havi laŭloke komunajn partojn. La subborda zono estas daŭre sub la normala akvonivelo kaj estas malkovrata nur okaze de precipe malaltaj tajdaj minimumoj. La superborda zono situas super la normala akvonivelo de tajda maksimumo kaj estas inundata sole okaze de precipe altaj tajdaj maksimumoj; se ne estas perhoma mastrumado, estiĝas tie ordinare salmarĉoj. La tria parto konsistigas la intertajdan zonon[1].


Ofte antaŭbordaj insuloj kaj sablejoj estigas protekton kontraŭ la ondofrapado de la malferma maro kaj bremsas la almaran tajdan refluon.



Plantaro kaj bestaro |





Bretonia vadmaro post malflusejo


Vadmaro prezentas specialan, parte ankaŭ ekstreman vivmedion. Multaj bestoj kaj plantoj vivas ekskluzive en la respektiva vadmaro, en kiu ili estas establiĝintaj kaj adaptiĝintaj. Aldone al tio vadmaro ofte estas grava ripoz-areo por migrobirdoj. Krome vadmaro estas vivejo de sablovermoj kaj konkospecoj. Sur tiel nomataj vadbenkoj ripozas fokoj. Sur la nur mallongtempe (ekzemple ĉe sizigia tajdo) ne inundataj areoj ekkreskas zostero; sur la nur parttempe inundataj areoj ekkreskas plantoj, kiel ekzemple salikornio. Estas ankaŭ tre multaj unikaj plantoj, kiuj radikas nur en la sabla, malkompakta grundo de apudbordaj dunoj kaj tiujn chi stabiligas.



Problemaro |




Vido al Morecambe Bay


La vivejo vadmaro estas tre sentema al eksteraj influoj, kiuj grandparte estas de homa origino. Tial estas tutmonde por la protekto de vadmaroj iniciatoj, kiuj jam hodiaŭ montras ĝermojn de internacia kunlaboro. Por pli bone kunordigi la protekton de la vadmaro en Germana Golfo, jam en 1978 Common Wadden Sea Secretariat (CWSS) estis fondita de Nederlando, Germanujo kaj Danujo.



Vadmaroj tutmonde |





The Wash vidata deloke de Heacham en Norfolk


  • en Eŭropo

    • en Norda Maro


      • Vadmaro en Germana Golfo:

        • de:Nationalpark Hamburgisches Wattenmeer

        • de:Nationalpark Niedersächsisches Wattenmeer

        • de:Nationalpark Schleswig-Holsteinisches Wattenmeer


        • Staatsnatuurmonument Waddenzee[2]



      • la vadmaro ĉirkaŭ la angla insulo Lindisfarne

      • la vadmarsimila tajdbaseno “The Wash” en Anglujo



    • en Manika Markolo
      • la vadmaro ĉe Monto Sankta Mikaelo (Normandio) kun monaĥejo konstruita sur granitroko meze de la vadmaro


    • en Bretonia marbordo
      • Multas rokaj sed ankaŭ sablaj vadmaroj


    • en Irlanda Maro


      • Morecambe Bay (Anglujo)


      • Bridgwater Bay (Anglujo)[3]





  • en Afriko
    • en la nord-afrika Atlantika bordo

      • Nacia Parko Banc d'Arguin en Maŭritanio



  • en Nordameriko

    • en la Atlantika bordo


      • Minas Basin[4], branĉo de Golfo de Fundy (Kanado), ĉirkaŭ 400 km²[5]


      • Cape Cod Bay (Usono)



    • en la Pacifika borbo
      • Partoj de Golfo de San-Francisko (Usono)




  • en la orienta Azio

    • la korea Flav-Mar-bordo; ties plej granda kuniĝinta vadregiono, Saemangeum (ĉ. 400 km²), ĝi estis endigita en 2006.

    • la naturprotekta regiono Chongming Dongtan ĉe Ŝanhajo (Ĉinujo)




Literaturo |


  • Klaus Janke, Bruno P. Kremer: Das Watt · Lebensraum, Tiere und Pflanzen. Franckh, Stuttgart 1990, ISBN 3-440-06035-7


Notoj kaj referencoj |





  1. Petra Witez: "Abschlussbericht zum Forschungsvorhaben MTK 0608 (03 KIS 3160): Programme zur langfristigen Erhaltung des Wattenmeers - Prowatt", Hrsg. vom Bundesministerium für Bildung und Forschung Laboe 2002 S. 6


  2. Nederlandlingva Vikipedia artikolo Waddenzee


  3. Anglalingva Vikipedio pri Bridgwater Bay


  4. Anglalingva Vikipedio pri Minas Basin


  5. Bay of Fundy Ecosystem Partnership




Vidu ankaŭ |




  • Vadmaro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Vadmaro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Estuaro

  • Golfo

  • Maro

  • Vado

  • Travadejo

  • Rifuĝmonteto




Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Statuo de Libereco

Tanganjiko