Ĉeĥa Esperanto-Asocio




Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA) landa sekcio de Universala Esperanto-Asocio en Ĉeĥio kun preskaŭ mil membroj, kiuj povas kuniĝi en 35 kluboj (2010) kaj kelkaj sekcioj, komisionoj kaj laborgrupoj (pedagogia komisiono, katolika sekcio, kristana sekcio, sekcio de nevidantoj, sekcio de informadiko, muzea grupo, laborgrupo por tradukado de turismaj tekstoj). La asocio eldonas la trimonatan revuon Starto. Ĉeĥaj esperantistaj junuloj (antaŭe grupigitaj en Junulara sekcio) ekde 2005 unuiĝas en la Ĉeĥa Esperanto-Junularo, kiu tenas amikajn rilatojn kun ĈEA.




Enhavo






  • 1 Agadoj


    • 1.1 Komunikado


    • 1.2 Aranĝoj


    • 1.3 Instruado


    • 1.4 Aliaj kampoj




  • 2 Strukturo


    • 2.1 Komitato


    • 2.2 Sidejo kaj adreso




  • 3 Historio


  • 4 Referencoj


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Eksteraj ligiloj





Agadoj |



Komunikado |


  • informas pri Esperanto kaj problemaro de internacia lingva komunikado en ĉeĥlingvaj amaskomunikiloj kaj kolektas en sia retpaĝaro datumbazon de la koncernaj materialoj; okazigas informprelegojn / diskutojn kaj ekspoziciojn

  • administras ĉeĥ- kaj esperantlingvan informretejojn www.esperanto.cz kaj www.muzeum.esperanto.cz(ĉefredaktas Pavla Dvořáková)

  • eldonas kvaronjare sian presorganon Starto (ĉefredaktas Miroslav Malovec) kaj neregule interretan informilon ĈEA_Retkomunikoj (ĉefredaktas Miroslav Hruška); plie aperas periodaĵoj Dio benu (katolika sekcio), Aŭroro de (sekcio de nevidantoj), Bulteno de E-klubo en Prago kaj Informilo de AEH, kio estas Asocio de Handikapitaj Esperantistoj, staranta memstare ekster ĈEA, kvankam ĝiaj anoj membras en ambaŭ asocioj


Aranĝoj |


  • ĉiujare aranĝas konferencon, kutime aŭtune; ĉiun trian jaron anstataŭ konferenco estas organizata kongreso (dum kiu oni elektas novan sepmembran asocian estraron kaj nomumas novajn honorajn membrojn.

  • pere de siaj lokaj kluboj (Písek, Svitavy, Pardubice, Česká Třebová, Šumperk, Prostějov k.a.) okazigas regionajn Esperanto-renkontiĝojn


Instruado |


  • por lingva klerigado de siaj membroj okazigas kursojn, somerajn lernejojn kaj lingvajn seminariojn (i.a. en Lančov kaj Skokovy; en pasinteco funkciis ankaŭ tendaroj en Sebranice kaj Nekvasovy)

  • kunlabore kun ĈEJ kaj E@I okazigas ĉiujare en aprilo en Písek internacian seminarion "Sabla Printempo", dediĉitan al la ĉeftemo "Esperanto kaj Interreto"


Aliaj kampoj |


  • administras Muzeon de Esperanto en Svitavy kaj ĈEA-bibliotekon kaj prilaboras materialolojn pri historio de E-movado en Ĉeĥio

  • realigas konkretajn projektojn (komputila klerigado, utiligado kaj kontribuado al Vikipedio, interreta datumbazo de ĈEA, tradukoj de beletroj, kantoj kaj turismaj tekstoj ktp.)

  • peras aliajn servojn (Libroservo, Pasporta Servo, membriĝo en UEA kaj pago de kotizoj por UKoj, abono de E-gazetoj el eksterlando ktp.)

  • kunlaboras kun aliaj esperantaj kaj neesperantaj organizoj


Strukturo |



Komitato |


La nuntempa komitato (elektita 15.10.2016 dum la 16-a ĈEA-Kongreso en Pelhřimov) estas:



  • Prezidanto: Libuše Hýblová

  • Vicprezidantino: Leonarda Chaloupková

  • Kasisto: Vratislav Hirš

  • Redaktoro de Starto kaj komitatano: Miroslav Malovec

  • Ĉefdelegito de UEA por Ĉeĥio kaj UK-peranto: Petr Chrdle

  • Komitatano: Miroslav Hruška

  • Komitatanino: Libuše Dvořáková



Sidejo kaj adreso |


Sidejo de la organizo estas ekde oktobro 2011 Svitavy[1].
Preciza adreso de sidejo estas: Ĉeha Esperanto-Asocio, náměstí Míru 1, CZ-568 02 Svitavy, retpoŝto: cea@esperanto.cz



Historio |


ĈEA estis fondita en 1969 (29.-30.3.1969 dum konstitua kongreso en Brno), sed antaŭe ekzistis ekde 1901 pluraj Esperanto-organizoj ĝis likvido en 1952 fare de komunistoj. (Tiuj poste konstatis, ke esperantistoj komunikas kun eksterlando nekontrolate, tial ili fine decidis renovigi la asocion). Antaŭ 1989 la asocio havis pli ol 2500 membrojn, sed la falo de la fera kurteno forlogis multajn al aliaj aktivadoj.


En 1939 post okupacio de la lando la tiama esperantista asocio ĈAE devis ŝanĝi sian nomon al Ĉeĥa Esperanto-Asocio, sed post kelkaj monatoj en 1940 Gestapo ordonis likvidi la asocion. (Stanislav Kamarýt: Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, p. 69). Do tiu kelkmonata ĈEA diferencas de la nuntempa.



Referencoj |





  1. http://www.esperanto.cz/eo/kontaktoj-kaj-organizoj/ĉeha-esperanto-asocio/bazaj-informoj-pri-ĉea




Vidu ankaŭ |



  • ĈEA-estraro

  • Honoraj membroj de ĈEA

  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo

  • Esperanto-movado en Ĉeĥio



Eksteraj ligiloj |




  • Oficiala retpaĝaro de ĈEA esperante ĉeĥe

  • Arkivo de Starto, la organo de ĈEA

  • Fotoj el la konstitua ĈEA-kongreso en 1969






Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Statuo de Libereco

Tanganjiko