Provinco Vestfalujo
La provinco Vestfalujo estis de 1815 ĝis 1918 provinco de Reĝlando Prusujo kaj de 1918 ĝis 1946 provinco de la respubliko Prusujo.
La ŝtato Prusujo estis subdividata post la Viena Kongreso per dekreto de la 30-a de aprilo 1815 en dek provincojn, unu el ili estis Vestfalujo. Provinc ĉefurbo estis Monastero. En la nova provinco estis unuiĝintaj multaj iam memstaraj teritorioj kun malsamaj tradicioj kaj konfesioj. Ja evoluis, antaŭenigate de la provinca administrado, iom post iom iaspeca „vestfala konscio“, tamen la diferencoj restis grandaj. Tio validas soci- kaj ekonomihistorie por la malsamaj vivomondoj en la industriigita, urba Vestfalujo kaj la terkultura, vilaĝa Vestfalujo. Krom tio la konfesiaj limoj restis de konsiderinda graveco. Diferencoj kiel tiuj ĉi dokumentiĝas inter alie en tre diferencigita politika kulturo.
Eksteraj ligiloj |
- Prusa provinco Vestfalujo en la interreta portalo westfaelische-geschichte.de
- http://www.preussenmuseum.de
- Topografie militista maparo de la Reĝa Prusa Provinco Vestfalujo kun ties subdivido en distriktoj kaj subdistriktoj en 13 folioj
- Topografia mapo de la Rejnprovinco kaj de Provinco Vestfalujo surbaze de geologia mapo
- http://wiki.genealogy.net/wiki/Provinz_Westfalen
- Distriktoj kaj komunumoj en 1910