Asfalto






Tavolo de asfalto.


Asfalto estas miksaĵo de bitumo kiel ligento kun volumenaĵo (kutime gruzo aŭ sablo). La bitumo, natura aŭ artefarita organika substanco bazita je hidrokarbidoj, estas ĉe certaj temperaturoj glueca, tirmola, tenaca kaj elasta. Ĝi estas kapabla ligi la grajnojn de volumenaĵo kaj tiel konsistigi firman kaj elastan materialon, plejofte uzata por surkovri stratojn.


Laŭ Francisko Azorín asfalto estas Terpeĉo, uzata precipe en miksaĵo kun dika sablo, por surkovri stratojn, vojojn, murojn.[1] Li mem montra sesprimojn asfaltisto, asflatbetono, asfaltmastiko, asfaltmakadamo kaj naturasfalto.


En la ŝosekonstrua profesia slango asfalto estas la koncizigita nomo de asfaltbetono.




Enhavo






  • 1 Asfaltbetono


  • 2 Bildaro


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Notoj





Asfaltbetono |


Asfaltbetono estas betono kun asfalto kiel ligento, en la praktiko materialoprezentanta la supran tegaĵon de veturejo kaj de aliaj firmititaj areoj. Ĝi estas sternita, kompaktigita kaj rulpremita tavolo el miksaĵo konsitanta el asfalto, sablo, gruzo kaj eventuale almiksaĵoj.[2]



Bildaro |




Vidu ankaŭ |




  • Kategorio Asfalto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Asfalto en la Vikivortaro (Universala vortaro)


  • Asfalto en ReVo




  • Asfaltvulkano

  • Asfalta Lago

  • Basalt-Actien-Gesellschaft

  • Makadamo

  • Mastiko



Notoj |





  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 20.


  2. Werner. J. (2010) Konstruforumo de la jaroj 2001- 2010. en TAKE (2010) Jarkolekto de TAKE 2010, Wintzenheim/Fancio. p. 70-99











Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Statuo de Libereco

Tanganjiko